Suba Grindelwald-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suba Grindelwald-Glaĉero
Suba Grindelwald-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 647318 / 157760 (mapo)46.5694444444448.0558333333333Koordinatoj: 46° 34′ N, 8° 3′ O; CH1903: 647318 / 157760 (mapo)
Suba Grindelwald-Glaĉero (Svislando)
Suba Grindelwald-Glaĉero (Svislando)
DEC
Suba Grindelwald-Glaĉero
Suba Grindelwald-Glaĉero
Map
Suba Grindelwald-Glaĉero
Estiĝloko Mönch kaj Fiescherhornoj
Longeco 8,3 km
Larĝeco 2,1 km
Areo 20,84 km²
Glacikvanto 3 km³
Elfluanto(j) Weisse Lütschine
LütschineAro
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Suba Grindelwald-Glaĉero (germane: Unterer Grindelwaldgletscher) estas la okcidenta de la du glaĉeroj, kiuj nutras la valon de Grindelwald en Berna Oberlando, Svislando.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La glaĉerlango de la Suba Grindelwald-Glaĉero estas ĉefe nutrita de la tributglaĉero Grindelwald-Fiescher-Glaĉero, kiu havas sian originon je la monto Mönch kaj la Fiescherhornoj je proksimume 2800 ĝis 3200 m s.M.. Ĝis antaŭ mallonga tempo la dua granda alfluo de la Suba Grindelwald-Glaĉero estis la Eismeer je la flanko de Mönch, je kiu situas haltejo kaj belvidplatformo de la Jungfraŭ-Fervojo. Eismeer tamen tiom retiriĝis, ke ĝi nun ne plu estas ligita kun la Suba Grindelwald-Glaĉero kaj tial ne plu estas ties tributglaĉero. La glaĉerlango finiĝas hodiaŭ je proksimume 1400 m s. m. kaj estas fonto de Blanka Lütschine (germane Weisse Lütschine, ne miksu kun la samnoma rivero en Lauterbrunnen), kiu post trafluo de impona glaĉerravino alfluas al Nigra Lütschine, kiu siuavice nutras Lütschine, alfluanto de Aro en Interlaken.

Pentraĵo de Caspar Wolf

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Eta Glaciepoko en la 16-a jarcento la Suba kaj la Supra Grindelwald-Glaĉero tiom kreskis, ke ili atingis dum ilia kulmina erao la vilaĝon Grindelwald, kiu devis esti translokita, ĉar la glaĉero iom post iom forglutis la domojn. Kiam komenciĝis la turismo en Svislando la glaĉero estis ĉefa allogo ĝis en la 19-a jarcento, kiam ĝi denove retiriĝis al supre de la glaĉerravino kun interrompo inter la jaroj 1959 kaj 1983, kiam la lango ankoraŭ foje kreskis. Nuntempe la glaĉero forte kaj rapide retiriĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]