Subterejo en Prosek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subterejo en Prosek
natura monumento en Ĉeĥa Respubliko • protektata areo
Estiĝo 29-a de aprilo 1968
Lando Ĉeĥio vd
Situo Prago 8
Areo 1.666
Situo
Geografia situo 50° 7′ 0″ N, 14° 29′ 10″ O (mapo)50.116814.4862Koordinatoj: 50° 7′ 0″ N, 14° 29′ 10″ O (mapo)
Subterejo en Prosek (Prago)
Subterejo en Prosek (Prago)
DEC
Subterejo en Prosek
Subterejo en Prosek
Situo de Subterejo en Prosek
Map
Subterejo en Prosek
vdr

Subterejo en Prosek estas sovaĝa kaj danĝera labirinto de koridoroj, ĉambregoj kaj fendaĵoj, kiuj estas restaĵo de la historia subtera minado de sablo. Sablo estis fosata, kaj grejso rompata, ĉe randoj de la Proseka Plataĵo jam ekde mezepoko. La grundo tial falis diversloke, ĝis preskaŭ 30m, kaj plua minado komencis endanĝerigi parcelojn super la minejo. Tio estis iu el ĉefaj kaŭzoj, ke la minado eble en la 18-a jarcento komencis transŝoviĝi en subterejon.

Ĉi tie estis fosata hela, disfaliĝema grejso, kiu estis uzata precipe por stukaĵoj, por produktado de grejsaj sapoj kaj en gisejoj. Aparta kasto de la tn. „sablistoj“ ekzistis en Prago en la 19-a jarcento, kiuj rekte el veturigilo, ofte tirata de bernardhundo, vendis saketojn da sablo al dommastrinoj (tiutempe Pragaj plankoj (plejparte lignotabulaj) estis superŝutataj per sablo, por ke oni ne entretu en ilin malpuraĵon).

Subtera labirinto estiĝis sub Prosek iom post iom pro la minado, kies iama amplekso povas esti preskaŭ 10 km. Izolitaj restaĵoj de la koridoroj estas konservitaj ĝis hodiaŭ en la randoj de la Proseka Plataĵo, kaj ili estas daŭra minaco, pro dumtempaj trafaloj en parceloj kaj en stratoj. Eĉ nun ili endanĝerigas kelkajn domojn, neprudente konstruitaj super ili, kaj tial partoj de ili jam estas plenigita per betono.

La plej valora parto de la Proseka Subterejo estas la tn. Močálka, romantika miksaĵo de neregulaj koridoroj kun la suma longeco ĉirkaŭ 1 km, situanta en strato „Nad Kundratkou“. Interesaĵo estas rokĉambro, kamuflita per betona pordo fiksita en la sablon, do ĝi similas al grejso. Laŭ loka onidiroj ĝi estis kaŝejo de armeaj fuĝintoj dum la unua mondmilito.

Ekzistas tuta vico da mitoj kaj rakontoj ligita kun la subterejo, ekz. pri kaŝejo de rabisma bando, kaj nefidinda rakonto pri kunigo de ĉi tiea subterejo kun urbo Stará Boleslav.

Tiu ĉi subterejo troviĝas en Prago 9, kies nomo estas Prosek. La subterejo estas bedaŭrinde ankoraŭ nealirebla, sed ĝi estas preparata (feb. 2005) por alirebligo; kelkaj trafalejoj kaj aperturoj estas videblaj en rokdeklivoj super strato „Na rozhraní“, kiu situas en Prago 9.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.