Sándor Fazekas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Fazekas [ŝAndor fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazekas Sándor estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, urbestro, juristo.

Sándor Fazekas

Sándor Fazekas [1] naskiĝis la 3-an de majo 1963 en Karcag.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Fazekas frekventis bazlernejon en Kenderes, gimnazion en Kisújszállás, poste li studis en Scienca Universitato de Szeged inter 1982 kaj 1987. Post la jura diplomo li havis juran postenon en fabriko en sia naskiĝurbo. Li aliĝis al ĵus fondita partio en 1989. Li estis urbestro de Karcag inter 1990-2010. Li estis parlamenta deputito inter 1998-2002 kaj ekde 2006. Li estis ministro pri agrikulturo en Dua Kabineto Orbán, same en Tria Kabineto Orbán.

Li edziĝis en 1990, baldaŭe li havis 2 filojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]