Sverre Hassel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sverre Hassel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1876 (1876-07-30)
en Christiania
Morto 6-an de junio 1928 (1928-06-06) (51-jaraĝa)
en Oslo
Tombo Vestre gravlund
Lingvoj norvega
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Sverre Helge HASSEL (naskiĝis la 30-an de julio 1876, mortis la 6-an de junio 1928) estis norvega polusa esploristo kaj unu el la kvin unuaj personoj kiuj atingis la lokon de la Suda Poluso.[1]

Kun Helmer Hanssen, Hassel estis dungita kiel sperta kondukisto de sledohundoj por partopreni en la ekspedicio de Roald Amundsen al la Suda Poluso en 1910 – 1912. La 14a de Decembro 1911, Hassel kun Amundsen, Hanssen, Olav Bjaaland kaj Oscar Wisting estis unu el la kvinopo kiu atingis unue la Sudan Poluson. Pro sia partopreno en la ekspedicio, li ricevis la Sudpolusan Medalon (Sydpolsmedaljen), kreita de la reĝo Haakon la 7-a en 1912 por premii la partoprenantojn en la ekspedicio de Roald Amundsen al la Suda Poluso.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Sverre Helge Hassel". Store norske leksikon (en norvega). snl.no. [1] Alirita la 18an de Februaro 2017.
  2. The Fram Museum. "Sverre Helge Hassel (1876–1928)". Alirita 2011-10-17.