Sándor Simonyi-Semadam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Simonyi-Semadam
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1864 (1864-03-23)
en Csesznek, Distrikto Zirc,  Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de junio 1946 (1946-06-04) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Catholic People's Party (Hungary) • Christian National Union Party vd
Familio
Parencoj Charles Simonyi vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SIMONYI-SEMADAM Sándor [ŝimonji-semadam ŝandor] (naskiĝis la 23-an de marto 1864, Csesznek, Hungario – mortis la 4-an de junio 1946, Budapeŝto) estis hungara advokato, politikisto, ĉefministro de Hungario de la 15-a de marto ĝis 19-a de julio 1920.

Li studis juron en Budapeŝto kaj Germanio. Post akiro de la doktora titolo, li demetis advokatan ekzamenon kaj malfermis advokatan buroon, krom tio li verkis gazetajn kaj fakaartikolojn. Li estis parlamentano per popolpartia programo en 1901 kiel reprezentanto de la Németújvár-a distrikto (nun en malsupra Burgenlando, Aŭstrio). Oni reelektis lin en 1906 kaj 1910, sed li estis politike ne tro aktiva. Post fondiĝo de la Károlyi-registaro (31-an de oktobro 1918), li retiriĝis de la politiko. Dum la Hungara Sovetrespubliko, li estis kiel multaj aliaj politikistoj, en kaptiteco.

Post kolapso de la sovetrespubliko, li partoprenis en aŭtuno de 1919 en la reorganizado de la katolika kaj kristansocialista movado. Li iĝis reprezentanto de Mezőkövesd en januaro de 1920 per programo de la Partio de la Kristana Nacia Unio, en februaro oni elektis lin jam al vicprezidanto de la nacia asembleo. Tiun oficon li tenis ĝis 17-a de marto.

Post eksiĝo de Károly Huszár, oni nomumis lin la 15-an de marto 1920 al ĉefministro, sed li estis ĝis 19-a de aprilo ankaŭ intern- kaj eksterafera ministro. Ĉar politike li estis sengrava persono, kiu ne klopodis je givda pozicio, li estis akceptebla por ĉiu politika direkto. Dum lia regado forlasis la rumana armeo Hungarion, okazis balotoj en la liberiĝintaj teritorioj kaj oni subskribis la Trianonan pacdiktaton. Li abdikis la 26-an de junio 1920, sed restis en ofico ĝis 19-a de jukio, ĉar la celita posteulo István Bethlen komence ne volis akceptis la nomumon.

Post lia abdiko, li remalfermis sian advokatan buroon. Li ŝanĝis en 1921 al la Partio de la Etbienuloj, sed li retiriĝis en 1922 tute el la taga politiko. Li estis inter 1922 kaj 1924 membro de la Tutlanda Financa Konsilio, inter 1932 kaj 1945 registara komisiito de la Hungara Hipoteka Kreditbanko. La guberniestro Miklós Horthy nomumis lin en 1936 al reĝa sekreta konsilisto.