Tapso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tapso
Verbascum thapsus
Verbascum thapsus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Skrofulariacoj Scrophulariaceae
Genro: Verbasko Verbascum
Verbascum thapsus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tapso (Verbascum thapsus) estas planto el la familio Skrofulariacoj (Scrophulariaceae). La planto estas disvastiĝinta tra Eŭrazio kaj kreskas precipe en sablaj kaj kalkaj terenoj. La foliojn kaj la tigon kovras densa laneca triĥomo.

La foli-rozeto en la unua jaro
La tigo
1: infloresko; 2: folio; 3: floro; 4: stamenoj
La fruktoj: kapsuloj

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floroj estas flavaj kaj havas diametron de 1,5–3 cm. Estas kvin petaloj kiuj estas mallongaj ĉe la bazo. Estas kvin sepaloj kaj kvin stamenoj, el kiuj tri havas flavajn aŭ blankajn triĥometojn.

Ili formas densan spikon. La planto floras de julio ĝis aŭtuno.

La folioj estas dekuraj: ili etendiĝas malsupren ĝis la sekva folio. La plej malsupraj folioj havas flugilhavan petiolon.

La frukto estas kapsulo, kiu enhavas etajn semojn.

Flordiagramo[redakti | redakti fonton]

Tapso en kuracado[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ du mil jaroj Dioskorido rekomendis tapson por la kuracado de pulmaj malsanoj kaj ĝi estas ĝis nun uzata en kuracado de la bronkoj kaj supraj pulmo-duktoj. Ĝi estas efika en kompresoj en la kuracado de ekimozo kaj edemo kaj kiel balzamo por sanigi vundojn kaj kiel oleo el la petaloj por mildigi neŭralgion, doloron de la artikoj kaj muskoloj. Tapsa dekoktaĵotizano efikas urinige (diureze), kontraŭdolore kaj trankvilige. Uzebla ĉe disenterio, diareo, gastrito, iktero kaj hepatito. Oni uzas ĝin ĉe malvarmumo kaj inflamoj de buŝo kaj gorĝo.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Retejoj[redakti | redakti fonton]

angle Mikrofotoj de Common Mullein
germane Floroj en Ŝvabio