Sudtirola Libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudtirola Libereco
emblemo
partio
Komenco majo 2007 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Bolzano-Bozen
Ideologio

German minority politics • separismonacia konservativismo

Fondinto(j) Eva Klotz vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Sven Knoll vd
Membro de Eŭropa Libera Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Provoka mesaĝo ĉe la montpasejo Brenner - "Sudtirolo ne estas Italujo!"

Sudtirola Libereco (germane Süd-Tiroler Freiheit / Freies Bündnis für Tirol, mallongigite: STF; itale Libertà Sud-Tirolese - Libera alleanza per il Tirolo) estas separisma kaj naciema-konservativisma partio aktiva en Sudtirolo (provinco de Bozen), kie ĝi intencas reprezenti la germanlingvanojn. La partio estas favora al secesio, kio ebligus mem-determinadon de la provinco de Italio kaj ĝian reunuiĝon kun la aŭstria subŝtato Tirolo ene de Aŭstrio. Kontraŭ la Sudtirola Popola Partio, kiu tradicie reprezentas la germanlingvanojn en la lando, faratas daŭraj riproĉoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

STF eliris kiel disigo el Union für Südtirol (UfS) en majo 2007. La 8-an de junio 2007 ĝi estis notarie fondita en Brixen. La fondomembroj estis Herbert Campidell, Eva Klotz, Sven Knoll, Reinhold Ladurner, Roland Lang, Sepp Mitterhofer, Werner Thaler kaj Dietmar Zwerger.

En la somero de 2007, la partio prezentis provokan afiŝokampanjon kun la slogano "Sudtirolo ne estas itala" kaj la aŭstra flago kiel fono. Signo kun la sama enhavo estis starigita ĉe la landlima montpasejo Brenner finfine en junio 2008. En April 2009 STF iĝis plena membro de la Eŭropa Libera Alianco (ELA), tuteŭropa organizaro de regionalismemaj partioj. Gudrun Kofler de la STF-junularo estis elektita vicprezidanto de la ELA-junuloj.

En januaro 2012 estis raportite ke la partio atingis 2,800 membrojn, multe pli ol UfS en ĝiaj plej bonaj tagoj. En la provinca elekto en 2013 la STF gajnis 7.2%, sian rekordan maksimumon ĝis nun, rezultigante tri provincajn konsilianojn. En novembro 2014 Klotz, kiu deĵoris en la provinca konsilio dum 31 sinsekvaj jaroj, sciigis sian eksiĝon el la partiaj gremioj por povi prizorgi sian malsanan edzon.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

STF vidas sin kiel "liberalan-patriotisman" partion direktita je protektado de la germanlingva loĝantaro de Sudtirolo. La partio postulas mem-determinadon kaj volas okazigi referendumon por decidi ĉu la gelandanoj volus esti parto de Italio aŭ de la aŭstria subŝtato Tirolo. La partia programo ankaŭ emfazas la mediprotekton, la defendon de familiaj valoroj, sociale ordigitan liberalan ekonomian politikon kaj la koncepton de necentralisma Eŭropo de la regionoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo South Tyrolean Freedom en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo partia