The Lake House (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Lake House
filmo
Originala titolo The Lake House
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 jun. 2006, 6 jul. 2006
Ĝenro amafera filmo, fantasta filmo, filma dramo, sciencfikcia filmo, Ukronio, time-travel film, melodrama
Kameraado Alar Kivilo
Reĝisoro(j) Alejandro Agresti
Produktisto(j) Roy Lee
Scenaro David Auburn
Filmita en Ĉikago
Loko de rakonto Ĉikago
Muziko de Rachel Portman
Rolantoj Keanu Reeves • Sandra Bullock • Dylan Walsh • Shohreh Aghdashloo • Christopher Plummer • Ebon Moss-Bachrach • Willeke van Ammelrooy • Lynn Collins • Mike Bacarella
Produktinta firmao Village Roadshow Pictures 
Vertigo Entertainment
IMDb
vdr

The Lake House estas usona sciencfikcia amafera drama filmo de 2006, reĝisorita de Alejandro Agresti, ĉefroligita de Keanu Reeves kaj Sandra Bullock (kiuj antaŭe aperis kune en Speed). Ĝin verkis David Auburn. Ĝi temas pri arkitekto loĝanta en 2004 kaj kuracistino loĝanta en 2006, kiuj renkontiĝas per leteroj lasitaj en leterkesto ĉe la laga domo, kie ili loĝis en malsamaj tempoj. Ili daŭrigas korespondadon dum du jaroj, restante apartigitaj per sia origina diferenco de du jaroj.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 2006, kuracistino Kate Forster forlasas la domon, kiun ŝi luis ĉe la lago por translokiĝi al Ĉikago. Kiam ŝi foriras, ŝi lasas noton en la leterkesto por la nova luanto kun la intenco, ke li plusendu la leterojn, kiuj eble atingos ŝian malnovan adreson, kaj ankaŭ avertas lin, ke la hundaj spuroj ĉe la enirejo jam estis tie, kiam ŝi alvenis. Du jarojn antaŭe, en 2004 arkitekto Alex Wyler alvenas al la laga domo kaj trovas la leteron, kiun Kate lasis en la leterkesto. Legante ĝin, Alex surpriziĝas, ĉar la domo estas forlasita kaj ne estas hundaj spuroj ĉe la enirejo.

La arkitekto komencas restarigi la domon kaj lia hundo paŝas sur nigran farbon kaj lasas la spurojn pri kiuj Kate skribis. La du daŭre korespondas, sed malkovras, ke la leterkesta flago leviĝas kaj falas per si mem, kun neniu persono ĉirkaŭ ĝi. Surprizita Alex demandas al Kate kiel ŝi povus scii kio okazos pri la spuroj de la hundo se kiam li alvenis la domo estis neloĝata. Kate, ankaŭ surprizita, respondas kaj ili ambaŭ rimarkas, ke ili loĝas samloke, sed du jarojn dise.

La du daŭre sendas leterojn unu al la alia dum iom da tempo kaj Kate petas lin, ke li bonvolu redoni sian plej ŝatatan libron, "Persvado" de Jane Austen, kiun ŝi perdis ĉe stacidomo. Siaflanke Alex sendos al ŝi mapon kun komentoj kaj kuriozaĵoj, por ke ŝi povu viziti liajn plej ŝatatajn lokojn en la urbo Ĉikago. Ili ankaŭ koincidos ĉe la naskiĝtaga festo de Kate, organizita de Morgan, ŝia tiutempa fianĉo. Alex diros al ŝi nenion pri ilia korespondado, ĉar ĝi ankoraŭ ne okazis por ŝi. Post kisado ĉe la festo, ili malkovras ke ili jam konis unu la alian antaŭ ol ekkorespondi.

Sciante, ke ili jam antaŭe renkontiĝis, ili provas renkontiĝi denove, do ili rezervas tablon en la restoracio Il Mare. Kate iras al la rendevuo, sed Alex ne aperas. Post la seniluziiĝo, Kate rakontas al li, ke ŝi atestis aŭtomobilan akcidenton en Daley Plaza dum Sankt-Valenteno de 2006 kaj ke viro mortis en siaj manoj. Jaron poste Alex trovas sin en la sama tago kaj revenas al la lagdomo serĉante la leteron kiu igas lin memori tiun daton. Samtempe, Kate vizitas arkitekton por kontroli renovigajn planojn por domo, kiun ŝi volas aĉeti.

Alex trovas la leteron kaj iras rapide por trovi Kate. Dum la kunveno kun la arkitekto Kate vidas pentraĵon de la laga domo en la konferenca ĉambro kaj malkovras, ke Alex pentris ĝin kaj ke li mortis antaŭ du jaroj en trafika akcidento en Daley Square dum Sankt-Valenteno kaj ke li estis la viro, kiu mortis. Post scii tion ŝi haste foriras por sendi leteron al Alex tra la leterkesto kaj averti lin, ke li ne serĉu ŝin, ke ŝi amas lin kaj ke li atendu du jarojn. Finfine Alex atendas kaj dum ŝi legas la leteron li reiras al la laga domo, kie Kate atendas lin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dunkley, Cathy. Auburn has flair for 'Mare' (angle). Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]