Strando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strando en Venezuelo.

Strandosablobordo estas relative plata ĉeborda linio (ĉe rivero, lago aŭ maro) kovrita per gruzo, sabloŝtonetoj.

Kelkaj sciencistoj emfazas, ke strando ne estas nur la videbla superakva parto, sed ankaŭ la subakva, ĉirkaŭ 10 metrojn profunden. La superakva kaj la subakva partoj de la strando formas unuecan sistemon de moviĝantaj ŝtoneroj (sableroj).

Turismo kaj ripozo[redakti | redakti fonton]

Strandoj ofte estas populara ripozloko. Tiuvidpunkte strando plej ofte nomiĝas plaĝo en Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]