Talibana Movado de Pakistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Talibana Movado de Pakistano
emblemo
terorista grupo
Komenco 2007 vd
Lando(j) Pakistano vd
Sidejo Provinco Kunar
Ideologio

islamismo

Ĉefestro(j) Mufti Noor Mehsud • Baitullah Mehsud • Hakimullah Mehsud • Maulana Fazlullah vd
vdr

Talibana Movado de Pakistano (urdue تحریک طالبان پاکستان, Tehrik-i-Taliban Pakistan; mallongigite, TTP) estas alianco de diversaj grupoj bazitaj en la Federacie Administrataj Tribareoj de norda Pakistano[1]. En ĝi membras plej multaj, kvankam ne ĉiuj, pakistanaj grupoj sin nomantaj "Talibanoj". Ĝi formiĝis en decembro 2007 kiam ĉ. 13 grupoj kuniĝis sub la gvidado de Baitullah Mehsud.[2][3] Inter la asertitaj celoj de la Movado estas rezisto kontraŭ la Pakistana ŝtato, aplikado de sia interpreto pri ŝario, kaj unueca kontraŭagado al la NATO-armeo en Afganio.[4][5]

TTP ne estas rekta filio de la afgania talibana movado gvidata de Aĥtar Mansur. La du grupoj havas apartajn historiojn, strategiajn celojn, kaj interesojn, kvankam ili estas etne kaj religie parencaj.[6] La afgania talibano fokusigas sian agadon kontraŭ la afgania registaro kaj la internacia armea koalicio en tiu lando,[7] kaj strikte evitas atakojn kontraŭ Pakistano, sed TTP ĉefe, ja preskaŭ ekskluzive celumas Pakistanon kvankam ĝi pretendis respondecon ankaŭ pri du atakoj en Usono.[8][9]

Dosiero:Maulana Fazlullah.png
Fazlullah, nuna emiro de TTP

Maulana Fazlullah fariĝis la estro de TTP malfrue en 2013; en 2014 TTP disiĝis en almenaŭ kvar frakciojn, sed en 2015 ĝi iomagrade reunuiĝis.[10] Unu el la frakcioj estas Ĝamaat ul-Ahrar, kiu pretendis respondecon por bombatako en parko en Lahoro paske de 2016, en kiu mortis pli ol 70 homoj.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yusufzai, Rahimullah (22a de Septembro 2008). “A Who's Who of the Insurgency in Pakistan's North-West Frontier Province: Part One – North and South Waziristan”, Terrorism Monitor 6 (18). Alirita 30a de Marto 2011.. 
  2. Bajoria, Jayshree (6a de februaro 2008). "Pakistan's New Generation of Terrorists". Council on Foreign RelationsArkivigite je 2009-05-14 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 30an de Marto 2009.
  3. Abbas, Hassan (januaro 2008). "A Profile of Tehrik-I-Taliban Pakistan" (PDF). CTC Sentinel (West Point, NY: Combating Terrorism Center) 1 (2): 1–4. Arkivigite je 2017-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 8an de novembro 2008.
  4. Bajoria, Pakistan's New Generation of Terrorists, vidu supre
  5. Carlotta Gall, Ismail Khan, Pir Zubair Shah kaj Taimoor Shah. "Pakistani and Afghan Taliban Unify in Face of U.S. Influx", New York Times, 2009-03-26. Kontrolita 27a de Marto 2009.
  6. Carlotta Gall, Ismail Khan, Pir Zubair Shah and Taimoor Shah (26a de Marto 2009). "Pakistani and Afghan Taliban Unify in Face of U.S. Influx". New York Times.
  7. Shane, Scott, "Insurgents Share a Name, but Pursue Different Goals", The New York Times, The New York Times Company, 22a de oktobro 2009. Kontrolita 26a de Januaro 2011.
  8. . Shared Goals for Pakistan's Militants. Council on Foreign Relations (6a de Majo 2010). Arkivita el la originalo je 2010-11-25. Alirita 26a de Januaro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-25. Alirita 2016-03-28.
  9. Mazzetti, Mark (6a de Majo 2010). "Evidence Mounts for Taliban Role in Car Bomb Plot". New York Times.
  10. Isis ascent in Syria and Iraq weakening Pakistani Taliban. The Guardian (23a de oktobro 2014). Alirita 24a de oktobro 2014.
  11. Mushtaq Yusufzai kaj Shaan Khan, Lahore Bombing: Suicide Attack Kills 72 in Park on Easter Sunday, NBC

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.