Sándor Mikola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Mikola
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1871 (1871-04-16)
en Gornji Petrovci, Lands of the Crown of Saint Stephen,  Aŭstrio-Hungario
Morto 1-an de oktobro 1945 (1945-10-01) (74-jaraĝa)
en Nagykanizsa, Zala,  Hungario
Lingvoj francahungaragermana
Ŝtataneco Hungario • Translajtio (Hungara Reĝlando)
Okupo
Okupo fizikisto • gimnazia instruisto • publikigistopolitikisto
vdr

Sándor Mikola [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikola Sándor estis hungara fizikisto, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1941).

Sándor Mikola [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1871 en Hungara reĝlando en Felsőpetróc (nuntempa Gornji Petrovci en Slovenio). Li mortis la 1-an de oktobro 1945 en Nagykanizsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Mikola apartenis al la slovena minoritato en Hungarujo. Li frekventis mezlernejon en Sopron, universitaton en Budapeŝto. Post la diplomo li laboris unu jaron en fizika instituto, poste en 1897 li ekinstruis en gimnazio. Liaj lernantoj estis ekzemple Eugene Paul Wigner kaj János Neumann. En 1928 li iĝis tie direktoro. En 1935 li pensiuliĝis. Li longe redaktis sciencan gazeton Urania kaj slovenlingvan gazeton Domovina. 1941 li hejmenvojaĝis al sia naskiĝvilaĝo, ĉar ĝuste tiam Germana Regno transdonis al Hungario la regionon. Li tie propagandis hungarajn interesojn, krome li provis defendi la virinojn de la jugoslavaj partizanoj. En 1944 li iĝis senatano. Fine de la 2-a mondmilito li estis akuzita kaj deportita pro kontraŭpartizanaj agoj. Tie li grave malsaniĝis kaj li revenis jam preskaŭ mortinta.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Tubo de Mikola
  • Új módszer hullámvonalak előállítására és rezgésszám absolut meghatározására (1907)
  • A physikai alapfogalmak kialakulása (1911)
  • Fizika (Fiziko), (1926)
  • A vendség múltja és jelene (1928)
  • A fizikai alapfogalmak jelentése a csillagok világában (1937)
  • Az egyenletes mozgás mint a fizikai megismerés őseleme (1941)
  • Válogatott ezopusi mesék - Prebráne ezopusove fabule (1942)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • fizika konkurso ekde 1980
  • premio aŭ memormedalo fondita en 1961
  • memortabuloj en Sopron kaj Budapeŝto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]