Sulfurila klorido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sulfurila klorido
Plata kemia strukturo de la Sulfurila klorido
Tridimensia kemia strukturo de la Sulfurila klorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Klorido de sulfonilo
  • Sulfura klorido
  • Sulfura duoksido duklorido
Kemia formulo
SO2Cl2
CAS-numero-kodo 7791-25-5
ChemSpider kodo 23050
PubChem-kodo 24648
Merck Index 15,9110
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca, koroda, tre toksa likvaĵo kun penetranta odoro kaj iritaj vaporoj
Molmaso 134,958 g·mol−1
Denseco 1,667g cm−3[1]
Fandpunkto −54 °C
Bolpunkto 69 °C
Refrakta indico  1,4437
Ekflama temperaturo Nebrulema
Solvebleco Akvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50) 878 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R14 R34 R37
Sekureco S1/2 S26 S30 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314, H318, H330, H370, H372
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P270, P271, P280, P284, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P314, P320, P321, P363, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Sulfurila kloridoSO2Cl2 estas neorganika kombinaĵo de sulfuro, kloro kaj oksigeno, senkolora aŭ flaveca, koroda, larmiga, tre toksa likvaĵo kun penetranta odoro kaj iritaj vaporoj. Klorido de sulfurilo estas multeuza reakcianto kun granda potencaĵoj en organika sintezo. Sub adekvataj kondiĉoj ĝi povas esti uzata por klorigo kaj sulfurigo kaj de alifataj kaj de aromataj derivaĵoj. Ĝi povas esti aplikata kiel aciligagento kaj kondensigagento. Klorido de sulfurilo ne estas trovata en naturo pro ĝia alta reakciemo kun la akvo.

Sulfura posedas kvaredran konfiguracion en la molekulo de sulfurila klorido kaj ĝia oksido-nombro estas +6, kiel en la sulfata acido. Klorido desulfurilo estis unue produktita en 1838 de la franca kemiisto Henri Victor Regnault (1810-1878). Klorido de sulfurila estas ofte uzata kiel fonto de kloro kaj sulfuro en kemiaj sintezoj. Ĝi estas pli konvena ol klorgaso por mezurado, stokigado kaj konservado.

En industrio, klorido de sulfurilo uzatas kiel pesticido. Ĝi estas miksebla kun benzeno, tolueno, kloroformo, karbona kvarklorido kaj glacia acetata acido. Klorido de sulfurilo estas komerce trovebla kun 97%-98% da pureco.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

sulfura duoksido+kloroklorido de sulfurilo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

Dusulfura duklorido+kloro+2oksigeno 2klorido de sulfurilo

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

klorido de sulfurilo+2 akvo sulfata acido+ 2klorida acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Klorigo de aromataĵoj:Klorido de sulfurilo reakcias kun hidrokarbonidoj por formi kloridojn:[6]

terc-butil-benzeno +klorido de sulfuriloklorido de terc-butil-benzeno+klorida acido+sulfura duoksido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

klorido de sulfurilo+metano-sulfonata acido klorido de metano-sulfonila+hipoklorita acido+sulfura duoksido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

klorido de sulfurilo+Benzeno-sulfonata acido klorido de benzeno-sulfonilo+hipoklorita acido+sulfura duoksido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]