Sunrise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunrise
muta filmo
Originala titolo Sunrise
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 23 sep. 1927, 1927, 4 nov. 1927
Ĝenro filma dramo, muta filmo, amafera filmo
Kameraado Charles Rosher, Karl Struss
Reĝisoro(j) Friedrich Wilhelm Murnau
Produktisto(j) William Fox
Scenaro Carl Mayer • Hermann Sudermann
Filmita en Meksiko
Muziko de Hugo Riesenfeld
Rolantoj Janet Gaynor • Margaret Livingston • George O'Brien • Jane Winton • Arthur Housman • J. Farrell MacDonald • Robert Parrish • Gino Corrado • Barry Norton • Clarence Wilson • Eddie Boland • Sally Eilers • Herman Bing • Gibson Gowland
Produktinta firmao 20th Century Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio
IMDb
vdr

Sunrise: A Song of Two Humans estas amafera filmo de 1927. Kvankam produktita en Usono, ĝin faris germanaj verkistoj: la filmo baziĝas sur la romano "La vojaĝo al Tilsit" (Die Reise nach Tilsit) de Hermann Sudermann, prokuktiĝis laŭ scenaro de Carl Mayer kaj reĝisorado de Friedrich Wilhelm Murnau.

Ĝi temas pri kamparano (rolis George O'Brien) kiun tentas ferianta urbanino (Margaret Livingston) mortigi la edzinon (Janet Gaynor) kaj kune fuĝi al la urbo.

La filmo gajnis premion Oskar por Unika kaj Arta Produktado (kiu estis variaĵo de la premio por Plej Bona Kinaĵo), kaj la premion por Plej Bona Aktorino je S-ino Gaynor. La usona Biblioteko de Kongreso prezervias ĝin je sia Nacia Filmregistro. La filmo estas ofte listigita inter la plej bonaj filmoj iame faritaj. Vidu ekzemple ĉe Sight & Sound.

Sunrise temas pri transirpunktoj kaj elektado, kaj ene de la rakonto kaj ekstere. Ĝi estas ekzemplero de germana esprimismo farita en Usono dum la ŝanĝo de muta kino ĝis parola kino; kaj la personaĵoj kaj la filmistoj staras duonope en la malnovaj kaj novaj mondoj, kaj malfacile klopodas elekti ĉu la konatan kaj lojalan ĉu la ekscitan kaj danĝeran. Finfine, ili emas je la konata, kaj forĵetas la novan: la gekamparanoj forĵetas la fiurbaninon, la filmistoj permasas sonefektojn sed ne parolon.