Tarapoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tarapoto
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 240 453  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 6° 29′ S, 76° 22′ U (mapo)-6.4833333333333-76.366666666667Koordinatoj: 6° 29′ S, 76° 22′ U (mapo) [+]
Alto 356 m [+]
Tarapoto (Peruo)
Tarapoto (Peruo)
DEC
Tarapoto
Tarapoto
Situo de Tarapoto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tarapoto [+]
vdr

Tarapoto estas urbego kaj signifa universitata urbo en Peruo, en Departemento San Martín.

Mapo pri urboj en Peruo, kie estas trovebla Tarapoto meze iom norde

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tarapoto situas ĉe piedoj de Andoj. Cajamarca troviĝas 223, Pucallpa 253, Trujillo (Peruo) 297, Chimbote 312, Chiclayo 372, Iquitos 526, Sullana 529, ’’’Limo’’’ 543, Callao 546, Huancayo (urbo) 559, Chincha Alta 697, Ica (urbo) 769, Cusco 859, Juliaca 1155, Arequipa 1157, Tacna 1380 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ceremonia placo en Tarapoto

Tarapoto estis fondita en 1782 fare de hispana episkopo. En laguno oni kultivis Taraputus-palmojn, kiu donis la loknomon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Tarapoto la ĉefokupoj estas turismo, komercado, agrikulturo kaj la malpermesita, tamen flora kokafolioj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tarapoto havas tropikan klimaton. La jara averaĝa temperaturo varias inter 21-31 °C. Jare pluvas po 1161 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en marto kaj aprilo, plej malofte en julio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tarapoto havas enlandan flughavenon. Ŝoseo trairas la urbegon. Precipe motorizitaj rikiŝoj trafikas en la urbego.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefplaco de Tarapoto

Vidindaĵoj mankas en Tarapoto,sed la apudaj montaraj pejzaĝoj kun akvofaloj, flaŭro kaj faŭno tiras la turistojn.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]