Teodoro Gaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Θεόδωρος Γαζῆς
Teodoro Gaza
(1398-1475)
greka klerulo
greka klerulo
Persona informo
Θεόδωρος Γαζής
Naskiĝo 1398
en Tesaloniko  Grekio
Morto 1475
en San Giovanni a Piro, Kampanio  Italio
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo tradukistoprofesorofilozofo vd
Doktoreca konsilisto Vittorino da Feltre vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theodorus Gaza (1398-1475) (naskiĝis en Tesaloniko, en la 1398 - mortis en San Giovanni a Piro, Kampanio, en la 1475) estis greka humanisto, helenisto kaj tradukisto de Aristotelo, krom esti unu el la akademiuloj multe influintaj la konadon dum la Renesanco.

Post la Sieĝo de Konstantinopolo fare de la turkoj, en 1430, li fuĝis al Italio. Dum tri jaroj li loĝis en Mantovo kie li kompetente lernis la latinan helpe de Vittorino da Feltre (1378-1446)[1], kaj perlaboris la vivon oferante lecionojn pri la greka, kaj kopiante manuskriptojn de la antikvaj klasikuloj. En 1447, li fariĝis profesoro pri la greka en la ĵus fondita Universitato de Ferrara, kien alvenis granda nombro da studentoj de ĉiuj partoj el Italio, kiuj estis altiritaj de lia famo kiel instruisto. Li partoprenis en la konsilioj de Sieno (1423), Ferrara (1438) kaj Florenco (1439), kie li celis la repaciĝon inter la greka kaj itala eklezioj. En 1450, invitita de la papo Nikolao la 5-a, li venis al Romo, kie li restis kelkjare subtenata de sia patrono kaj farante tradukojn de Aristotelo kaj de aliaj grekaj aŭtoroj. Tie li konatiĝis ankaŭ kun la kardinalo Basilius Bessarion. Post la morto de la papo, kaj nekapablante gajni la vivon en Romo, Gaza translokiĝis al Napolo, kie, dum du jaroj (1456-1458), li ĝuis la patronecon de Alfonso, la Grandanima (1396-1458). Unu lia disĉiplo estis Francesco Griffolini.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj