Sverigedemokraterna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svedaj Demokratoj
Sverigedemokraterna
Emblemo de Svedaj Demokratoj
partio • nominating group
Lando  Svedio
Estro Jimmie Åkesson
Fondiĝo la 2-an de februaro 1988
Ĉefa sidejo Stokholmo
Ideologio dekstra popolismo, sveda naciismo
Retejo sverigedemokraterna.se
vdr

La Svedaj Demokratoj (svede Sverigedemokraterna) estas sveda politika partio. Ĝi reprezentiĝas en la sveda parlamento, Riksdagen. La precipa politika orientiĝo estas dekstra popolismo kaj sveda naciismo.

La radikoj de la partio estas la rasisma movado Bevara Sverige Svenskt ("konservu Svedion sveda"). Ĝi estis organizita kiel politika partio en 1986, origine je la nomo Sverigepartiet ("Svediopartio"), kaj la 2-an de februaro 1988 novfondiĝis je la nuna nomo. En 2010 ĝi unuafoje eniris la svedan parlamenton, superante la limon de 4% de la donitaj voĉoj. En tiu baloto ĝi ricevis 5,7% de la voĉoj kaj 20 el la 349 parlamentanoj.