Temisto (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Temisto.
Temisto
Natura satelito  de Jupitero (XVIII)
Artista vido de Temisto
Artista vido de Temisto
Artista vido de Temisto
satelito de Jupitero • neregula satelito
Aliaj nomoj Jupitero XVIII[1]
Nomita laŭ Themisto vd
Malkovro
Malkovrintoj 1. Charles T. Kowal kaj Elizabeth Roemer
2. Scott S. Sheppard kaj aliaj[1]
Dato de malkovro 1. 30-a de septembro 1975
2. 21-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro 1. Monto Palomar
2. Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 7 393 220 km
Discentreco 0,2115788
Klinangulo 45,76220° (rilate al la ekliptiko)
47,48° (rilate al la jupitera ekvatoro)
Periodo 129,87 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 8 km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
7 × 1014 kg
2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze)
0,0029 m/s2
4,8 m/s
Rotacia periodo nekonata
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
0,04 (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 21
vdr

Temisto estas neregula satelito de Jupitero.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue malkovrita la 30-an de septembro 1975 de Charles T. Kowal kaj Elizabeth Roemer en la Observatorio Palomar en Usono. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/1975 J 1[2], sed ĝian orbiton oni ne povis determini, kaj la satelito perdiĝis.

La 21-a de novembro 2000, objekto, kiu kongruis kun Temisto estis observata de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, kiuj maldaure nomis ĝin S/2000 J 1[3]. Rapide montriĝis, ke estis la sama objekto observita en 1975.

Al tiu retrovo respondis observo de la 6-a de aŭgusto 2000[4], far de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars, Jean-Marc Petit, Hans Scholl, Matthew J. Holman, Brian G. Marsden, Philip D. Nicholson kaj Joseph A. Burns.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Temisto estas malgranda objekto. Hipotezinte ĝian albedon al 0,04 kaj ĝian denson al 2,6 g/cm3 (per komparo kun aliaj satelitoj) oni ĉirkaŭkalkulas ĝian grandon al 8 km kaj ĝian mason al 7 × 1014 kg.

Ĝi havas discentran kaj klinitan orbiton, meze inter tiuj de la galilejaj satelitoj kaj de la lunoj de la himalia grupo. Tiu unika orbito faras ke Temisto aniĝas al nenia grupo. Ĝi formas grupon por si sole.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis en 2002 la nomon de Temisto[5], unu el la kvindek nereidinoj de la helena mitologio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]