Termometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Termometro medicina

Termometro estas aparato por mezuri temperaturojn.

Fakte termometro mezuras sian propran temperaturon (tiun de la parto, kiu mezuras). Tiu temperaturo estas same kiel tiu de la medio, nur se ekzistas terma ekvilibro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Termometro de Galilejo

La unua termometro estis la termoskopo de Galilejo, inventita en 1597.

René Antoine Ferchault de Réaumur konstruis en 1730 la unuan termometron por "vinspirito", la iama nomo de etanolo.

Meze de la 18-a jarcento du tipoj de merkurtermometroj ricevis dividon centonan inter la punkto de glacifandiĝo kaj tiu de bojlanta akvo.

Mezurunuoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas termometroj kiuj indikas temperaturmezurojn laŭ la tri grandaj sistemoj:

Tamen menciindas, ke la referencunuo estas kelvino, uzata en la internacia unusistemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]