Tardigradoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tardigradoj
La tardigrado Hypsibius dujardini
La tardigrado Hypsibius dujardini
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Superfilumo: Ecdysozoa
Filumo: Tardigrada
Spallanzani, 1777
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tardigradoj ('ursbestetoj') estas mikroskope etaj, segmentitaj bestetoj. Ili unuafoje estis priskribitaj en 1773. Ekzistas pli ol 1000 diversaj specioj.

Tardigradoj havas cilindran formon kun kvar segmentoj, ĉiu kun du piedoj. Ĉiu el iliaj membroj havas etajn krifojn. La plej grandaj plenkreskuloj povas atingi longon de 1,2  mm, la plej malgrandaj malpli ol 0,1 mm. Tardigradoj sin nutras per plantaj ĉeloj penetrante la ĉelmuron kaj manĝante la internon. Kelkaj tardigradoj estas karnovoruloj.

Tardigradoj troviĝas en multaj habitatoj: musko, riverakvo, la Himalajo kaj la oceanoj. Ili estas unu el la malmultaj bestoj kiuj troviĝas sur la plej altaj montoj kaj en la plej profundaj maroj. Proksimume 83 elcento de la specio vivas surtere, la alia 17 elcento en akvo.

Tardigradoj povas vivi en medioj kiuj mortigus la plejmulton de la bestoj. En 2007 sciencistoj malkovris ke kelkaj tardigradoj povas supervivi dek tagojn en la kosmo. Tardigradoj povas supervivi pli ol dek jarojn sen akvo. Ili ankaŭ povas supervivi kelkhore en temperaturoj proksime al la absoluta nulo kaj super bolpunkto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]