Sándor Szilágyi (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Szilágyi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1827 (1827-08-30)
en Kluĵo
Morto 12-an de januaro 1899 (1899-01-12) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Szilágyi (historiisto)
Okupo
Okupo historiistobibliotekistogeografo • universitata instruisto • ĉefredaktisto
vdr

SZILÁGYI Sándor (sila:dji) estis hungara historiisto, akademiano naskita en Koloĵvaro la 20-an de aŭgusto 1827 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de januaro 1899. Li estis la filo de historiisto Ferenc Szilágyi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Szilágyi pristudis juron kaj filologion en Koloĵvaro. Dum la revolucio (1848-1849) en Pest li estis kunlaboranto de Pesti Hírlap kaj Életképek. En 1852 li estis matematikinstruisto en Kecskemét, ekde 1853 en Nagykőrös. Ekde 1878 li estis direktoro de la Universitata Bilioteko de Budapeŝto. Ekde 1875 li redaktis la revuojn Századok, poste Történeti Tár (1878) kaj la serion Hungaraj Historiaj Biografioj (1885). Li eldonis la serion Erdélyi Országgyűlési Emlékek (Transilvanujaj Landkunvenaj Memoraĵoj) (1540 – 1699), li redaktis la dekvoluman Magyar nemzet története (Historio de hungara nacio).

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon.