Striptizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Striptizspektaklo: en striptizo la ritma progresado de amorveka senvestiĝo estas arto

Striptizo estas prezentiĝo de unu aŭ kelkaj personoj, dum kiu la prezentantoj iom post iom demetas la vestojn, kutime en ritmo de muziko kaj kun certa, plimulte simpla koreografio. Oni do povas konsideri tion kiel certan formon de danco. La prezentiĝo plejparte kutime finiĝas per nudiĝo.

La prezentanta virino nomiĝas striptizistino kaj la viro striptizisto.

Striptizejo estas instalaĵo kie ge-striptizistoj kavigas distradon por plenkreskuloj, ĉefe en la formo de striptizo aŭ aliaj erotaj aŭ ekzotaj dancoj.

La unua striptizo laŭ People's Almanac aperis fine de la 19-a jarcento en Parizo. Ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento la striptizo estis praktikata eksplicite nur de virinoj, sed kun progresata seksa revolucio komencis aperi ankaŭ viraj striptizistoj.

Oni faras striptizon aŭ en noktokluboj aŭ aliaj erotikaj entreprenoj. Iam ĝi povas esti ia preludo de prostitucio. La striptizo aperas iam ankaŭ kiel parto de privataj solenoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]