Suspendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la jura termino suspendo. Vidu ankaŭ la artikolojn suspenso pri kina fenomeno kaj suspensio pri kemia fenomeno - ĉiuj tri vortoj fontas de la sama origina latina vorto 'suspendere' „pendigi, lasi en ŝveba stato“.

Suspendo (de la latina vorto suspendere „pendigi, lasi en ŝveba stato“) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas portempa senfunkciigo [de laborposteno, do jura rilato inter dunga institucio kaj dungito, aŭ de alia jura rilato kiel traktato aŭ membreco], tamen ne eksigante aŭ nuligante la rilaton komplete. Plej ofte suspendo estas puna reago post malatento de kontraktaj reguloj fare de la punato, por havi tempon ĉu poste komplete ĉesi la juran rilaton, kiel alimaniere reagi aŭ ĉu entute aldone fari plian punan agon. Rilate al laborposteno, la ago praktike signifas "dumtempan maldungon".

Edukado[redakti | redakti fonton]

En la eduka sistemo, suspendo estas la ekskludo de lernejano el la lernejo por daŭro de inter unu tago kaj pluraj semajnoj, kiel formo de puno - en tiu tempo la lernejano do ne povas ĉeesti la normalajn lernejajn lecionojn. En la lernejoj de iuj ŝtatoj, la lernejanoj kompense devas plenumi iujn edukajn laborojn, kaj en lernejaj sistemoj en kiuj lernejanoj kolektas "poentojn" (ekzemple en mezlernejoj de Usono), tiuj laboroj kutime ne estas honorigataj per poentoj. Krome ofte en la unua lerneja tago post la suspenda periodo (en iuj lernejoj ankaŭ tuj antaŭ ĝia komenciĝo) estas konferenco inter la lernejano, la gepatroj kaj lerneja reprezentanto por diskuti la pluan konduton de la lernejano en la edukejo. Lernejanoj kiuj malobeas la suspendon, do vizitas la lernejon dum tiu periodo, povas esti aldone punata per forsendo el la lerneja teritorio, plilongigo de la suspendo, komunumaj servoj aŭ forpreno de la lernejana statuso. En iuj edukaj sistemoj, la fakto esti punata per lerneja suspendo estas notata en eduka akto, kaj povas signifi postan malhelpon ricevi universitatan lokon.

Alternativa aranĝo estas "en-lerneja suspendo", uzata ekzemple en iuj partoj de Usono je la anglalingva nomo in-school suspension (ISS), in-house suspensionon-campus suspension: Samas la malpermeso viziti la kutimajn lernejajn klasojn kaj lecionojn, sed la lernejan tempon la punato tamen devas pasigi en apaarta lerneja ĉambro, dume faranta edukajn taskojn. Tiu formo de puno ofte elektiĝas ĉar ĝi ebligas kontrolon kaj strukturigon de la punata lernejano, dum suspendo ekster la lerneja teritorio fare de punata lernejano facile povas esti misinterpretata "aldona ferio", kaj rigardata privilegia malpuno.