Suba Hauenstein-Pasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suba Hauenstein-Pasejo
Pasejkulmino de la Suba Hauenstein-Pasejo
montpasejo
Alteco 690 m
Geografia situo CH1903: 632495 / 247925 (mapo)47.3813557.868927Koordinatoj: 47° 23′ N, 7° 52′ O; CH1903: 632495 / 247925 (mapo)
Suba Hauenstein-Pasejo (Bazelo Kampara)
Suba Hauenstein-Pasejo (Bazelo Kampara)
DEC
Suba Hauenstein-Pasejo
Suba Hauenstein-Pasejo
Situo de Suba Hauenstein-Pasejo
Suba Hauenstein-Pasejo (Svislando)
Suba Hauenstein-Pasejo (Svislando)
DEC
Suba Hauenstein-Pasejo
Suba Hauenstein-Pasejo
Situo de Suba Hauenstein-Pasejo
Map
Suba Hauenstein-Pasejo
Lando Svislando
Montaro Ĵuraso
Akvodislimo inter Trimbach→Aro kaj HomburgerbachErgolzRejno
Ligas Trimbach (Kantono Soloturno) kaj Buckten (Kantono Bazelo Kampara)
Infrastrukturo Pasejvojo, Fervojtunelo, Poŝtaŭto
vdr

Suba Hauenstein-Pasejo (germane Unterer Hauensteinpass) estas montpasejo en la Soloturna Ĵuraso, kiu konektas Buckten en Kantono Bazelo Kampara kun Trimbach en Kantono Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Diveraj trovaĵoj de arkeologoj pruvas, ke la Suba Hauenstein-Pasejo jam estis uzita en la romia epoko. En la jaro 1993 dum konstrulaboroj estis malkovritaj romiaj ĉaroreloj kaj antikaj moneroj, kiuj verŝajne estis pasejooferdonoj. Per la konstruo de la ponto trans Schöllenen-Ravino kaj sekve la veturvojo trans Gotardo-Pasejo la vojo trans Suba Hauenstein-Pasejo fariĝis la plej grava norda alveturvojo al Gotardo. Inter la jaro 1827 ĝis 1929 estis konstuita la kapacita pasejvojo aktuala. Kiam estis konstuita la centra ferfojo de Bazelo al Olten, inter Trimbach kaj Läufelfingen estis konstruita unua fervojotunelo sub Hauenstein. Sekvis la konstruo de Hauenstein-Bazotunelo kun longeco de 8134 m en la jaroj 1912 ĝis 1915. [1]

Infrastukturo[redakti | redakti fonton]

Trans la Suba Hauenstein-Pasejo kondukas la grava kantona ĉefvojo n-ro 2 de Bazelo al Olten. La grimpado al la pasejo norde komenciĝas en Buckten kaj ĝia maksimuma deklivo estas 6,5% je averaĝa deklivo de 2,6%. Duonvoje de la rampo situas la komunumo Läufelfingen. La suda rampo komenciĝas en Trimbach. Kvankam la maksimuma deklivo de la suda rampo kun nur 6,3% estas malpli ol tiu de la norda, ĝia averaĝa deklivo tamen estas 3,8% multe pli alta. Sur la pasejokulmino situas la vilaĝo Hauenstein, kiu apartenas al la soloturna komunumo Hauenstein-Ifenthal. Norde de la pasejkulmino flankeniras la vojo al Wisen. La pasejkulminon pasas poŝtaŭtolinio de Olten al Wisen kaj alia linio de Ifenthal al Läufelfingen kaj Wisen.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]