Telfero de Brest

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 48° 23′ 22″ N 4° 29′ 44″ U / 48.38944 °N, 4.49556 °U / 48.38944; -4.49556 (mapo)

Telfero de Brest
Téléphérique de Brest
urban aerial tramway
Ĝeneralaj informoj
Loko Brest  Francio
Transportsistema speco Telfero
Komenco de trafiko 19-a de novembro 2016
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 420 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 2
Aliaj informoj
Traklarĝo 3,2 m
Transportisto Bibus
vdr

La Telfero de Brest (france Téléphérique de Brest) estas urba transporto inter la du bordoj de rivero Penfeld, marborda rivero kiu fluas tra Brest kaj apartigas la kvartalon de Strato de Siam disde tiun de Capucins. Inaŭgurita la 19-an de novembro 2016, temas pri la unua tiaspeca instalaĵo en Francio.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Planita en 2011[2], dum finiĝis konstrulaboroj de la unua tramlinio, projekto de telfero de Brest havas kiel celon malpliigi la urban rompon ŝuldatan al marborda rivero Penfeld, sidejo de la arsenalo kies aliro estas malpermesita al publiko. Nur du pontoj, tiu de Recouvrance kaj tiu de l'Harteloire ebligas la transiron en la urbocentro. Ambaŭ pontoj alvenis hodiaŭ al saturiĝo dum pintaj horoj.

Sur la dekstra bordo, la disvolviĝo de Recouvrance kiu pasinte estis la kvartalo de maristoj kaj laboristoj de la arsenalo, montriĝis bremsita de la urba rompo[3] de rivero Penfeld. Sur la maldekstra bordo disvolviĝis la urbocentro kaj la ekonomia atraktiveco. Kvankam situanta en la urbocentro, Recouvrance ne spertis la dinamismon de la maldekstra bordo kaj fariĝas hodiaŭ objekto de urba renovigo.

La konstruo de ekologia kvartalo sur la ebenaĵo de Capucins[3] celas plifortigi la atraktivecon de la dekstra bordo, redonante dinamismon al Recouvrance. Sed tiu projekto denove evidentigis la malfacilon rapide kunligi ambaŭ bordojn.

Fariĝis necese krei novan trapason de urba rompo por plibonigi plektiĝon inter ambaŭ bordoj. Sed same kiel ponto de Recouvrance, ponto aŭ ponteto sur tiu ejo devus esti movebla por ebligi trapason de ŝipoj de granda alteco (48 m) de la Nacia Mararmeo dum la bordoj havas altecon de apenaŭ 30 metroj.

Inter la malsamaj teĥnikaj opcioj kiuj prezentiĝis, tiu de telfero prezentis la avantaĝon esti la malplej multekosta[4].

Per longeco de 420 m kaj superanta la Penfeld je 65 m de alteco, la linio estas integrita sub la nomo linio C al reto de publika transporto "Bibus"[5] kiu enhavas 28 busliniojn kaj unu tramlinion. La telfero estas do uzebla samkondiĉe kaj per la sama bileto aŭ abono kiel la cetero de la reto. Konstruita por funkcii aŭtomate, le sistemo esta stirata el la komuna centro de tramo, buso kaj telfero situanta en tenejo sur la dekstra bordo.

Per kapacito de 1 200 pasaĝeroj hore, ĝi ebligos transporti 675 000 pasaĝerojn jare[6],[7],[8],[5] inter stacio Jean Moulin, sur la maldekstra bordo, apud tramstacio Château, ĉe angulo de strato Ducouedic kaj bulvardo Jean Moulin, kaj stacio Ateliers, sur la dekstra bordo, situanta ene de remizejo de Capucins.

Kunliganta ambaŭ staciojn en 3 minutoj, la du veturiloj speciale dezajnitaj por Brest de kabineto Avant-Première povas akcepti po 60 pasaĝerojn. Ili haltas en stacio por pli bona alirebleco.

La sistemo elektita en Brest[redakti | redakti fonton]

En novembro 2014, Brest elektis la projekton de grupiĝo de koncepto kaj realigo estrata de Bouygues Construction[9].

La telfero estas realigo de entrepreno BMF Group AG bazita en Flums en Svislando[10],[11].

La konstruisto tiel proponis sian licencitan koncepton de SDMC (saut de mouton à câble, t.e. salto de ŝafo per kablo) kiu kuŝas sur teĥnologioj de "funitel" et de telfero "2S/3S".

Temas pri ir-revena sistemo kun du larĝaj ŝpuroj (3,2 m minimume) konsistanta el 4 portantaj kabloj (po 2 por ĉiu vojo) kaj el 2 sendependaj bukloj de tirantaj kabloj. La specifeco de sistemo SDMC kuŝas sur kruciĝo de la 2 vojoj kiu efetiviĝas mez-linie en vertikala plano. La 2 vojoj poste rekuniĝas por unuiĝi sur nivelo de stacio. La veturiloj alvenas ekzakte sur la sama kajo, kio ebligas optimumigi la larĝon de stacioj kaj simpligi la fluon de vojaĝantoj en stacio.

Estimita al 19,1 M€, financita je 49 % per spezo por transporto perceptata en la metropola teritorio kaj je 51 % per kunfinancado de Eŭropo, Ŝtato, Regiono Bretonio kaj departemento Finistère, la telfero estis ekkonstruita fine de julio 2015 por enservigo unue antaŭvidita meze de 2016[12].

Prezento de la telfera veturilo al Brestanoj (08/04/2016)[redakti | redakti fonton]

Provoj de aŭgusto al oktobro 2016[redakti | redakti fonton]

La unua veturilo estis instalita la 17-an de aŭgusto 2016[13] kaj la dua la 6-an de septembro 2016. Provveturado tiam komenciĝis, por enservigo planita en novembro.

Enservigo en novembro 2016[redakti | redakti fonton]

La telfero de Brest estis enservigita la 19-an de novembro 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Téléphérique de Brest en la franca Vikipedio.