Suna maso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sun symbol
Encirkla punkto, nome alkemia kaj astronomia simbolo por oro.

La suna maso estas maso de Suno, ofte uzata en astronomio kiel mezurunuo por masoj de steloj, galaksioj kaj aliaj simile pezaj objektoj. Ĝia kutima simbolo estas M kaj la valoro estas

M = 1,9891*1030 kg

Ĝi estas je proksimume 332950 fojoj pli granda ol maso de la Tero.

La suna maso povas esti kalkulita de longo de la tera jaro, distanco inter Tero kaj Suno (la astronomia unuo) (AU) kaj gravita konstanto (G) kiel

.

Nek AU nek la gravita konstanto estas precize sciataj. Tamen, kalkulo de relativa maso de la alia planedo en la sunsistemo aŭ de maso de duopa stelo en unuoj de suna maso ne dependas de ĉi tiuj malbone sciataj konstantoj. Tiel la suna maso estis utila mezurunuo por esprimi ĉi tiujn masojn (vidu ankaŭ en gaŭsa gravita konstanto).

Poste AU estis ege bone mezurita per radaro kaj ankaŭ G estis bone mezurita sed la suna maso restas kiel tradicia unuo en astronomio.

Suno kontinue perdas sian mason pro radiado kaj suna vento, sed ĉi tia ŝanĝiĝo de la suna maso estas multe pli malgranda ol eraroj de la mezuroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]