Tabureto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taburetoj, dezajno: Alvar Aalto.
Tri-pieda tabureto.

Tabureto (el la franca: tabouret) estas kutime simpla seĝo sen dorsapogilo.

Laŭ Francisko Azorín tabureto estas Seĝeto sen dorsapogilo; benketo.[1] Li indikas etimologion el la araba tambur (tamburo).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam konata en la antikvo la tabureto estis dum la mezepoko la plej disvastiĝinta sidmeblo apud la benko. La seĝo kun apogilo estis ĝis la 16-a jarcento ĉefe rezervita al altrangaj personoj aŭ al domgemastroj.

Taburetoj havas kutime tri aŭ kvar piedojn, sed melktabureto havas nur unu piedon kaj estas fiksita al la korpo per rimeno.

Ekde la fino de la 16-a jarcento, ekzistas kvarpiedaj, komfortaj kaj multekostaj taburetoj.

Nuntempe ekzistas multaj diversaj taburetoj, kiujn oni aprezas kiel simplaj malmultekostaj sidmebloj. Tre ŝatataj estas ekzemple altaj drinkejaj taburetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 196.
  2. Azorín, samloke.