Thun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thun (stacidomo).
Thun
Blazono de Thun
Malnova urbocentro de Thun
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 46′ 0″ N 38° 0′ 0″ O / 46.76667 °N, 38.00000 °O / 46.76667; 38.00000 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N 38° 0′ 0″ O / 46.76667 °N, 38.00000 °O / 46.76667; 38.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 42319
Areo 21,7 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 3600
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Thun
vdr


Pri la urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo Thun estas komunumo de la svisa kantono Berno. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Ek de la 1-a de januaro ĝi apartenas al la administra distrikto Thun al kiu la malnova distrikto estis integrita, kaj estas ties ĉefurbo. Ĝi troviĝas ĉe la nord-okcidenta fino de la samnoma Lago de Thun. La urbo havis je la 31-an de decembro 2007 42'319 loĝantojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Thun troviĝas sur la trajnlino de la Bern-Lötschberg-Simplon-fervojo, kiu ligas Milanon kun Berno. Per la nova en decembro 2007 malfermita Baza tunelo de Lötschberg Thun nun tempe alproksimiĝis al la Kantono Valezo kaj Italio. Per la aŭtoŝoseo A6 Thun estas ankaŭ strate bone ligita kun Berno.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la regiono estas tre turisma, Thuno vivas ĉefe de industrio kaj komerco. En Thun troviĝas gravaj armil-entreprenoj de la svisa armeo.

Sporto kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Ek de 2003 en Thun ĉiu-jare okazas la Lago-ludoj, temas pri muzikfestivalo sub libera ĉielo. La urbo estas ankaŭ sporte aktiva, kaj la loka piedpilk-klubo en 2005 sukcesis kvalifikiĝi por la Eŭropa Ligo de Ĉampionoj.

Famaj civitanoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]