Termostato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Termostato "The Round" modelo Honeywell T87.

Termostato estas aparato kiu stimulas hejtilon se la temperaturo iĝas tro malalta, kaj haltigas la hejtilon se la temperaturo estas sufiĉe alta. Tiu aparato utilas por pluteni regulan temperaturon kaj ne malŝpari energion kreante nenecesan varmon. Paneo de tiu aparato povus trovarmigi la tutan maŝinon kaj difektigi ĝin aŭ ne atingi sufiĉan varmon.