Telesforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telesforo
8-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Telesphorus
Pontifiko de 126
ĝis 137
Antaŭulo Siksto la 1-a
Sekvanto Higeno
Persona informo
Naskiĝo Grekio
en Terranova da Sibari
Morto 137
en Romo, Romia Imperio
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj kojnea greka lingvo [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Telesforo kvankam naskiĝis en Romo, estis grekdevena. Li estis la 7-a papo, laŭtradicie, kaj regis inter 125 kaj 136 kaj estas sanktulo de romia kaj greka ortodoksa eklezioj. Dum lia papperiodo, dum la regado de imperiestroj Hadriano kaj Antonino ne estis persekutado al kristanoj, sed estis internaj disputoj en la kristanaro.

La verkisto Sankta Ireneo de Liono diris ke Telesforo suferis martirecon. En la Romia Martirologio lia festo okazas la 2-an de januaro kaj la greka eklezio festas ĝin la 22-an de februaro.

La tradicio de noktomezaj mesoj en Kristnasko, la festado de Pasko en dimanĉoj, la konservado de sep-semajna Karesmo antaŭ Pasko kaj la kantado de la Gloria estas kutime atribuitaj al lia papado, sed kelkaj historiistoj dubas ke tiaj atribuoj estas precizaj.

Antaŭe:PapoPoste:
Siksto la 1-aĉ. 125 – ĉ. 136Higeno