Tahitia kanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tahitia kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. caffer'
Acrocephalus caffer
(Sparrman, 1786)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tahitia kanbirdoNigra kanbirdo (Acrocephalus caffer) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi estas endemia de Franca Polinezio, kaj pro tio estas foje konata kiel Polinezia kanbirdo.

Ĝi estas 15 al 19 cm longa specio, longbeka kanbirdo kun du tre diferencaj kolormorfoj. Plej parto de birdoj estas flavecaj, kun brunecolivecaj punktoj supre. La malhela formo estas tute olivbruna al nigreca, kio estas kialo por la alternativa nomo kaj faras el tiu specio unika kazo inter kanbirdoj. La alvoko estas akra ĉarrr. La kanto estas varia serio de fajfoj kaj triloj; ofte longe faritaj. Ĝi estas kaŝema, timida birdo plej facile aŭdata ol vidata.

Ĝi loĝas en bambua arbustaro kaj duarangaj arbaroj en rivervaloj kaj montetoj de ĝis 1,700 m. Ili manĝas tre aktive kaj senhalte insektojn sed ankaŭ lacertetojn, malgrandajn fiŝojn, krabetojn, helikojn kaj nektaron. Oni supozas ke ili reproduktiĝas nur en bambuejoj, kio endanĝerigas ties estontecon, ĉar tiuj malpliiĝas pro etendo de elektra industrio kaj plia homa ĉeestado.

Estas nombraj subspecioj, sed kelkaj estis ĵus levataj al kategorio de rajta specio. La nomiga raso Acrocephalus caffer caffer – la propra Tahitia kanbirdo - estas limigita al Tahitio, kun populacio de malpli da kelkaj miloj de individuoj. Aliaj rasoj estas la jenaj:

Kiel tuto la Tahitia kanbirdo estis klasita kiel Vundebla specio fare de la IUCN[1]. Sed novaj pristudoj montris, ke ĝi estas pli rara ol oni supozis, krome ĉar kelkaj populacioj estis disigitaj el tiu specio. Sekve ĝi estis listita kiel Endanĝerita en 2008[2]. Nuntempe oni supozas ke ili estas ĉirkaŭ 250-1000 kaj malpliiĝas en teritorio de ĉirkaŭ 270 km².

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2004)
  2. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]