Sudanhavenurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudanhavenurbo
urbo • havenurbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 579 942  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 19° 37′ N, 37° 13′ O (mapo)19.61583333333337.216388888889Koordinatoj: 19° 37′ N, 37° 13′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Sudanhavenurbo (Sudano)
Sudanhavenurbo (Sudano)
DEC
Sudanhavenurbo
Sudanhavenurbo
Situo de Sudanhavenurbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Port Sudan [+]
vdr
Sudanhavenurbo

SudanhavenurboSudanhaveno (en multaj lingvoj Port Sudan, en la araba ‏بور سودان‎, Būr Sūdān) estas la ĉefurbo de la sudana subŝtato Ruĝa Maro. Ĝi havas 489.725 loĝantojn (2007). Ĝi situas ĉe la Ruĝa Maro kaj estas la ĉefa havenurbo de la Respubliko Sudano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sudanhavenurbo estis fondita de Britio en 1909 kiel celurbo de fervojo liganta la Ruĝan Maron al la Rivero Nilo. Ĝi utilis kiel nova moderna haveno anstataŭanta Sawakin. La fervojo estis uzata por transporti la nacian produktadon de kotono kaj sezamo, krome sorgo, el la agrikulturaj riĉaj areoj de la Nil-valo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Minareto en Sudanhavenurbo

Sudanhavenurbo estas konata inter turistoj pro siaj eksterordinaraj subnaĝejoj kaj strandoj. Kaj turistoj kaj grandaj nombroj de islamaj pilgrimantoj survoje en la unufoja haĝo al Mekao uzas tiun havenon kiel enŝipiĝejon por transpasi la Ruĝan Maron al Ĝido en Saŭdarabio.