Süderoog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la insuloj kaj haligoj en la nordfrisa vadomaro

Süderoog (dane Sønderog, nordfrise Saruug, Saaruuch) estas insuleto en norda Germanio. Ĝi apartenas al la komunumo Pellworm kaj troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro. Nuntempe la insuleto kovras areon de 62 hektaroj.

Süderoog estas haligo, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ĝi troviĝas sur dek artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

Antaŭ la granda inundo de la jaro 1634 sur la haligo troviĝis tri loĝataj domoj kaj lumturo. Dum tiu inundo du domoj kaj la lumturo detruiĝis, kaj 10 homoj dronis. Dum la inundo de 1825 la lasta domo detruiĝis, sed ĝi poste rekonstruiĝis. Nun paro da ekologiistoj loĝas tie kaj oficiale prizorgas la protekton de la insuleta plantaro kaj birdaro.

La plej konata loĝinto dum la historio estis Hermann Neuton Paulsen, kiu inter la jaroj 1927 kaj sia morto 1951 sur la haligo organizis internacian pacisman junularan renkontejon – la Nazioj inter 1933 kaj 1945 ne sukcesis akapari la renkontejon. Post la morto de la fondinto, lia edzino plugvidis la feriejon, kiu dum 1960 iĝis fondaĵo kun sidejo en Stokholmo, kaj funkciis ĝis 1974.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]