Strombolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strombolo
(Stromboli)
itale Stromboli, greke: Στρογγύλη
vulkano
Strombolo, vulkana insuleto
Lando Italio Italio
Insularo Liparaj insuloj
Regiono Sicilio
Provinco Provinco de Messina
Municipo Lipari
Tipo de vulkano Stratovulkano
Situo Strombolo
 - alteco 926 m s. m.
 - koordinatoj 38° 47′ 38″ N 15° 12′ 40″ O / 38.79389 °N, 15.21111 °O / 38.79389; 15.21111 (mapo)
Vulkana arko Lipara vulkana arko
Geologia konsisto Andezito, Bazalto, Traĥito
Lasta erupcio 2017
Aĝo de vulkano pli ol 200 mil jaroj
Situo de Strombolo enkadre de Italio
Situo de Strombolo enkadre de Italio
Situo de Strombolo enkadre de Italio
Vikimedia Komunejo: Stromboli
Map

Strombolo (itale Stromboli 'stromboli) estas eta vulkaninsulo en la Tirena Maro kaj parto de la Liparaj insuloj, vulkana arkipelago norde de Sicilio, Italio. La insulo havas areon de 12,6 kvadrataj kilometroj, kaj altecon de 924 metroj.

La insulo estas (mezurata ekde la marfundo) fakte vulkano kun alto de trimil metroj, de kiu ĉirkaŭ triono superas la akvosurfacon. Sur la insulo loĝas ĉirkaŭ 450 homoj (2002).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La insulo estis menciita jam de Strabono sub la nomo Στρογγύλη (stroŋ'gɥle:), kiu en la antikva greka signifis "ronda".

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo Strombolo situas en la Tirena Maro, parto de la Mediteraneo, norde de Sicilio.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La vulkano ekaperis super la mara surfaco antaŭ 200mil jaroj (Strombolicchio),[1] sed la ĉefa kratero plurfoje ŝanĝis sian precizan lokon (Paleostromboli I, II, III, Neostromboli). La nuntempa kratero (Sciara del Fuoco) ekestis nur antaŭ ĉ.5000 jaroj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Homoj ekloĝis en la Lipara Insularo jam antaŭ pluraj jarmiloj. Ili estis en Strombolo almenaŭ dum la 4-a jarmilo a.K. (Ĥalkolitiko).

Loĝantoj estis tamen neniam multnombraj. Nuntempe ili estas kelkaj centoj.

Notoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. V.Zanon. Evoluzione geologica di Stromboli (itale). INGV - Sezione di Catania. Arkivita el la originalo je 2018-04-24. Alirita 2017-05-14.
  2. Stromboli (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita 2017-05-14.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]