Telksino (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Telksino.
Telksino
Natura satelito  de Jupitero (XLII)
satelito de Jupitero
Oficiala nomo Jupitero XLII[1]
Aliaj nomoj S/2003 J 22
Nomita laŭ Thelxinoë vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
Brett J. Gladman[1]
Dato de malkovro 9-a de februaro 2003[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 453 754 km
Discentreco 0,26847
Klinangulo 151,293° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 597,61 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~2 km (averaĝe)[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23,6[2]
vdr

Telksino estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Malkovris ĝin Scott S. Sheppard, Brett J. Gladman kaj ilia teamo de la Universitato de Havajo, post observoj de fotoj faritaj per la kanada-franca-havaja teleskopo de Mauna Kea inter la 9-a de februaro 2003 kaj la 4-a de marto 2003. Ĝia malkovro estis anoncita[3] la 25-an de januaro 2004, la satelito estis tiam maldaŭre nomata S/2003 J 22.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aŭgusto 2003, ĝi ricevis, kun aprobo de IAU[4] la nomon Telksino[5]. Telksino (greke: Θελξινόη) estis unu el la kvar praaj muzoj de la helena mitologio. (Laŭ Cicerono, iliaj nomoj estis Telksino, Arkeo, Meleteo kaj Aedeo.)

Orbito[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝia orbito, ĝi estus verŝajne ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 Planetary Satellite Physical Parameters (angle) (En ĉi-tiu listo, Telksino estas notata sub S/2003 J 22)
  3. IAUC 8276: S/2003 J 22; 2004M, 2004N,, 2004O; C/2003 B2, C/2003 C1,, C/2003 D1 Malkovro (angle)
  4. IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis, la nomon de Thelxinoe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]