Thal SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo SG en Thal SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Thal.

Thal SG
Blazono de Thal SG
Blazono de Thal SG
Blazono de Thal
Bazarhalo de Hundertwasser en Altenrhein
Bazarhalo de Hundertwasser en Altenrhein
Bazarhalo de Hundertwasser en Altenrhein
komunumo en Svislandovilaĝo
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Rorschach Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 9° 34′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.56667 °O / 47.46667; 9.56667 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 34′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.56667 °O / 47.46667; 9.56667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5973
Areo 9,61 km²
Alteco 415 m super marnivelo
Poŝtkodo 9425
Komunumkodo 3237
Mapo de Thal
Mapo de Thal
Mapo de Thal
vdr

Thal SG estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5973 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Thal SG konsistas el la vilaĝoj Altenrhein, Buriet, Buechen, Staad kaj Thal kaj etendiĝas de la alfluo de la malnova Rejno al Bodenlago ĝis la flanko de Rorschacherberg. La malnova Rejno formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,61 km², de kiuj 11,9% estas kovritaj de arbaro, 42,7% servas por agrikulturo kaj 37,8% por setlado. [1]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Thal situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de St. Margrethen al Rorschach kaj Sankt-Galo kaj havas aliron al la svisa aŭtovojo A1 al Ĝenevo. Sur la teritorio situas la internacia Flughaveno Sankt-Galo-Altenrhein (IATA-Kodo ACH kaj ICAO-Kodo LSZR), de kie al inter aliaj celoj okazas liniflugoj al Vieno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Thal datiĝas el la jaro 1163. En sia hodiaŭa formo kun la municipoj Altenrhein, Buechen, Buriet, Staad kaj Thal la komunumo ekzistas ek de la jaro 1803, kiam fondiĝis la nuna Kantono Sankt-Galo. Ĝis 2003 Thal SG apartenis al la distrikto Unterrheinthal. Post la novordo de la Kantono Sankt-Galo, Thal nun estas parto de la elektodistrikto Rorschach.

Esperanto en Staad[redakti | redakti fonton]

En 2013 Staad gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo. La kultura parto de tiu aranĝo konsistis el vizito de la bazarhalo de Altenrhein (vidu foton). La Esperanto koruso kantis en la bazarhalo de Hundertwasser en Altenrhein, kie okazis paska arta bazarego. Partoprenis 30 membroj de SES kaj du samideanoj el Aŭstrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]