Superbazaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Superbazaro (apartigilo).
Tipa aspekto de superbazaro

Superbazaro estas granda vendejo, kiu vendas ampleksan varion de varoj inkluzive de manĝaĵoj, trinkaĵoj, drogoj, vestaĵoj, nutraĵoj bestaj, ludiloj, aliaj domaj produktoj kaj sezonaj artikloj kiuj estas konsumitaj kutime. La esprimo "superbazaro" devenas de tio, ke la granda vario de varoj similas al tiu de bazaro.

La varoj en superbazaro aŭ superbazarego estas organizitaj laŭ fakoj aŭ sekcioj. En multaj superbazaroj ĉiu sekcio havas nomŝildon, plejofte altan por videbleco, kiu anoncas la klason de varoj stokitaj en ĝi. La sekcioj estas organizitaj tiel, ke la homoj trairu kiel eble plej longe aŭ ofte la tutan vendejon, kaj eble vidu kaj enmetu en sian ĉareton aliajn aferojn krom tiujn, kiujn ili planis aĉeti. La varoj en la sekcioj estas ordigitaj por ke oni vidu kaj enmanigu pli facile la varojn, kiuj donas plej grandan profiton al la vendejo.

Klientoj kutime butikumas metante siajn varojn en ĉaretojn aŭ en korbojn kaj pagas la varojn ĉe la kontkontrolejo ĉe unu el la kasistoj, kiuj situas proksime de la magazenaj elirejoj, kvankam foje kelkaj sekcioj de la magazeno ankaŭ havas propran kasiston.

Superbazaro estas ofte parto de ĉenvendejo, kiu posedas aŭ regas (kelkfoje per koncesio) aliajn superbazarojn situantajn en la sama aŭ aliaj urboj; ĉi tio pligrandigas la oportunojn por ŝparoj de vendo. Superbazaroj kutime ofertas produktojn je malgrandaj prezoj per malgrandigo de marĝenoj. Por subteni profitojn superbazaroj provas kompensi la malgrandajn marĝenojn per granda kvanto da vendoj.

Nuntempe en Francio la grandaj superbazaroj iĝas pli kaj pli grandaj, oni nomas ilin tial superbazaregoj aŭ hiperbazaroj. Iom post iom ili venkas multajn aliajn vendejojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Komapnioj de superbazaroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]