Tanejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanejo en Fez (Maroko). En ĉiu tanujo oni tinkturas al diversaj koloroj. La tuta ĉirkaŭaĵo malbonodoregas.
Tipaj (kaj malbonodoregaj) tinkturujoj de Fez.

Tanejo estas laborejo, kie oni tanas felojn, tio estas, oni transformas felojn en ledon per uzado de tanino aŭ aliaj kemiaĵoj.[1] Do, tanejo aŭ tanadejo estas la loko kie oni realigas la procezon kiu konvertas la felojn de animaloj en industriigebla ledo. La kvar etapoj de la procezo de tanado de la feloj estas la jenaj: purigado, vera tanado (hardado), retanado kaj finigado. Oni devas forigi la hararon, tani per taniloj kaj tinkturi, por produkti la finan ledon.

La celo de la procezo de tanado estas produkti materialon daŭran kaj ne suferanta malkomponeblon fare de fizikaj aŭ biologiaj mekanismoj. Antaŭ tanadi, necesas moligi la felojn per banado kaj alkala kaj sala, produktante akvojn kun alta enhavo de acidoj kaj saloj. La procezo de tanado fariĝas kemiigante la felojn per kromo, vegetala tanino, aluno, metalaj saloj kaj metanalo. Tiu operacio produktas grandan kvanton de poluita akvo. La solvaĵo el tanado per kromo, post uzi ĝin, montras malmultan oksigenon ĉu biokemian aŭ kemian, kaj ĝi havas malmultajn solidojn en suspensio. Tamen, ĝi povas enhavi gravajn koncentrojn el kromo, kiu estas toksa metalo. Aliflanke, la vegetala solvaĵo por tanado postulas grandan kvanton de biokemia oksigeno kaj ĝia koloro estas tre intensa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 30an de Novembro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adzet Adzet, José María, Química técnica de tenería, Igualada, España, 1985.
  • Adzet Riba, Juan, Cómo se trabaja la piel, Barcelona, España, Editorial de Vecchi, 1987.
  • Frankel, Aida, Tecnología del cuero, Buenos Aires, Argentina, Editorial Albatros,1991.
  • Gerhard, John, Posibles fallas en el cuero y su producción, Lampartheim Alemania, 1998.
  • Gratacos, Enrique, Boleda, Portavella, Adzet y Lluch, Tecnología Química del Cuero, Barcelona-España, 1962.