Tezaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tezaŭro estas aro de terminoj, kiuj apartenas al iu konkreta fako aŭ temo, iam kun difinoj (tiam ĝi similas al vortaro), sed ĉiam kun informoj pri iliaj rilatoj - hiperonimoj, hiponimoj, sinonimoj, antonimoj, ktp. La celo de tezaŭro estas doni laŭeble plej vastan ilaron por komunikado kadre de tiu fako aŭ temo, klarigante la sencon de vortoj plejparte per ilia pozicio rilate al aliaj. En informa teknologio, tezaŭro reprezentas datumbazon aŭ liston de semantike ortecaj aktualaj serĉoklavoj. En la artefarita intelekto, oni foje nomas tezaŭron ontologio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Etimologie la vorto tezaŭro signifas "trezoro" (latine thēsaurus, kiu venas de la greka θησαυρός).

  • 3-4-a jarcento a.K.: Amara-Koŝa, la unua kaj plej grava sanskrita tezaŭro verkita en poezia formo de Amara Sinĥa kun 10000 vortoj;
  • 1-a jarcento p.K.: "Vortaro de Sinonimoj" de Filono el Bibloso;
  • 1805: la unua ekzemplo de tezaŭro en nuntempa senco, la Tezaŭro de Roget, estis verkita de Peter Roget (Roĵej'), kaj eldonita en 1852. Vortoj en la Tezaŭro de Roget listiĝis laŭkoncepte anstataŭ laŭaboce;
  • 2004: Vikivortaro, plurlingva libere redaktebla vortaro kaj tezaŭro.
  • Eurovoc, 23-lingva tezaŭro prizorgata de la Oficejo por Publikigo de la Eŭropa Unio, kiu enhavas kontrolitan vortaron por indeksigo de EU-rilataj dokumentoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]