Terri Schiavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terri Schiavo
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1963 (1963-12-03)
en Lower Moreland Township
Morto 31-an de marto 2005 (2005-03-31) (41-jaraĝa)
en Pinellas Park
Mortokialo undetermined
Ŝtataneco Usono
Alma mater Bucks County Community College
Familio
Patro Robert Schindler
Patrino Mary Schindler
Edz(in)o Michael Schiavo
Okupo
Okupo kontoristo
vdr
Terri Schiavo

Terri Schiavo [angle: ŝajvoŭ] (naskita Theresa Marie Schindler la 3-an de decembro 1963, mortinta la 31-an de marto 2005 en Florido) estis severe cerbodamaĝita usona virino, kies edzo luktis ekde 1998 por permeso lasi morti sian edzinon. Ŝi post koratako jam dum 15 jaroj estis en komato, sed ŝi ŝajnis rideti. Ŝiaj gepatroj kredis, ke ŝi ne estas en komato, sed konscia. Ankaŭ la kuracistoj ne interkonsentis pri tio, ĉu ŝi estas viva aŭ (cerbe) morta jam 15 jarojn.

La kalia metabolo de la virino kolapsis februare de 1990 kaj ŝi falis teren. Ŝia sangocirkulado ne funkciis dum 5 minutoj, dume ŝia cerbo danĝere damaĝiĝis. Ekde tiam ŝi ne reagis al la ekstera medio, sed ŝi palpebrumis kaj ŝajnis rideti. Tribunalo atribuis al la edzo la kuratorecon en tiu jaro.

Michael Schiavo (la edzo) komence vizitis la edzinon amike kun la gepatroj. En 1993 Terry ricevis 750 000 dolarojn kaj Michael 300 000 pro kuracista mistrakto. Post tio Michael kaj la gepatroj de Terry interkverelis.

La edzo petis unuafoje la juĝejon en 1998 por malpermesi la nenaturan plunutradon de lia edzino. Laŭ li, ŝi ekde 1990 estis en stato de cerbomorto kaj eĉ ŝi mem ne volus la pluajn suferojn.

Oni unuafoje forigis la laringan tubon en 2001, sed du tagojn poste laŭ nova juĝeja decido, ĝin remetis. Same okazis post du jaroj en 2003, tiam – post du horoj – intervenis la guberniestro de Florido Jeb Bush, surbaze de leĝo farita por tiu okazo, kaj poste deklarita kontraŭ-konstitucia.

En marto de 2005 la supera juĝejo de la Usono rifuzis peton de la gepatroj plu vivteni la virinon.

La 18-an de marto oni ĉesigis la tubonutradon, sed du tagojn poste (20-a de marto 2005, sed pli precize iom post meznokto) la usona senato akceptis leĝon por savi ŝian vivon, donante rajton pri kuratoreco ankaŭ al la gepatroj. Kvankam la leĝon preskaŭ tuj signis prezidento Bush kaj la gepatroj petis de la juĝejo realmeton de la tuboj, la juĝejo denove rifuzis (22-a de marto). Naŭ tagojn poste Schiavo mortis pro manko de akvo. En ŝiaj lastaj tagoj oni traktis ŝin per morfino por eviti eventualajn dolorojn.

La 15-an de junio oni publikigis la rezulton de la nekropsio (laŭ peto de la gepatroj), kiu pruvis, ke ŝia cerbo estis parte formortinta (pezis nur ĉ. 600 gramojn anst. ĉ. 830; la duobla pezo estus normala) kaj ŝi estis fakte blinda.

Politike la konservativuloj, respublikanoj, kredantoj rifuzis la eŭtanazion de la virino.