Thomas Jonathan Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Jonathan Jackson
Persona informo
Naskonomo Thomas Jonathan Jackson
Naskiĝo 21-an de januaro 1824 (1824-01-21)
en Clarksburg, Virginio
Morto 10-an de majo 1863 (1863-05-10) (39-jaraĝa)
en Guinea
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Oak Grove Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Jackson's Mill
Ŝtataneco Usono
Alma mater West Point
Subskribo Thomas Jonathan Jackson
Familio
Patrino Julia Neale Jackson
Edz(in)o Elinor Jackson • Mary Anna Jackson
Parencoj William Lowther Jackson
Okupo
Okupo instruisto • militestro • militisto
vdr
Generalo Jackson dum la Usona Enlanda Milito

Thomas Jonathan JACKSON (kromnomita Stonewall (ŝtonmuro) Jackson) (21-an de januaro 1824, Clarksburg, Virĝinio, Usono10-an de majo 1863, Guiney's Station, Virĝinio) estis generalo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko en la Usona Enlanda Milito. Li estis unu el la plej spertaj, lertaj militfakuloj de la suda Konfederacio. Li akiris la kromnomon pro elteno en la unua batalo de Bull Run kiam Generalo Barnhard Bee ekkris "Tie estas Jackson starada kiel ŝtona muro! Ni determinu ĉi tie morti kaj ni konkeros! Sekvu min!" Ekzistas granda debato ĉu la deklaro de Bee estis komplimento aŭ insulto.

Li fruaĝe orfiĝis, lin prizorgis parencoj. Li studis ekde 1842 en la Militista Akademio West Point, Usono. Post la finstudo, li ekservis kiel subleŭtenanto ĉe la artilerio kaj li partoprenis baldaŭ en la Meksik-Usona Milito. Li konatiĝis tie kun generalo Robert E. Lee, pli posta estro de la Konfederacia Armeo. Li elstaris en la milito per sia kapablo, elteno, kuraĝo. Fine de la milito, li servis en fortikaĵo de Meksikurbo. Post tio li malsoldatiĝis kaj instruis artilerian militadon kaj naturfilozofion en la Virĝinia Militista Altlernejo.

Usona Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Komence de la Usona Enlanda Milito, li ofertis sian servon por ŝtato Virginio. Kiel kolonelo, li organizis brigadon kaj kaj sukcese tenis la poziciojn en la valo Shenandoah.

En julio de 1861 okazis la batalo de Manassas, kie brigadoj de Jackson, Joseph E. Johnston unuiĝis kun trupoj de generalo P. G. T. Beauregard kaj oni haltigis la pli fortajn nordajn fortojn. Printempe de 1862, li denove batalis en valo de Shenandoah kaj sukcese malhelpis pluiron de fortigo al generalo George B. McClellan.

Jackson atakis la nordajn fortojn, venkis ilin unuope kaj minacis Vaŝingtonon. Generalo Lee komence de junio direktis la trupojn de Jackson al Riĉmondo (parte per fervojo) por ĉirkaŭpreni la armeon de McClellan. Ili alvenis unu tagon pli frue ol planita, sed McClellant devis retiriĝi.

Lee sendis Jackson en somero de 1862 al ĉirkaŭpeno de armeo de generalo John Pope. Jackson brile venkis en la dua batalo de Bull Run (29a–30a aŭg.).

Lee kaj Jackson en aprilo de 1863 efektivigis la plej aŭdacan militmanovron de la sudaj fortoj: ili haltigis per malgrandaj fortoj fortojn de generalo Hooker kaj venkis en la Batalo de Chancellorsville. Dumtempe, generalo Jackson ĉirkaŭis surprize la nordan armeon kaj atakis ĝin. La manovro estis tuta sukceso, sed kiam Jackson revenis el la fronta linio, liaj soldatoj ne rekonis lin en la mallumo kaj ekpafis lin. Kvankam lia vundo ne estis mortiga, oni devis amputi la maldekstran manon, li mortis 8 tagojn poste je sekvoj de pneŭmonio.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Mia religikredo min instruas senti same sekura en batalo kiel en lito. Dio determinis la tempon por mia morto. Mi ne koncernas min kun tiu, sed esti ĉiame preta ĉiam, kiam ĝi povus preterpasi min. Ĉi tio estas la maniero ke ĉia homo devu vivi kaj tiele ĉia homo devus esti egale kuraĝa.