Teogonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teogonio estas nomo de poemaro de Heziodo, helena poeto. Ĝi priskribas naskiĝojn de dioj kaj kreiĝon de la mondo el kaoso.Ĝi estas unu el la plej gravaj verkoj de la Greka-Latina epiko. Ĝi datiĝas de la 7-a aŭ 8-a jarcento aK.

Analoge, oni nomas "teogonio" ĉiujn verkojn kiuj pritraktas saman temon, tiel, oni povas paroli pri "egipta teogonio", "babilona teogonio" ktp.