Tibor Sekelj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tibor Sekelj (apartigilo).
Tibor Sekelj
195
jugoslava verkisto, juristo, esploristo kaj ĵurnalisto
(en la 1970-aj jaroj, en Stara Moravica, ĉe pentristo Novák Mihály)
Persona informo
Naskiĝo 14-a de februaro 1912
en Spišská Sobota, Slovakio, Aŭstrio-Hungario
Morto 20-a de septembro 1988
en Subotica, Jugoslavio
Lingvoj Esperantohungaraserbaserbokroatagermanaanglafrancahispanaitala
Loĝloko Subotica
Nacieco Jugoslavo
Ŝtataneco CislajtioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Demokratia Federacia Jugoslavio • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Alma mater Zagreba universitato
Familio
Edz(in)o Maria ReznikErzsébet Sekelj
Okupo
Okupo esploristo • etnologo • verkistoĵurnalistoesperantisto • poeto • esperantologo
Esperanto
Verkis en Esperanto Tempesto sur Akonkagvo, La trovita feliĉo, Tra lando de Indianoj, Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo, Nepalo malfermas la pordon, Ĝambo Rafiki, Mondmapo, Padma, Mondo de travivaĵoj, Elpafu la sagon, Neĝhomo, Kolektanto de ĉielarkoj; Vidu bibliografion
Akademiano 1986
Esperantistiĝis en 1930
vdr

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero), naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario[noto 1], mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano,[noto 2] ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo kaj esperantisto. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. La plej grava esplorocelo de Tibor Sekelj estis malkovri kaj kompreni la esencon de la homa psiko. Tio diferencigas lin disde aliaj mondovojaĝantoj kaj esploristoj, kiuj studis precipe la materiajn aspektojn de la mondo. La kampoj, sur kiuj li agis ege sukcese, estas multaj.

Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan, francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili[1].

En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco 1912-1939[redakti | redakti fonton]

Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo

Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo, en junaĝo (1912-1939) kaj post reveno el Sudameriko (1954-1988)  Loĝlokoj  Muzeo posedanta kolektojn de Tibor Sekelj
Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo, en junaĝo (1912-1939) kaj post reveno el Sudameriko (1954-1988)
  •  Loĝlokoj
  •  Muzeo posedanta kolektojn de Tibor Sekelj
  • Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo, en junaĝo (1912-1939) kaj post reveno el Sudameriko (1954-1988)
  •  Loĝlokoj
  •  Muzeo posedanta kolektojn de Tibor Sekelj
  • Tibor naskiĝis kiel filo de Sidonia kaj de Leopold Sekelj, bestkuracisto kaj la familio translokiĝis plurfoje. Malmultajn monatojn post la naskiĝo de Tibor ĝi ekloĝis en Cenei en la nuna Rumanio kie Tibor pasigis la dek unuajn jarojn de sia vivo. La hejma lingvo estis la hungara, surstrate oni parolis ankaŭ lokan germanan dialekton. Tibor havis du pli aĝan fratinojn kaj 5-jarojn pli aĝan fraton Antonije kiu kunlaboris en kelkaj verkoj de Tibor. La familio ekloĝis en 1922 en Kikinda (Кикинда), Serbio, Jugoslavio, kie Tibor eklernis la serbokroatan; li tiam studis la francan kaj eĉ instruis ĝin al siaj kunuloj studinte kelkajn lecionojn pli frue ol ili. Li perfektiĝis en tiu lingvo kun franca instruistino; de tiam li akiris novan lingvon proksimume ĉiun kvaran jaron. Tie li finis bazan lernejon antaŭ la familio transloĝiĝis en 1926 al Nikšić (Никшић), Montenegro, kie li finis gimnazion. Jam en la mezlernejo li ekŝatis montgrimpadon kaj piedirante li transiris la tutan Montenegron. En 1929 li ekvizitis universitaton por studi juron en Zagrebo (Kroatio) kaj diplomiĝis en 1933, kiel unu el la 3 plej junaj studentoj. En tiuj samaj jaroj li ankaŭ lernis pentrarton, skulptadon, la lingvon Esperanto (en la kurso de Ivo Rotković), filmreĝisoradon kaj ĵurnalismon. Per tiu lasta fako li komencis vivteni sin. En 1937 li eklaboris en Zagrebo kiel filmdramaturgo.

    Mondvojaĝanto[redakti | redakti fonton]

    De 1939 ĝis sia vivofino Tibor Sekelj estis nelacigebla vojaĝanto. Eĉ se li revenadis al sia hejmlando, la emo esplori novajn landojn kaj konatiĝi kun aliaj homoj igis lin denove ekvojaĝi.

    Vojaĝceloj de Tibor Sekelj tra la mondo

     Vojaĝceloj  Temoj de libroj  Hejmlando  Eŭropaj landoj
  •  Vojaĝceloj
  •  Temoj de libroj
  •  Hejmlando
  •  Eŭropaj landoj
  •  Vojaĝceloj
  •  Temoj de libroj
  •  Hejmlando
  •  Eŭropaj landoj

  • Sudameriko 1939-1954[redakti | redakti fonton]

    Vivinte en Zagrebo, en 1939, sopirante al pli vastaj horizontoj li atingis Argentinon per ŝipo, por raporti pri jugoslavaj elmigrintoj kiel raportisto de la gazeto Hrvatski Dnevnik el Zagrebo. Tibor Sekelj vojaĝis pere de la ŝipo "Teresa",[noto 3] tiam posedaĵo de la Entrepreno Cosulich de Trieste, de Rijeka (tiam Fiume en Italio) ĝis Bonaero, kun haltoj en Napolo kaj Ĝenovo (Italio), Santos (en Brazilo) kaj Montevideo (en Urugvajo)... Tibor ricevis turistan vizon en la argentina konsulejo de Zagrebo la 8-an de julio kaj atingis Bonaeron la 19-an de aŭgusto 1939. Ŝajnas ke Tibor antaŭvidis la komencon de la milito kaj ne volis fariĝi soldato, do rapidiĝis foriri kiel ĵurnalisto en fora lando... Li vere deziris eviti la militon, ne pro tio ke li estis timema (lia kuraĝo estis multfoje pruvita), sed verŝajne ĉar li estis hungara judo kaj kiel Esperantisto ne povis malami iun ajn kaj pro tio flamiĝi por iu ajn ideologio kaj milita celo.

    Post du jaroj [3] li sufiĉe regis la hispanan por povi kunlabori en revuoj, kaj mem eldoni monatan revuon dediĉitan al vojaĝoj kaj esploradoj. Pro diversaj cirkonstancoj inter kiuj la dua mondmilito, li restis tie dum 15 jaroj kiel ĵurnalisto kaj esploristo.

    1939-1945: Argentino, Akonkagvo[redakti | redakti fonton]

    En 1944, sen granda antaŭa montgrimpa sperto, li partoprenis ekspedicion al Akonkagvo la plej alta monto (6962m) de Ameriko[noto 4], gviditan de la konata svisgermana montgrimpanto Hans Georg Link. Kun la aŭstro Zechner kaj la italo Bertone li atingis la montsupron je la 13-a de februaro 1944. La ekspedicio estis drama: kvar el ses kunuloj kiuj partoprenis pereis en neĝŝtormo. Iliajn korpojn retrovis 11 monatojn poste dua ekspedicio, kiun Tibor ankaŭ partoprenis, laŭ iniciato de la argentina armeo. Post tiu dua ekspedicio Sekelj aldonis novan ĉapitron al la dua eldono de la jam aperinta « Tempestad sobre el Aconcagua », 1944 en kiu li rakontas tiun aventuron. La argentina registaro rekompencis lin per « ora kondoro » pro meritoj en la ekspedicio, sed li malakceptis la argentinan civitanecon kiun la ŝtatestro Perón persone proponis al li.

    1946-1947: Mato-Groso[redakti | redakti fonton]

    Tibor kaj Maria Sekelj ĉe la Wajuru-oj borde de la rivero Guaporé, Brazilo

    ‎Pro la sukceso de lia unua libro, lia eldonisto instigis lin verki duan, kaj por ke li havu temon, la eldonisto financis per dumil dolaroj ekspedicion, al ne sufiĉe konataj regionoj en la brazilaj praarbaroj en Mato-Groso. Aliĝis al la ekspedicio rusdevena argentinanino Meri Reznik (1914-1996). Kune ili pasigis preskaŭ unu jaron en la regiono de la riveroj Aragvajo kaj Rio das Mortes, kiun li kun 30-o da homoj kiel unuaj fremduloj transiris kaj eniris la teritorion de agresemaj Ŝavantoj kaj revenis vivantaj. Li tie renkontiĝis kun triboj Karaĵaoj kaj Ĵavaeoj kaj kolektis multe da utilaj geografiaj datumoj pri tiu regiono. Lia dua libro « Por tierra de Indios » (1946) kiu raportas tiujn travivaĵojn, renkontis grandan sukceson, atingante plurajn eldonojn kaj estis tradukita al multaj lingvoj.

    En la somero 1946 li trakrozis Patagonion kun tri gekunuloj : Zechner, Meri kaj d-ino Rosa Scolnik. Dum la sekvintaj jaroj li vizitadis universitaton de Bonaero por aŭskulti prelegojn pri antropologio, etnologio kaj arĥeologio, ne celante diplomiĝi sed nur akiri utilajn sciojn por siaj venontaj ekspedicioj.

    En 1946 Tibor kaj Meri geedziĝis. Kune ili reveturis al Amazonio en 1948. Post tiu ekspedicio li verkis «Donde La Civilizacion Termina» (Kie civilizacio finiĝas). En septembro 1949 en Bonaero Meri naskis filon Diego Reinaldo Sekelj, al kiu Tibor donis antaŭnomon laŭ filo de Kristoforo Kolumbo.

    1948-1949: Bolivio, Ĵivaroj[redakti | redakti fonton]

    En 1948 nova ekspedicio kies planita celo estis renkontiĝi kun Ĵivaroj -kiujn li tamen ne sukcesis renkonti- kondukis lin al Bolivio, en kies ĉefurbo li renkontiĝis kun prezidento Enrique Hertzog kiu instigis lin esplori ne jam esploritan regionon de rivero Iténez kiu etendiĝas ĝis Brazilo. Dum tiu vojaĝo li trafis la tribon de la Tuparioj estinte kanibaloj ĝis 5 jarojn antaŭe, kaj kun kiu li vivis 4 monatojn, kaj kie li rolis kiel sorĉisto. Reveninte en aprilo 1949, Sekelj ricevis proponon de la prezidento Hertzog administri teritorion centmil-hektaran el la planitaj 4 milionoj da hektaroj por tie loĝigi unu milionon da rifuĝintoj el Eŭropo. Sekelj ne volis atendi ses monatojn ke la parlamento faru decidon kaj rezignis pri la oferto. Li poste bedaŭris ke li maltrafis la okazon krei teritorion kie Esperanto estintus la komuna lingvo de la loĝantaro.

    1949-1951 Venezuelo[redakti | redakti fonton]

    Veninte en Brition al Universala Kongreso de Esperanto en somero de 1949, post sepmonata restado en Eŭropo, Sekelj reiris al Sudameriko, rekuniĝante kun Meri, ĉifoje al Venezuelo kie li dum unu jaro kaj duono fariĝis estro de vendejo de muzikinstrumentoj en Marakajbo. Dume li plu verkadis por gazetoj kaj iris al Karakaso por tie realigi serion da murpentraĵoj pri la vivo de Venezuelo por ĵus konstruita kafejo. De tie li ekis vagabondan kaj esploran vojaĝon al Mezamerikaj landoj, estante sola, ĉar li eksiĝis de Meri post kvinjara kunvivado. La paro formale divorcis en 1955, kaj iom poste Meri iris al Usono kie ĝi reedziniĝis. Ilia filo, ricevinte la familinomon de ŝia dua edzo, estas Daniel Reinaldo Bernstein, nun respektata akupunkturisto kaj muzikisto vivanta en Novjorko.[noto 5]

    1951-1954: Mezameriko[redakti | redakti fonton]

    Tibor Sekelj en 1952

    Inter liaj vizitoj en Mezameriko, li menciis viziton al la insuloj de San Blas de la regiono Guna Yala de Panamo kie vivas indianoj Tuloj, malsukcesan pro erupcio provon ascendi la vulkanon Izalko en Salvadoro, malkovron de antikva ruinurbo en Honduro, pri kiu ĉiuj konis legendojn sed neniu vidis, kaj kiun konstruis malpli civilizitaj indianoj.

    Paralele kun esploradoj, Sekelj sin okupis pri arkeologio kaj antropologio. En Gvatemalo kaj Honduro li pristudis la civilizacion de la Majaoj kaj vizitis preskaŭ ĉiujn arkeologiajn restejojn.

    Alveninte en Meksiko en 1953, li estis invitita de alpinistaj kluboj partopreni ekspediciojn ĉar ili konsideris lin majstro pro lia libro « Tempestad sobre el Aconcagua » kiu furore vendiĝis kaj estis konsiderita kiel manlibro pri montgrimpado. Li do surgrimpis Popokatepetlon, Istaksiŭatlon kaj multajn aliajn vulkanojn kaj montojn, kaj tiam vere spertiĝis.[4] Interesa esploro estis trapenetro tra la fluejo de subtera rivero San Jerónimo kiu boras al si 14-kman vojon en la interno de monto.

    Pluaj mondvojaĝoj baziĝinte el Eŭropo 1954-1988[redakti | redakti fonton]

    En 1954 li ekloĝis en Belgrado reveninte al Jugoslavio kie li estis varme akceptita de la registaro kaj popolo pro siaj interesaj travivaĵoj kaj homama mesaĝo. Multaj liaj artikoloj aperis en gazetoj kaj pluraj liaj libroj estis tiam tradukitaj al lingvoj serba, slovena, hungara, albana kaj esperanta.

    1956-1957: Barato, Ĉinio, Nepalo[redakti | redakti fonton]

    En 1956 li ekis vojaĝon al Azio per aŭtomobilo, celante partopreni Unesko-konferencon okazontan en Nov-Delhio kiel observanto de UEA. Lian aŭton li lasis kolapsita en Teherano kaj daŭrigis sian vojon per buso kaj fervojo. Dum tiu vojaĝo li havis konversaciojn kun ĉefministro Nehru kaj ties filino, estonta ĉefministro Indira Gandhi kaj amikiĝis kun la posta prezidento d-ro Radhakrishnan. En la jugoslava ambasadejo li renkontiĝis kun Dragoljub Vukotić (Драгољуб Вукотић), de 1955 ĝis 1983 prezidanto de la Mondfederacio de Surduloj kiu tie partoprenis konferencon kun barataj kaj ĉinaj reprezentantoj por starigi azian oficejon. Sekelj helpis al Vukotić kiel interpretisto en tiu malfacila komunika situacio de malsamlingvanoj sen aŭdkapablo. Dum januaro 1957 li sekve akompanis Vukotić al Ĉinio, al kiu tiam ne alvojaĝis turistoj. Sekvas sesmonata restado en Nepalo, alia lando kiu ĝis tiam ne akceptis vizitantojn. La reĝo Mahendra de Nepalo invitis lin por danki al li pri la fondo de la unua popoluniversitato, kaj instruado de Esperanto.[5] Tio estas la temo de lia verko « Nepalo malfermas la pordon », 1959, kiun li originale verkis en Esperanto dum restado en Madraso en suda Barato, dividante sian tempon inter verkado kaj studado de joga filozofio. Tiu libro tradukiĝis al pluraj lingvoj (inter aliaj la angla, hispana, serba slovena, kaj Hebrea).

    En 1955-56 Sekelj vivis en Tel Aviv, Israelo, kie li publikigis artikulojn diversajn en la gazetaro, kaj sian libron "Kumeŭaŭa" tradukitajn en hebrean per Itamar Even-Zohar, tiam 16 jaraĝa.

    Post verkado de tiu libro li ekvizitis Baraton piedirante kaj vojaĝante per busoj de vilaĝo al vilaĝo, de templo al templo. Dum unu monato li restadis en groto kun tri aliaj joganoj.

    1958-1960: Vinoba Bhave, Japanio, Srilanko[redakti | redakti fonton]

    Tibor Sekelj en 1959
    ‎Krste Crvenkovski, Branko Radaković , Belgrado 1959

    Post sesmonata restado en Eŭropo li denove flugis al Barato por instrui Esperanton al Vinoba Bhave[6] kiu mastris la lingvon post unu monato. Plu vizitinte Baraton dum kvin pliaj monatoj, en marto 1960, li flugis al Japanio. Alveninte senmona li restadis 4 monatojn prelegante en 30 urboj en tuta Japanio, gastiĝante en Esperantistaj hejmoj. Pro la prelegoj kaj gazetartikoloj li perlaboris sufiĉe por aĉeti flugbileton al Srilanko kaj de tie same al Israelo kaj revene al Jugoslavio.

    1961-1963: Maroko, « Karavano de Amikeco » en Afriko[redakti | redakti fonton]

    En 1961 laŭ invito de marokaj Esperantistoj li vizitis Marokon kaj aliĝis al karavano de Tuaregoj al Saharo. Inter du vojaĝoj li restadis en Belgrado.

    En marto 1962 ekveturis al Afriko lia « Karavano de Amikeco », konsistanta el ok homoj el kvar landoj en du terenaj aŭtoj. La vojaĝo daŭris unu jaron kaj atingis Egiption, Sudanon, Etiopion, Somalion, Kenjon kaj Tanzanion. Alia dua planita karavano al aliaj afrikaj landoj ne realiĝis. La celo de la vojaĝo estis rektaj homaj kontaktoj. Dume li surgrimpis Kilimanĝaron, la plej altan pinton de Afriko. Tiu ĉi vojaĝo estas la temo de lia verko « Ĝambo rafiki », originale verkita en Esperanto, sed unue aperinta en ties slovena traduko.

    1965-1966: Rusio, Japanio, Mongolio, Eŭropo[redakti | redakti fonton]

    En 1965 celante la UK-on okazontan en Tokio, li flugis tra Rusio (Moskvo) kaj Siberio (Irkucko kaj Ĥabarovsko), trajnis ĝis Naĥodka kaj perŝipe atingis Jokohamon. Restinte unu monaton en Japanio li ekreveturis per trajno tra Siberio, sed, tion neplaninte, decidis halti en Mongolio dum tri monatoj, kio en tiu tempo ne estis facila afero, eĉ kun vizo kaj permesoj.

    En la sekvantaj jaroj liaj vojaĝceloj estis eŭropaj landoj kiujn li preskaŭ ĉiujn vizitis escepte de Albanio kaj Islando. Apartan atenton ricevis Hispanio kaj Skandinavio.

    1970: Aŭstralio, Nov-Zelando, Nov-Gvineo[redakti | redakti fonton]

    Sur la supro de la monto Kosciuszko, 1970

    En 1970, sendita de jugoslavaj televidoj, li ekflugis por viziti Aŭstralion, Nov-Zelandon kaj Nov-Gvineon kie li restadis ses monatojn. Li tie surgrimpis monton Kosciuszko[7] En Nov-Gvineo li renkontiĝis kun popoloj kiuj ĝis tiam havis nur tre malmultajn kontaktojn kun civilizita mondo, fariĝis ano de la «klano de argilaj spiritoj» en la tribo Asarooj (kiuj parolas la asaroan, lingvon el la finistera grupo de lingvaro nun nomata trans-novgvinea), kaj spertis kelkajn streĉajn situaciojn. Sed la talento de Sekelj sendube estis lia kapablo elsaviĝi el multaj danĝeraj situacioj (foje kontribuis ankaŭ la ŝanco), adaptiĝi al tre diversaj moroj kaj kutimoj (precipe manĝokutimoj), kaj interkomunikiĝi kun homoj kun tre diversaj lingvoj. Ke li kapablis lerni pli ol dudek lingvojn aparte helpis.

    1972-1980: Nordameriko, Rusio, Uzbekio, Niĝerio, Ekvadoro[redakti | redakti fonton]

    Tibor Sekelj en 1983

    En 1972 okaze de internacia kongreso de etnologoj en Ĉikago li vizitis orientajn partojn de Kanado kaj Usono. En 1977 okaze de sama aranĝo en Leningrado, li ekis vojaĝon al Uzbekio kaj Centra Azio. Samjare li partoprenis festivalon de Negraj kaj Afrikaj Kulturoj en Lagos (Niĝerio). En 1978 li denove vizitis kelkajn landojn de Sudameriko por fari raportojn por jugoslavaj televidoj, kaj unuafoje estis en Ekvadoro kaj vizitis la Galapagojn.

    Tiu dum sia tuta vivo nelacigeble vojaĝanta homo klarigis ke li sukcesis havi rimedojn por siaj vojaĝoj per sia laboro, ĉar li sola plenumis la taskojn de sep homoj : verkisto de artikoloj, filmreĝisoro, kameraisto, helpfilmisto, fotisto, aĉetisto kaj sendisto de etnografiaj objektoj. Tiujn taskojn kutime faras apartaj fakuloj, Sekelj dum siaj vojaĝoj sola faris ĉiujn tiujn taskojn. Krome, ekzemple vojaĝonte al Aŭstralio, li faris varbaranĝon kun flugkompanio por ricevi biletojn rabatpreze.

    Laboro por Esperanto[redakti | redakti fonton]

    Sekelj dediĉis grandan parton de sia energio por defendo de Esperanto. Komitatano de UEA ekde 1946, dum pli ol 30 jaroj (kun kelkjara paŭzo kiam li konfliktis kun Ivo Lapenna), pro agado de IOE, li partoprenis 24 Universalajn Kongresojn, multajn el ili kiel preleganto de IKU. Kiel reprezentanto de UEA aŭ de Internacia Komitato por Etnografiaj Muzeoj li partoprenis tre multajn internaciajn konferencojn, kie li ofte estis la sola kiu rekte komprenis ĉiujn parolantojn pro sia kono de pli ol dek lingvoj.

    Inter la asocioj kaj institutoj kiujn li kunfondis estas IGA (Internacia Geografia Asocio), Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj, Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto, Agado en Proksima Oriento[8] kaj Komisiono de UEA por Nealiancaj Landoj.

    En 1983 li kunfondis EVA (Esperantlingvan Verkistan Asocion), kies unua prezidanto li estis, kaj en 1986 li estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.

    Li utiligis ĉiujn okazojn por pledi por Esperanto, notinde en la internacia verkista asocio PEN[9] kaj ĉe Unesko. En 1985 li estis komisiita de UEA por atingi ke Unesko faru duan rezolucion favoran al Esperanto, kio okazis dum la 27a konferenco okazinta en Sofio.

    1972-1988: Direktoro de muzeo en Subotica[redakti | redakti fonton]

    TIBOR SEKELJ
    1912-1988
    VERKISTO, MONDVOJAĜANTO

    —Tombo en Subotica[10]

    Laŭ invito, en 1972, li iĝis direktoro de Urba Muzeo en Subotica (Serbio – Vojvodino) kaj profesie gvidis la muzeon dum 4 jaroj. Jam en la malfrua vivaĝo en la 1970-aj jaroj li postdiplome studis muzeologion en Zagreba Universitato kaj doktoriĝis pri tio (en 1976) sed preskaŭ tuj poste forlasis sian postenon, ne havinte subtenon por siaj ideoj kaj projektoj. Li partoprenis en monda kongreso de etnografoj en Ĉikago en Usono kaj en Monda kongreso de muzeologoj en Kopenhago, kie li estis elektita estro de subkomitato de la Internacia Konsilio de Muzeoj, en kiu li faris aron da iniciatoj interalie pri novtipaj muzeoj kun dioramoj.

    En 1985 Tibor konatiĝis kun Erzsébet Sekelj, bibliotekistino, naskita en 1958. Ŝi esperantiĝis en tiu sama jaro. Tibor kaj Erszébet kunvivis tri jarojn kaj geedziĝis en 1987 en Osijek. Ili kune vizitis tri UK-ojn. Erszébet partoprenis en redaktado de la vojvodina revuo VELO. Ili komune deziris kompili Esperanto-Serbokroatan vortaron, sed tion jam ili ne sukcesis fini.[11]

    Ekde 1972 li vivis en Subotica ĝis sia morto la 20-an de septembro 1988. Li estis entombigita la 23-an de septembro en Bajsko groblje (Baja tombejo) en Subotica, kun la plej altaj honoroj flanke de urbo Subotica. Sur lia tombo, sub bronza bareliefo legeblas jena surskribaĵo en Esperanto:

    Fakoj[redakti | redakti fonton]

    Tibor Sekelj montris sin talenta en diversaj fakoj ligitaj unu al la alia. Li estis ĵurnalisto, esploristo, aventuristo, montgrimpanto, verkisto, desegnisto, filmisto, geografo, etnologo, muzeologo, poligloto kaj agis en politika tereno, rilatante kun politikistoj el kiuj menciindas pluraj ŝtatestroj. Lia agado elstaras pro sia defendo de Esperanto ĉe Unesko nome de UEA. Kunligante ĉiujn kampojn en kiu li agis emfazinda estas lia mondkoncepto kaj lia aliro al homoj el la tuta mondo.

    Geografo[redakti | redakti fonton]

    Estraro de Internacia Geografia Asocio, Bruselo 1960

    Vojaĝante li ja estis geografo per si mem, sed la vivo devigis lin iĝi vera kvalifikita geografo kaj li tiusence esploris kaj desegnis mapojn de pluraj ĝis tiam neesploritaj partoj de Sudameriko, aparte en Bolivio kaj Brazilo. Pro tio eĉ iu rivereto en Brazilo ricevis lian nomon Rio Tibor. Li aperigis Mondmapon en Esperanto kaj redaktoris fakan revuon Geografia Revuo inter 1956 kaj 1964. En 1950 li iĝis membro de Gvatemala societo pri historio kaj geografio kaj, pro meritoj tiukampe, en 1946 la Reĝa Geografia Societo de Britio akceptis lin kiel membro FRGS.

    Ĵurnalisto[redakti | redakti fonton]

    Li lernis pri ĵurnalismo dum siaj studjaroj en Zagrebo kaj iĝis tie korespondanto de kroataj gazetoj : iu el ili, Hrvatski Dnevnik, sendis lin kiel sian korespondanton al Argentino, por raporti pri jugoslavaj elmigrintoj, kaj li tiel iĝis vojaĝanto en 1939. Post du jaroj [3] li sufiĉe regis la hispanan por povi kunlabori en revuoj, kaj mem eldoni en Bonaero, en hispana lingvo, monatan revuon «Rutas» (Vojoj) dediĉitan al vojaĝoj, geografio, turismo, esploradoj, ktp. Laŭ disponeblaj informoj, aperis nur tri numeroj, kun kolora kovrilo kaj nigra-blanka enhavo: la 1-a la 15-an de septembro 1943 (32 paĝoj), la 2-a la 15-an de oktobro (32 paĝoj), kaj la duobla numero 3-4 (verŝajne la lasta) monaton poste, kun nur 16 paĝoj.

    Laborante kiel ĵurnalisto por iu argentina ĵurnalo kaj por verki apartan raportaĵon li decidis aliĝi al tiam planata ekspedicio al Akonkagvo, la plej alta Sudamerika monto (pli ol 7000 m laŭ tiutempaj taksoj)[noto 4]. En la posta vivo li plejparte vivtenis sin per ĵurnalisma laboro kontribuante al multaj gazetoj ĉefe en Sudameriko kaj Jugoslavio. En Jugoslavio li kontribuis al multaj porinfanaj gazetoj, tiel ke nova generacio eksciis pri Esperanto per liaj artikoloj en infanaj gazetoj. En la 60-aj jaroj li iĝis ankaŭ televida ĵurnalisto kiu filmis serion da tv-filmraportaĵoj por la Beograda Televido pri la Karavano de Amikeco (vojaĝado tra Afriko),[12] por la Zagreba Televido pri esplorado de nekonataj triboj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo kaj por la Novisada Televido pri Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo. Ankaŭ en Esperanto li estis elstara ĵurnalisto. Krom kontribuo al multaj Esperanto-gazetoj kaj revuoj li ĉefredaktis dum 8 jaroj la Geografian Revuon, la monatan revuon Esperanto-Gazeto (komence IOE-Gazeto), organo de la Instituto por Oficialigo de Esperanto, de 1966 ĝis 1972 (entute aperis 65 numeroj) kaj la bultenon Vojvodina Esperanto-Ligilo (VELO) de 1983 ĝis 1988.

    «Geografia Revuo» aperis inter 1956 ĝis 1964,[13] po unu kajero jare, krom en 1959-1960 nek en 1962. La titol-paĝoj de senescepte ĉiuj ses kajeroj estas de Sekelj, nur en n-ro 4 li lasis la lokon de la ĉefartikolo al la nederlanda esperantistino Aafke Haverman («Aviadile tra Afriko») kaj metis sian «Kun la Ajnoj de Hokajdo» kajer-mezen. Rigardata kiel tuto, «Geografia Revuo» estas kvazaŭ persona periodaĵo de Sekelj kun kelkaj aldonoj de amikoj.[14]

    Li vivtenis sin ĉefe de ĵurnalisma laboro (verkado de artikoloj kaj raportaĵoj por multaj diversaj gazetoj kaj revuoj) kaj per filmproduktado. Aperis 740 tradukoj de liaj artikoloj en gazetoj kaj revuoj[15] Eblas supozi ke li kunlaboris kun plurdeko da gazetoj kaj revuoj ĉefe en Jugoslavio, Hungario kaj sudamerikaj landoj. Kompreneble ankaŭ kun la E-gazetaro. Li realigis 7500 prelegojn pri siaj vojaĝoj kaj diversaj aliaj temoj.

    Li travojaĝis 90 landojn de la mondo kaj dudeko da liaj libroj aperis 90–foje en diversaj lingvoj kaj eldonoj.[noto 6]

    Filmisto[redakti | redakti fonton]

    Unua laborloko de Sekelj post lia diplomiĝo en Zagrebo estis en filmentrepreno Merkurfilm, kiu sendis lin lerni pri reĝisorado al Prago. Li lernis ĉe fama ĉeĥa reĝisoro Otokar Vavra dum 6 monatoj pri reĝisorado.

    Post la reveno al Jugoslavio en sesdekaj jaroj gravan rolon en informado ekhavis televido. Pro tio esploroj de nekonataj regionoj postulis ne nur bildan sed ankaŭ filman materialon. Tibor akceptis la defion kaj nun li ekuzis siajn sciojn kiel filmisto kiu mem reĝisoris, sed ankaŭ zorgis pri sono kaj lumo, zorgis pri laboro de kameraisto ktp en vojaĝoj en Novgineo kaj Aŭstralio. Li filmis por Zagreba televido serion da filmoj pri tiuj regionoj kaj tieaj indiĝenoj kiun la Zagreba televido prezentis en tutjugoslavia televida reto kiel serion de dek filmoj tuthoraj. Tiujn filmojn li faris sola. En dua duono de sepdekaj jaroj li faris filmojn pri Kolombio kaj Ekvadoro en kiuj li estis kun teamo de filmistoj de Televido Novi Sad, kiu elsendis tiujn vojaĝpriskribajn filmojn.

    Li mem estis objekto de multaj televidaj elsendoj kaj intervjuoj ĉefe ĉe tiamaj jugoslavaj televidoj kaj granda plimulto de tiuj materialoj estas konservita en la koncernaj televidoj, ekzemple granda duhora intervjuo kun televida raportisto Hetrich.[16]

    Alpisto[redakti | redakti fonton]

    En Argentino li lernis pri alpismo preparante sin kaj partopreninte en la ekspedicio al Akonkagvo kaj li iris ankoraŭ unu fojon sur tiun danĝeran monton. Poste li grimpis sur multajn altegajn montegojn sur ĉiuj kontinentoj inter kiuj elstaras montoj en Nepalo, Meksikio kaj Kilimanĝaro en Afriko, Monto Kosciuszko en Aŭstralio. Lia detala priskribo de la ekspedicio al Akonkagvo en hispanlingva libro iĝis lernolibro pri alpismo en Meksikio kaj oni tiusence uzas ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj sudamerikaj landoj.

    [redakti | redakti fonton]

    Dum siaj vojaĝoj li specialiĝis pri kolektado de indiĝenaj maskoj, ĉapoj kaj instrumentoj kaj la neskribita indiĝena poezio. Pri la ĉi-lasta li aperigis la libron «Elpafu la sagon», kiu aperis en la serbokroata kaj Esperanto. La materiajn kolektaĵojn de maskoj, instrumentoj kaj ĉapoj li donacis al la Etnografia muzeo en Zagrebo kaj al la Urba Muzeo en Subotica el kiu plejparto poste estis transdonita al la muzeo de Senta (Serbio).[noto 7]

    Aventuristo[redakti | redakti fonton]

    Mondo de travivaĵoj, Edistudio, 1981

    Kvankam tio neniam estis lia celo, la plej alloga aspekto de lia vivo por la publiko, aparte la neesperantista, estas aventureca karaktero. Serĉante la esencon de la homa animo li devis renkontiĝi kun ĉiuspecaj homoj en la plej malfacile atingeblaj mondopartoj. Li renkontis kaj studis aron da triboj en praarbaroj de Brazilo kaj Nov-Gvineo, kutimojn kaj vivmanierojn kaj filozofiojn de tiam nekonataj popoloj kaj popolgrupoj en Azio kaj Afriko kaj en multaj okazoj klopodante proksimiĝi al homoj nefidantaj blankulojn li troviĝis en vivdanĝero. En Esperanto pri tio rakontas ĉefe la libro « La mondo de travivaĵoj », 1981.

    Politika aktivulo[redakti | redakti fonton]

    Inter aliaj talentoj Sekelj posedis kapablon rapide amikiĝi kaj povi konvinke rilati kun politikistoj. Dum siaj vojaĝoj li estis akceptita de dudeko da ŝtatestroj kaj ofte li donis utilajn sugestojn al ili, studinte kaj vidinte detalojn de iliaj landoj. Li dum la vivo renkontiĝis kun pluraj ŝtatestroj kaj regnestroj: De Juan Domingo Perón (argentina prezidanto) li ricevis distingon Ora Kondoro en 1946 kaj proponon akcepti argentinan ŝtatanecon pro siaj meritoj rilate Akonkagvon. Li renkontiĝis kun Jawaharlal Nehru (barata ĉefministro) kaj lia filino Indira Gandhi (posta barata ĉefministrino), kaj kun Sarvepalli Radhakrishnan (posta prezidanto barata) li amikiĝis. La bolivia prezidanto Enrique Hertzog sendis lin esplori nekonatajn regionojn de Bolivio en 1948. En 1949 Hertzog proponis al li fondi sur bolivia teritorio gubernion por eŭropaj rifuĝintoj post la dua mondmilito kaj disponigis al li 100.000 hektarojn por tio. Tibor petis 4 milionojn, por kio estis necese atendi plian duonjaron ĝis la bolivia parlamento decidos pri tio, sed li ne emis atendi kaj malakceptis. Li renkontiĝis kun la reĝo Mahendra de Nepalo kiu dankis lin pro tio ke Tibor fondis unuan popoluniversitaton en tiu lando, kie li instruis Esperanton.

    La pinto de lia politika aktivado estis en 1985 kiam li transprenis nome de UEA prepari duan rezolucion de UNESKO pri Esperanto. Li renkontiĝis kaj diskutis kun plurdeko da ŝtatprezidantoj, ministroj kaj diversnivelaj diplomatoj dum siaj 4 partoprenoj en UNESKO-konferencoj kaj plej multe en 1984 kaj 1985. Li unue sukcesis persvadi la jugoslavian registaron proponi tiun rezolucion al la Asembleo de UNESKO en Sofio, kaj kunlabori kun aliaj Esperantistoj por persvadi registarojn de Ĉinio, Bulgario, Hungario, Pollando, San Marino kaj Kostariko subteni la rezolucion, vizitante dum kelkaj monatoj ambasadejojn de tiuj 7 aliaj landoj, li sukcesis konvinki ilin ke ili proponu al siaj registaroj kaj ke tiuj akceptu subteni la rezolucion kaj fine en Sofio mem li varbis inter delegacioj de plurdeklandoj por voĉdoni pri la rezolucio kiu efektive estis akceptita.

    Al tiuspeca lia agado ni povas aldoni ankaŭ lian kelkmonatan kunvivon kun hinda filozofo kaj politika aganto Vinoba Bhave kaj multajn rilatojn kun tribestroj kaj estroj en urboj kaj regionoj.

    Poligloto[redakti | redakti fonton]

    Tibor Sekelj estis konata kiel poligloto. Li lernis ĝis bona uzgrado kaj povis paroli en diversaj periodoj entute tridekon da lingvoj. Naŭ el ili li konservis vive kaj aktive ĝis la vivofino: hungara, serba, germana, esperanta, itala, angla, franca, hispana, portugala. Nur en tri, nome la hispana, Esperanto kaj la serbokroata, li verkis – eĉ ne en la gepatra hungara, ĉar li ne konis ĝin sufiĉe por verkaj bezonoj. Li ofte ankaŭ interpretis inter diversaj lingvoj dum siaj vojaĝoj kaj ankaŭ poste dum sia agado por PIF dum akceptoj, aranĝoj ktp.

    Citaĵo
     Mi lernis ĉirkaŭ 25 da lingvoj. Multajn mi forgesis, ĉar mi ne plu uzis ilin. Mi sukcesis daŭre memori 9 da lingvoj kiujn eĉ nun mi parolas. Tiuj 9 da lingvoj ne sufiĉas por tuta mondo, sed la plejparton de la mondo mi povas viziti kaj komuniki. 
    — Intervjuo kun Stipan Milodanoviĉ[1]

    Esperantisto[redakti | redakti fonton]

    La tutan vivon de post sia esperantistiĝo en Zagrebo en 1930 li estis fidela al Esperanto. Liaj poresperantaj agadoj estas enormaj. Li fondis dekon da landaj Esperanto-Asocioj en Sudameriko kaj Azio kaj E-societojn en kvindeko da urboj ĉie tra la mondo.[17][18]

    Li estis pli ol 20 jarojn komitatano de UEA kaj ĉefmerita por la dua rezolucio de UNESKO pozitive traktanta Esperanton en 1985. Li skribis trionon de siaj verkoj originale en Esperanto. Li skribis multegajn artikolojn por tre diversaj E-gazetoj kaj revuoj kaj li redaktis geografian Revuon, E-Gazeton kaj Velon. Sed lia revolucia poresperanta agado rilatis al lia fondo kaj gvido de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (IOE) kiu lanĉis la sloganon « Pli bona praktiko ol 100-hora prediko » tiel postulante pli malferman agadon de Esperantistoj. Kadre de tio li aparte engaĝiĝis en sfero de turismo kaj organizis aron da aranĝoj kaj aŭtobusaj karavanoj tra la mondo. Tiu agado havis kiel la plej valoran konsekvencon la startigon de Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) en Zagrebo kaj iom pli poste la fondon de Internacia Kultura Servo. PIF ekzistas ankoraŭ nuntempe post 44 jaroj kaj distribuas ĉiujare premion « Tibor Sekelj » por la plej homama mesaĝo. Lia tre intensa agado kadre de IOE influis grave al la ŝanĝo de klasika neŭtrala E-movado unuflanke al praktika apliko (kiel en kulturo kaj turismo) kaj aliflanke al pli elasta koncepto de neŭtraleco kiun sekvis TEJO.

    Lia slogano por la sukceso: « Por sukceso necesas tri aferoj: precize difini la celon, ekiri al ĝi kaj persisti ĝis la fino. »

    Edukisto[redakti | redakti fonton]

    Li ankaŭ influis al pedagogio de Esperanto. Liamerite oni lanĉis la unuan televidan kurson de Esperanto en Ĉinio en 1980aj jaroj, li verkis kelkajn lernolibrojn.[19] La aŭtoroj estis A. kaj T. Sekelj kaj la ilustraĵojn faris Klas Aleksandar kaj Novak Koloman. Ĝi ekzistis ankaŭ en formo de diapozitivoj - fakte filmstrioj - projekcieblaj. Li mem gvidis amason da E-kursoj ĉie kie li vojaĝis kaj interalie ankaŭ kunpartoprenis en la plibonigo de la Zagrebmetoda lernolibro. Tibor Sekelj kiel edukisto efektivigis inter 7000 kaj 8000 prelegoj, plej ofte kun diapozitivoj pri siaj vojaĝoj, verkis sennombrajn artikolojn inter kiuj treege ofte pri Esperanto en nacia gazetaro kaj estis intervjuata plurcentfoje por nacilingvaj radioj, gazetoj kaj televidoj kaj ĉiam li ankaŭ informadis pri Esperanto.

    Mondkoncepto[redakti | redakti fonton]

    Ĉie kie li estis li klopodis dum siaj prelegoj kaj agadoj influi la homojn kompreni lian simplan vivofilozofion: Homo kiel individuo estas la plej valora estaĵo en sia ĉirkaŭo kiun li plej bone konas senkonsidere pri sia deveno aŭ instruiteco (Tion plej evidente esprimas lia verko « Kumeŭaŭa ») kaj homo kiel kulturestaĵo socia estas produkto de la tuta homaro ĉar en ĉiuj liaj ĉiutagaj funkcioj kunpartoprenas produktoj kiujn inventis tre diversaj popoloj; li tion kutimis ilustri per manĝotablo klarigante ke ĉiun el la manĝilaroj inventis iu alia popolo, ke ĉiun el la manĝaĵoj unue evoluigis kaj plantis iu alia popolo kaj ke nur jam ĉe la tablo kunpartoprenas plurdeko da kulturoj. Tial por li ĉiu homo estis estiminda unuopulo kaj ĉio kion ni havas estas rezulto de la klopodoj de ĉiuj popoloj kaj sekve apartenas al ĉiuj. Tiu humanisma filozofio evidente ne estas ankoraŭ komprenata kaj estas ege necesa en la nuna profitema kaj posedobsedita socio.

    Citaĵo
     Dum siaj vojaĝoj kaj restadoj ĉe diversaj homgrupoj Sekelj okupiĝis pri etnologiaj, antropologiaj kaj lingvistikaj studoj. Tamen lia plej grava okupo estis ĉiam la komunikado kun homoj diverskulturaj, kolektado de konoj pri ili kaj transdonado de tiuj konoj al aliaj, pere de dudeko da libroj, centoj da artikoloj, pli ol 7000 prelegoj, deko da dokumentaj filmoj. En liaj verkoj ne tiom gravas sciencaj malkovroj, kiom la interkompreniĝo de homoj, esploro de la spirita vivo el kiu naskiĝis la komunaj trajtoj, komuna denominatoro de la homoj de diversaj rasoj sur diversaj ŝtupoj de spirita vivo kaj kulturaj evoluŝtupoj. 
    — Esperantisto Slovaka 1/1987, p. 5.[20]

    Artisto[redakti | redakti fonton]

    Verkistoj en Antverpeno dum la UK 1982: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

    Tibor estis krom verkisto – do literaturartisto - ankaŭ pentristo kaj skulptisto kion li ankaŭ lernis en Zagrebo dum sia studotempo. Dum sia komenca vivperiodo en Argentino li vivtenis sin interalie per desegnado de portretoj kaj poste li ofte mem ilustris siajn librojn.

    Verkisto[redakti | redakti fonton]

    Tibor estas inter la plej grandaj originalaj E-verkistoj el la vidpunkto de lia konateco en neesperantista mondo, eble la plej fama, sekve laŭ la nombro de liaj tradukitaj verkoj el Esperanto. La plej sukcesa lia literaturaĵo « Kumeŭaŭa - la filo de ĝangalo » estas tradukita al trideko da lingvoj de preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj pluraj aliaj al du ĝis dek lingvoj. Li verkis originale en tri lingvoj: Esperanto, hispana kaj serbokroata. El lia plumo naskiĝis trideko da diversaj volumoj, ĉefe vojaĝpriskribaj eseoj, romanoj, rakontaroj kaj poezio. Eĉ kelkaj kuriozaĵoj. Kaj ĉiuj ili havis centon da eldonoj en diversaj lingvoj.

    La plej sukcesa lia libro estas «Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo» (originale verkita en Esperanto) ne nur pro tio ke ĝi estis plej multe tradukata (ĝi aperis krom en Esperanto en 22 lingvoj kaj estis tradukita al kelkaj pliaj kiuj eble iam aperos) sed ankaŭ pro tio ke ĝin la Japana ministerio por edukado proklamis en 1983 kiel unu el la 4 plej bonaj junularaj literaturaĵoj aperintaj tiujare en Japanio kaj estis rekomendita al la junularo. Pro tio ĝi aperis en la japana je 300 000 ekzempleroj, verŝajne en plej granda kvanto en kiu iam ajn aperis libro tradukita el Esperanto kiel lingvo de originalo. Ĉiuj versioj kaj ĉiuj eldonoj de Kumeŭaŭa aperis je unu miliono da ekzempleroj.

    «Tempesto super Akonkagvo» estas ankoraŭ lernolibro pri alpinismo en kelkaj Sudamerikaj landoj. Laŭ ĝia disvastigiteco videblas ke ĝi estas libro kiu plaĉas al ĉiuj generacioj en ĉiuj partoj de la mondo. Aro da liaj noveloj gajnis premiojn de Belartaj Konkursoj kaj lia poezio kvankam malmulta estas ege valora kaj studinda.

    Verkoj[redakti | redakti fonton]

    emfazitaj per oranĝa koloro estas eldonjaro, titolo kaj lingvo de originalo Redakti la bibliografion

    Indekso[redakti | redakti fonton]


    Galerio[redakti | redakti fonton]


    Jaro Titolo Lingvo Eldonloko Eldoninto Kolekto paĝoj ISBN Priskribo

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Fabeloj, noveloj por junularo, por distro, ktp
    1945 La trovita feliĉo
    esperante Bonaero Progreso 19 novelo legebla por kursfinintoj
    1949 Viaje fuera del tiempo hispane La Paz Gisbert y Cia. Librería La Universitaria 157 (OCoLC)610345306 OCLC-numero 9202980 Vojaĝo ekster la tempo 21 cm. ilustrita,
    1979 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo esperante Antverpeno La Laguna TK Stafeto 1-a eldono, belliteratura 42 94 infanlibro pri aventuroj inter la indianaj triboj en Brazilo, originale verkita en Esperanto
    1994 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo
    esperante Roterdamo UEA 2-a eldono 94 ISBN 9789063360184 infanlibro pri aventuroj inter la indianaj triboj en Brazilo, originale verkita en Esperanto.
    1973 Ridu per Esperanto esperante Zagrebo Internacia Kultura Servo 3 55 kun Nikolás Matijevic
    1974 Premiitaj kaj aliaj noveloj
    esperante Zagrebo Internacia Kultura Servo 52 sep rakontoj, originale verkitaj en Esperanto
    1977 Padma, mala plesačica kroate Osijek Biblioteka Revija 14 63 ilustris: Branko Marić (kroata originalo) OCLC-numero 254506883
    1978 Papuazia insulo esperante
    1979 Temudžin dečak Stepe serbo-kroate Subotica Osvit Biblioteka Savremeni pisci 69 bild. 20 cm. OCLC 8110690 Fikcia junulara romaneto pri Genghis Khan (1162-1227) kaj mongoloj
    1974-75 Oskar Vojnić serbe Aperis, en revuo Rukovet, en tri partoj, en numeroj 11-12/1974, 1-2/1975 kaj 3-4/1975.
    1981 Mondo de travivaĵoj
    esperante Pizo Edistudio 1-a eldono 284 aŭtobiografio pri vojaĝaventuroj tra ekzotikaj landoj en kvin kontinentoj.
    1990 Mondo de travivaĵoj esperante Pizo Edistudio 2-a eldono 284 ISBN 8870360121
    1981 Mi vizitas mian farmon esperante En Mondo de travivaĵoj p7-9
    1981 Paco
    esperante Novi Sad Forum Minilibro en kiu troviĝas la vorto »paco« en 100 diversaj lingvoj. 3 ĉ 3 cm kaj 15 ĉ 15 mm,
    1985 PACO esperante Novi Sad Udruženje kolekcionara Jugoslavije (Jugoslavia Asocio de Kolektantoj) Minilibro en kiu troviĝas la vorto »paco« en 100 diversaj lingvoj. 300 ekz., kun aldono, 6,5 x 4,5 cm, kun 23 paĝoj en formo de leporello, la kovrilon desegnis Gyurkovics Hunor, kun listo de cent lingvoj (kvarlingve: Esperanta, serba/kroata, hungara, angla, indiko pri la lingvo) kun foto de Tibor, kaj unupaĝa teksto en Esperanto, hungara kaj serba lingvoj. La aldono same aperis en 300 ekzemplerojn.
    1991 PACO esperante Subotica Esperanto-Societo Subotica Eldonita okaze de 23-a kongreso de Jugoslavia Esperanto-Ligo, en septembro 1991, 21 cm, en du variantoj: simple bindita, kun reliefa bildo sur kovrilo, 200 ekzemplerojn, kaj samaspektan, sed lukse binditan, nenumeritan bibliofilan eldonon en 12 ekzempleroj
    1988 Neĝhomo esperante (/germane) Vieno Pro Esperanto Serio Instruo 20 Rakonto pri travivaĵo dum montgrimpado, kun germanlingvaj glosoj, Redaktis Herbert Mayer; 21 cm.
    1988 Leporhundo esperante Sarajevo 87 - 91 Ćamil Sijarić. [Esperantigis Tibor Sekelj] Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo 373.747-B.Esp- .
    1989 La nevidebla homo esperante Sarajevo 39 - 142 Redaktis: Mirko Marjanoviĉ. Esperantigis: Tibor Sekelj Fonto: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, 373.747-B.Esp-
    1991 Kroatia esperanta poemaro esperante Zagrebo Internacia Kultura Servo / Međunarodni centar za usluge u kulturi 110 redaktis Lucija Borčić, Ivan Špoljarec, Zlatko Tišljar 
    1992 Kolektanto de ĉielarkoj
    esperante Pisa Edistudio 117 ISBN 9788870360523 ISBN 9788870360520 noveloj kaj poemoj 21 cm
    **** Reeĥoj. Jugoslavia poemaro esperante Aŭtoroj: ALBERT, Antonija; HOMAR, Franjo; LABÁTH, Ján; MODRIJAN, Franjo; PAVLOVIĆ, Milivoje; RAŠAN, Đuro; ROGELJ, Tone; SEKELJ, Tibor; SKALJER-RACE, Vesna; SREDIĆ, Gvozden kaj aliaj Notoj: Prologo de Marinko ĜIVOJE; enkonduko de Marjorie BOULTON Bretaro: G en Biblioteko Butler, Londono, UDK: 8 (497.1)-182

    Vojaĝpriskriboj Montgrimpado[redakti | redakti fonton]

    1944 Tempestad sobre el Aconcagua
    hispane Bonaero
    Meksikurbo
    Ediciones Peuser
    Editorial Diana
    274 romano pri ekspedicio al la argentina monto Akonkagvo, originale verkita en la hispana, ill., map ; 23 cm. 8°
    1947 Tempestad sobre el Aconcagua y Un año después hispane Bonaero Editorial Albatros 2a eld. 286 Reeeldono kun kroma ĉapitro pri la dua ekspedicio
    1948 Tempestad sobre el Aconcagua hispane Meksikurbo Editorial Diana 3a eld.
    1949 Tempestad sobre el Aconcagua hispane Bonaero Editorial Albatros 4a eld. 286
    1954 Tempestad sobre el Aconcagua ...con un nuevo capítulo Un año más tarde hispane Meksikurbo Editorial Constancia 5a eld 296 ill., map ; 21 cm.
    1945 La conquista de las Cumbres hispane Bonaero Editorial Atlantida Colección Oro de cultura general, 78. 160 hispanlingve: »Konkerado de la montoj« 160 p. : ill.
    1946 Por tierra de Indios
    hispane Bonaero Ediciones Peuser 235 pri la travivaĵoj de la aŭtoro kun indianoj en tropika regiono de Brazilo, originale verkita en la hispana
    1951 Por tierra de Indios hispane Bonaero Ediciones Peuser 2-a eldono[24] 235 illustration, pl., cartes, couv. ill. [Acq. 8173-68]
    1967 Por tierra de Indios
    hispane Bonaero Libros Centenario
    1954 Ocaso en el Paraiso hispane Tlacoquemecatl, Meksikurbo Editorial Constancia, S.A. 282 Sunsubiro en la paradizo. Fotografaĵoj de Tibor Sekelj kaj Maria R. de Sekelj ĉefe ilustrita ; 20 cm.[26]
    1959 Nepalo malfermas la pordon
    esperante La Laguna Kanariaj Insuloj Régulo Stafeto popularscienca 2 212 Kun leksikologiaj komentoj de Juan Régulo Pérez. il. 24 cm.
    1961 Ku nuk ka mberri qytetnimi albane Priŝtino Rilindja Nexhat Begolli albana traduko de »Mi malkovris urbon«
    1991 Ĝambo Rafiki La karavano de amikeco tra Afriko
    esperante Pizo Edistudio 173 ISBN 88-7036-041-5 La karavano de amikeco tra Afriko
    2014 De Patagonio ĝis Alasko esperante Đurđevac Grafokom 250 ISBN 978-953-7818-043 Kolekto da vojaĝrakontoj rilataj al Ameriko

    Etnografia libro[redakti | redakti fonton]

    Pri lia verko kiel etnografo, ne forgesinde estas « Elpafu la sagon » kie li prezentas tradukojn de registraĵoj kiujn li surbendigis dum siaj vojaĝoj. Tiu verko elstaras el la kutima t.n. esperanta movado kaj vere tuŝas ian mondan kulturon.

    1950 Donde la civilización termina: vida de las tribus del Amazonas hispane Bonaero Albatros 1a eldono[27] 261 ilus. 24 cm.
    2002 Donde la civilización termina: vida de las tribus del Amazonas [28] hispane California Digital Library, University of California 261
    1983 Elpafu la sagon el la buŝa poezio de la mondo
    esperante Roterdamo UEA Serio Oriento-Okcidento 18 187 ISBN 92-9017-025-5 Antaŭparolo: Grégoire Maertens, Listo de uzita literaturo: p. 181-182 [29]

    Geografio[redakti | redakti fonton]

    1968 Mondmapo
    esperante Beogrado Izdavac Geokarta / Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto Politika mondmapo kun teksto en Esperanto, laŭ decidoj de Internacia Komisiono por ordigo de geografiaj nomoj, 1 : 42 000 000, Eŭropo, Mezoriento, mondo, dorsflanke land- kaj lok-nomoj en Esperanto, Redaktis. Lic. Tibor Sekelj, 13 koloroj sur bonkvalita papero, 950 x 610 (faldite 20 x 12,5 cm.), kartona[32]

    Lernolibroj[redakti | redakti fonton]

    1960 Kurso de Esperanto, laŭ aŭdvida struktura metodo esperante 48 kun Antonije Sekelj, Ilustr. de Klas Aleksandar kaj Novak Koloman
    1960 Dopisni tečaj Esperanta serbo-kroate Beograd Savez esperantista Srbije (ELKO) 63 Antonije Sekelj Koresponda kurso de Esperanto.
    1970 Curso fundamental de esperanto hispane México Asociación Juvenil de Esperanto 132 Hispanlingva lernolibro de Esperanto Esperanto idioma internacional. il. ; 23 cm.
    1984 lernolibro esperante

    Libroj kaj broŝuroj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

    1953 La importancia del idioma internacional en la educacion para un mundo mejor hispane Meksikurbo Asociación Mexicana de Esperanto 13
    1981 La lingva problemo de la Movado de Nealiancitaj Landoj - kaj ĝia ebla solvo. esperante Rotterdam Universala Esperanto-Asocio Esperanto-dokumentoj, 13E 12 (Kelkaj rekomendoj.); 21 cm.
    1988 Kelkaj soci-politikaj aspektoj de la rezolucio de Unesko en la jaro 1985 esperante Sarajevo Sociaj aspektoj de la Esperanto-movado 111 - 116 Lokale Signatur 373.784-B.Esp-

    Vortaro[redakti | redakti fonton]

    1986 Dictionarium Museologicum [33] multlingve Budapest HEA ICOM. Internacia komitato por dokumentado. Terminologia laborgrupo Nacia Centro de Muzeoj (Hungario) 55+774 ISBN 963-571-174-3 20-lingva terminaro por 1623 muzeologiaj nocioj, Programoj kaj publikigaĵoj subtenataj de Unesko[34][35]

    Revuoj[redakti | redakti fonton]

    • Revuoj kiujn Tibor Sekelj ĉefredaktoris
    1945 Rutas hispane
    1956-63 Geografia revuo esperante 1956, n-ro 1, 1957, n-ro 2, 1958, n-ro 3, 1961, n-ro 4, 1963, n-ro 5, 1964, n-ro 6
    1966-68 IOE-gazeto esperante Organo de Inst. oficialigo de Esperanto. Ĉefred.: Tibor Sekelj Kolekto de revuo (3,21 ff.: Esperanto Gazeto). . Illustr. Jaro 1.1966- . Poste titolita: Esperanto Gazeto. 1968-72
    1968-72 Esperanto Gazeto esperante Organo de Inst. oficialigo de Esperanto. Ĉefred.: Tibor Sekelj Numeroj: 3.1968. 5.1970-7.1972 No 1-25. 36/37-50. 52/53-65
    1983-1988 VELO esperante Subotica Esperanto-societo Subotica ĉefredaktoro Tibor Sekelj  Velo : bulteno de Vojvodina Esperanto-Ligo / bilten Saveza za esperanto Vojvodine, revuo en Esperanto, Ilustr. ; 20 cm. glavni i odgovorni urednik . OCLC-numero 441790675

    Artikoloj verkitaj de Tibor Sekelj[redakti | redakti fonton]

    • Tibor Sekelj verkis amason da artikoloj kiuj aperis en tre diversaj revuoj. Jen estas mencio de kelkaj el ili..
    1948 Excursión a los Indios del Araguia (Brasil) hispane Runa : archivo para las ciencias del hombre vol. 1 97-110 OCLC-numero 718015582
    1955 Ekspedicija na Mato Groso serbe En Revuo: Braničevo. Jaro. 1, Nro. 1 (januaro 1955) 53-54 ISSN 0006-9140 Ekspedicio al Mato Grosso
    1976 An ethnologic museum of the future angle Zeitschrift für Ethnologie 101 (heft 2) 256-264 Artikolo OCLC-numero 39377787
    1987 Svet u njenim rukama serbe En Revuo: Rukovet Jaro. 33,Nr. 2 173-174 ISSN 0035-9793 Poemo serblingva: La mondo en ŝiaj manoj
    1992 Krokodilvadászat hungare En Revuo: Jó Pajtás 46. évf., 28. sz. (1992. okt. 15.) 16-17 ISSN 0350-9141 »Krokodilĉasado«
    2004 Nincs hideg az igluban hungare En Revuo: Jó Pajtás 58. évf., 22./23. sz. (2004. jún. 10.) 16 ISSN 0350-9141 »En igluo ne estas malvarme«
    2005 Találkozás emberevőkkel : (részletek) hungare En Revuo: Jó Pajtás 59. évf., 30. sz. (2005. okt. 20.) 18 ISSN 0350-9141 »Ekkonu homojn pere de manĝoj«

    Artikoloj kaj verkoj pri Tibor Sekelj[redakti | redakti fonton]

    • Tibor Sekelj estas temo de multaj artikoloj. Jen kelkaj el ili
    Jaro Titolo Aŭtoro Lingvo Eldonloko Eldoninto Kolekto paĝoj ISBN Priskribo
    1982 Intervjuo kun Tibor Sekelj pri La mondo de travivaĵoj Milorad Grujić serbe Letopis Matice Srpske Jaro. 158, libro: 430, (julio-аŭgusto. 1982) 112-120
    1983 »Do Akonkagve i nazad« (Ĝis Akonkagvo kaj reen) Milovan Miković kaj Petar Vukov serbe Subotica Revuo Rukovet nro 5/83 60-72 Intervjuo kun Tibor Sekelj en artikolo de Milovan Miković kaj Petar Vukov
    1983 La mondo de Tibor Sekelj esperante Subotica Eldona Sekcio de Esperanto Societo en Subotica 5 minilibroj. Lignogravuris Andrusko Karoly.
    1. Afriko. 6 Bl., 44 gravuraĵoj.
    2. Ameriko. 8 Bl., 44 gravuraĵoj.
    3. Azio. 7 Bl., 45 gravuraĵoj.
    4. Eŭropo. 6 Bl., 44 gravuraĵoj.
    5. Oceanio. 6 Bl., 41 gravuraĵoj.
    1989 Tibor Sekelj, pioniro de la dua jarcento Spomenka Štimec esperante Vieno Pro Esperanto 20 Biografia eseo. Intima skizo pri la aŭtoro kaj mondvojaĝanto. 21cm
    2011 Tibor Sekelj, ĵurnalisto, esploristo kaj verkisto, membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA Zlatko Tišljar esperante Roterdamo en Revuo Esperanto Jaro 104, Numero 1248, junio 2011 124-125
    2012 Simileco kaj diverseco, el la etnologia kolekto de mondvojaĝanto Tibor Sekelj (ekspozicio, katalogo) Đorđe Dragolović, Milovan Miković, Chen Yuan, Marjorie Boulton, Teresa Nemere (aŭtorino de la ekspozicio), Szölõsy Vágó László multlingve ((serbo-kroate, serbe, hungare, angle, Esperante)) Subotica Esperanto-Societo «Tibor Sekelj» 120 ISBN 978-86-915679-0-3 pretigita okaze de ekspozicio en Subotica de la 18-a de majo ĝis la 10-a de junio 1995, la katalogo aperis nur en 2012; multaj bildoj
    2017 Esperanto-gulaŝo: ĉarma pejzaĝo sur Parnaso Yu Jianchao esperante Novjorko Beletra Almanako Numero 30, oktobro 2017 132-135 9781595693617 Pri Tibor Sekelj kaj malfacilo traduki ĉinen la vorto gulaŝo, uzita metafore de Marjorie Boulton en titolo de artikolo pri Sekelj.

    Recenzoj[redakti | redakti fonton]

    Pri Tempesto super Akonkagvo

    Citaĵo
     Nia konata propagandisto Tibor Sekelj rakontas en tiu ĉi verko kviete kun

    iom da bonhumoro kaj retenita emocio pri ekspedicio — kun multaj sciindaĵoj — al la plej alta monto de la amerika kontinento en argentinaj andoj. Tiu ekspedicio, kiun li mem partoprenis, cetcre ebligis al li ekflirtigi la 13an de februaro 1944 esperantan flageton sur la 7035-m-alta pinto de Akonkagvo. Li dediĉis la verkon, kies hispana originalo atingis gis 1953 kvin eldonojn, « al la herooj falintaj pro la pasio de la konkero de altaĵoj », pasio kiu donas ankaŭ al lia libro tragedian finon. Oni strece sekvas la ofte superhomajn klopodojn de la monlgiimpantoj venkontaj aŭ venkotaj, kaj paraJele ekkonscias pri la sekreto de energio, ekvilibro, prudento kaj agemo, kiun ia aŭtoro kromc dcdiĉas al nia propra « montgrimpa movado » kun ofte « sizifa » rezulto.

    La traduko de Hugo Garrotte legiĝas flue kaj la eldono estas kontentiga, kvankam la paperkvalito bedaŭrinde ne valorigas la 27 ilustrajn fotografaĵojn. 
    — TYN. Belga esperantisto n370 (sep-dec 1960)

    Pri Nepalo malfermas la pordon'

    Citaĵo
     Tiu-ĉi recenzo aperas tro malfrue. Multaj jam konas la libron. La fakto ke

    granda kvanto estis vendata dum la universala kongreso pruvas lion. La aĉetintoj pravis. Ili akiris ion valoran. En la nuna literatura produktado Esperanta, ĝi estas preskaŭ tiel valora kiel siatempe la belega libro « [[Cirkaŭ la mondon kun la verda stelo]] » de la Svisdevena kaj nun Usona Joseph Scherer (jam delonge ne plu havebla). Sed ĉar sendube ankoraŭ multaj inter niaj gelegantoj ne konas tiun-ĉi verkon, jen mi priparolu kaj konatigu ĝin. Ĝi estas sufiĉe vasta kaj sufiĉe detala priskribo de tiu malfacile atingebla lando, longtempe ne atingita, kaj konsekvence kun tre aparta civilizo. Komence de la libro troviĝas mapo kiun mi tamen dezirus iom pli « plenŝtopita ». En angulo la mapo montras Nepalon inter la najbaraj landoj. La verko estas riĉe ilustrita : 39 ilustraĵoj kaj ok koloraj tabuloj. Tiu materialo sola, pro la varieco kaj bona elekto, donas jam ideon pri la tuta civilizo. Bonan ekzemplon de la arkitekturo vi ekhavas sur paĝo 15. La kolorbildoj flanke de paĝoj 16 kaj 64 donas frapan bildon pri la religi-spirita obsedateco ; dum ke tiu flanke de paĝo 128 tre bone ilustras la Nepalajn enloĝantojn. Belega estas la foto sur paĝo 160 pro la esprimoj sur la vizaĝoj kiam preterpasas la ĉaro kun la « vivanta diino ». La leksokologia komentario de Prof. Dr. J. Regulo Perez prezentas sur 9 paĝoj veran kaj interesan studon. Tiurilate ni ricevis postnoton de la eldonisto kiu diras ke kelkaj landnomoj kaj aliaj geograliaj nomoj ne koincidas kun tiuj en la teksto de la aŭtoro kaj ke la kaŭzo de tio estas ke la presisto kaj eldonisto — pro teknikaj kialoj(?) — ne submetis la postparolon al la kontrolo de la aŭtoro T. Sekelj. Verŝajne tiu lasta ne estis kontenta (precipc ĉar en tiu komentario troviĝas la pravigo de formoj aliaj ol uzas T.S.-vidu Nepalujo sur paĝo 209) kaj J.R.P. demandas senkulpigon kun promeso ke tio ne plu okazos. Trankviliĝu; ne temas pri ujo aŭ io ; sed pri ujo aŭ nenia aldono. En la unuaj ĉapitroj la esploranto donas komunikojn pri libroj kaj personoj kiuj pritraktis Nepalon antaŭe. Li donas ankaŭ geografian priskribon, kun la legendo(j), ankaŭ pri la ĉefurbo Kathmandu kun la multaj temploj kaj la abunde priskulptitaj doraoj. (ekz. sur paĝo 17). Dume li klarigas la signifon de la multegaj statuketoj, vestaĵoj, kutimoj ktp. ekzemple de la piej sankta preĝo « om tnane padme hum » (p. 26). Kiam sur tiu paĝo 26 mi legis pri la preĝmueliloj, mi ne povis eviti fari komparon kun la indulgencoj de Portioncula kiujn Katolikoj povas meriti. Kiel dum sankta ĵaŭdo la Katolikaj episkopoj lavas la piedojn de simplaj personoj, por rememorigi Kriston kiu faris la saman, tiel ekzistas ankaŭ la piedlavado fare de Budhanaj monakoj (p. 43), Priskribon de kadavrobruligado oni trovas sur paĝo 33. Frapis mian atenton la procesio en kiu iras Kriŝno akompanata de du kunulinoj : la edzino... kaj la amatino (!) p. 44). Ĉe tio oni devas pripensi ke la religio, samkiel la arto, estas la elmontro de tio kio vivas profunde en la spirito de la popolo. Plie oni devas scii ke primitivuloj kaj primitive pensantaj hontoj havas tendencon por homecigi siajn diojn kaj do sian religion. Tial ne miru se vi legas ke ili en religiaj ceremonioj uzas trompajn praktikojn. Legu tiurilate paĝon 150. En tiu stranga lando estas pli da festoj ol tagoj en la jaro ! Ne mirinde : la nombro de la dioj estas preskaŭ ne kalkulebla ! Interesa estas ankaŭ la ĉapitro pri la nuna reĝo kiu decidis vojaĝi por ekkoni sian landon. Sekvas poste historia superrigardo i.a. kun la fenomena personeco Gang Bahadur. En la sekvanta ĉapitro ni ekkonas pli profunde la tribojn de Nepalo. Denove la priskribo de moroj estas interesega kaj kaptas la atenton. Ekz. en Dogi kie la kamparanoj pagas por la ŝtatgrundoj per donado de siaj virinoj al la armeo kiel prostituitinoj ! (p. 118), Legu kiamaniere ili fumas ; sur paĝo 117. Sur paĝo 108 legu pri !a junulinoj kiuj teorie ne estas liberaj en afcro de edziniĝo, praktike tamen kapablas libere elekti. Ĉapitro 12 estas bela klarigo pri la religioj kaj ĉefaj dioj. Kompreneble ke la bela figuro de Sidharto, poste Budho, havas tie sian lokon. Estas klarigitaj ankaŭ la skulptaĵoj kiuj unuavide ŝajnas al ni ege malmoralaj (p. 143). Mi volus konstante citi ; miaj notofolioj estas plenaj ; kaj mi eĉ malfacile rezistas la tenton por rerakonti kelkajn anekdotojn. Sed mi ne povas fari tion, ĉar vi devas legi la libron. Evidente ke la ĉapitroj pri la festoj entenas multajn sciindaĵojn. Fine la verkinto skribas ankaŭ prt la arto de Ia lando kaj pri du Tamaj Ncpalanoj.. divenu kiuj ! Sidharto Gaŭtamo, la Budho kaj la ŝerpo Tenzing Norgaj. Mi aklonu ankoraŭ ke la stilo estas flua kaj la lingvo tute ne malfacilia. Vi ne nur legos, amuzigite kaj kun streĉa atento, tiun libron ; sed vi ankoraŭ pli ol unu fojon reprenos ĝin en mano por relegi iun ĉapitron, por rememorigi al vi iun trajton de tiu lando kiun vi volos ekkoni kaj ne plu forgesi. Post la finlego mi retrafoliumis la libron. pensante, rerigardis al la bildoj kaj diris en mi mem : « miaj homfratoj, vi iĝis pli proksimaj de mi » kaj antaŭ la bildoj kiujn mi ne

    komprenis mi flustris en mi mem : « misterio ; mistero de la vivo ; mistero de la universo. Nepalo, mi tre deziras vidi vin ». 
    — Drs. F. R. Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Spišská Sobota tiam estis vilaĝo en Aŭstrio-Hungario, ĝi nun estas urboparto de Poprad en Slovakio
    2. Pri la nacieco Sekelj esence diris ke li estas tutmondano kun jugoslava ŝtataneco. La hungarecon neniam li elstarigis kvankam estas klare ke liaj gepatroj estis hungaroj. Nek kroateco, nek serbeco povas esti menciataj, ĉar li vere ne havis tiun devenon. Li ja vivis dum relative longaj periodoj en Kroatio kaj Serbio, sed tiutempe oni sciis: ĉiu estas kiel ŝtatano Jugoslavo (kun jugoslava pasporto) kaj nacie li dependas de la propra decido, do de sia deklaro, kaj li neniam deklaris sin publike alie ol mondcivitano.
    3. Eble estis la lasta vojaĝo de la ŝipo Teresa al Sudameriko pro la komenco de la mondmilito. En 1939 la aliaj ŝipoj kiuj kutimis vojaĝi al Sudameriko de Rijeka-Fiume estis uzitaj tiam de Italio pro la milito en Afriko. Temas pri "Isarco", "Barbargo" kaj "Birmania" (ĉiuj pereis dum la mondmilito, kaj Teresa estas prenita de Brazilo)
    4. 4,0 4,1 En la 1940-aj jaroj laŭ mezuro de Argentina armeo oni konsideris ke Akonkagvo estas 7021 m alta. Sekelj mencias 6980m. De 1989 oni konsideras ke ĝi estas 6962m
    5. Pri Daniel Reinaldo Bernstein[rompita ligilo]
    6. Tibor menciis ke liaj libroj interalie estis tradukitaj ankaŭ al urdua kaj araba lingvoj, kvankam pri tio ni ne jam trovis verajn pruvojn. Eble ili aperis kaj pro araba kaj sanskrita skriboj ne eblis spuri ilin en tiulingvaj bibliotekoj.
    7. Sian kolekton Tibor intencis donaci al la urbo (neniel al la muzeo, ne trovinte tie subtenon por siaj ideoj kaj projekto), kaj lia vidvino kaj la urbo eĉ subskribis kontrakton pri tio. El tio estis nenio, tiel ke fine parton de la kolekto (entute 733 objektoj) la vidvino donacis al la muzeo en Senta (en la katalogo de la ekspozicio en Senta oni mencias donacon de 86 objektoj).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. 1,0 1,1 Radio-intervjuo kun Stipan Milodanoviĉ: « Ja sam učio oko 25 jezika. Mnoge sam zaboravio jer ih nisam više koristio. Uspeo sam da zadržim kao svoju trajnu svojinu 9 jezika koje i sada govorim Tih 9 jezika nisu dovoljni za ceo svet, ali jedan dobar deo sveta mogu da obidjem.» http://www.ipernity.com/doc/fulmobojana/7066327/
    2. Universala Kongreso en Kopenhago kaj agado de EEU en la Blogo de Zlatko Tišljar
    3. 3,0 3,1 Unu aŭ du jaroj. Li skribis « unu » sed diris « du » dum intervjuo al Rukovet. « Unu jaron post la alveno en Buenos Aires, mi jam sciis sufiĉe la hispanan lingvon por povi komenci kunlaboron en iu revuo [...] », Sekelj T., Mondo de travivaĵoj, Edistudio, 1981, p. 15
    4. « Komence de 1953, kiam mi alvenis al Meksiko, la montgrimpa sporto erupte progresis. Nur en Meksikurbo tiutempe ekzistis cento da montgrimpaj kluboj kun 25 000 membroj. Je manko de lernolibro por tiu sporto, la meksikaj montgrimpantoj malkovris mian libron pri Akonkagvo. Kiel komencanto en tiu sporto, en la libro mi skribis ĉion lernitan surterene, ekde la preparo de la ekspedicio, maniero por uzi la pioĉon, starigo de tendo, ĝis la diversaj specoj de lavangoj kaj la efikoj de la altec-malsano. La libron oni eldonis en Meksiko kaj ĉiu meksika montgrimpanto ĝin konis. El tio sekvis ke oni min tie konsideris montgrimpa majstro kaj la membroj de ĉiu klubo deziris ke mi nepre estu ilia gasto dum unu grimpado, kompreneble la plej malfacila. Tiel mi surgrimpis Popokatepetlon, Ikstaksiuatlon kaj multajn aliajn vulkanojn, montojn kaj izolajn rokojn. Do, vole-nevole, mi fariĝis sperta montgrimpanto.» Sekelj T., Mondo de travivaĵoj, Edistudio, 1981, paĝo 20
    5. Grupfoto antaŭ la Statuo de Kala Bhairava kun Tibor Sekelj, Fondasambleo de Esperanto-Grupo en Katmanduo, 1957, Österreichische Nationalbibliothek ÖNB 8092775
    6. Vinoba Bhave (1895 1982) ofte nomita Acharya (instruisto), estis barata defendanto de Malperforto kaj homaj rajtoj. Li famiĝis pro « Bhoodan Andolan », aŭ Grunddonacmovado. Li estas konsiderita kiel « Nacia Instruisto de Barato » kaj la spirita posteulo de Mahatmo Gandhi.
    7. Tibor Sekelj sur la supro de la monto Kosciuszko, 1970 antaŭ la montsuprokruco kaj Esperantoŝildo enmane, Österreichische Nationalbibliothek, ÖNB 7619469
    8. Artikoloj de Tibor Sekelj pri la temo: "Proksima Oriento vokas" - Heroldo de Esperanto n-ro 1199, jaro 1954, paĝo 1, kaj "Agado en Proksima Oriento" - Heroldo de Esperanto nro 1234, jaro 1956, paĝo 1
    9. 50-a PEN-kongreso, Lugano 1987 Léon Maurice Anoma Kanie, eburborda verkisto kaj ambasadoro, ĉetable kun la mondvojaĝisto esploristo kaj ĵurnalisto Tibor Sekelj, defendanto de agnosko de Esperanto kiel literaturlingvo, Österreichische Nationalbibliothek, ÖNB 7920556
    10. Tombo de Tibor Sekelj, Subotica 1988, Österreichische Nationalbibliothek ÖNB 7177179
    11. Laŭ sciigoj de Erzsébet Sekelj.
    12. "La 8-an de marto 1962 ekveturis el Beogrado, akompanata de ĵurnalistoj kaj filmraportistoj, internacia ekspedicio, direkte al Afriko." Tio estas la unua frazo en la libro "ĜAMBO RAFIKI" de Tibor Sekelj. La ekspedicio kiun gvidis Tibor nomiĝis "Karavano de amikeco tra Afriko", havis ok membrojn kaj intencon traveturi la orientan parton de la Afrika kontinento. Renato Petrović en retejo ipernity
    13. Per la serĉilo de la Aŭstria Nacia Biblioteko QuickSearch Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine : Geografia Revuo[rompita ligilo]
    14. Bernardo (2009-03-01). Geografia Revuo, 1956. Alirita 2012-10-20.
    15. Laŭ respondo al tiusenca demando de Spomenka Štimec en OKO. Kiom da originalaj tekstoj estis skribitaj, tion li ne diris.
    16. Intervjuo kun Tibor en serba revuo Rukovet 5/1983 kaj listo de arkivitaj materialoj rilate Sekeljon de televido Zagreb
    17. Josip Pleadin, Bibliografia leksikono de kroatiaj esperantistoj, paĝo 137 « en 8 landoj » (sed ne estas dirite en kiuj)
    18. Tion li diris ankaŭ al Zlatko Tiŝlar, kiu precizigas: « Povas esti ke li konsideris fondon de societo ankaŭ kiam li gvidis E-kurson en urbo en kiu tio neniam antaŭe estis farita. Ankaŭ pri konkretaj lokoj ne estas detala dokumentado. »
    19. Curso fundamental de esperanto del maestro Tibor Sekelj para los países iberoamericanos, Meksikio 1970, Eldonis Junulara Esperanto Asocio de Meksikio; "Kurso de Esperanto - laŭ aŭdvida struktura metodo" aperadis en formo de folioj ekde 1966 (poste kunigitaj kiel kompleta materialo)
    20. (1987) “Biografio de Sekelj”, Esperantisto Slovaka (1), p. 4–5. 
    21. Oskar Vojnić estas menciita en franca kaj angla vikipedioj ĉar li mortigis en 1911 tigrojn de Balio kiujn li kontribuis entute malaperigi.
    22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-05. Alirita 2011-08-31.
    23. アコンカグア山頂の嵐 / Akonkagua sanchō no arashi. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2011-08-24.
    24. http://catalogue.bnf.fr/ark:/12148/cb33171701x/PUBLIC
    25. Tra lando de indianoj. Arkivita el la originalo je 2005-01-03. Alirita 2011-08-24.
    26. Klasifiknumero en Kanada nacia biblioteko:LC Call no.: F2519.1.A6 S45 1954 Temo: Indians of South America--Brazil--Amazonas Amazonas (Brazil)--Social life and customs OCLC-numero 70424366
    27. Ubicación física : S2AH142703 Número Inventario : 00502844 (OCoLC)656996903 OCLC-numero 13523529 OCLC-numero 24767863 Notes: Master negative held by: CUY. (DLC) 51036117 (OCoLC)13523529 OCLC-numero 692062241 1 online resource ( p.) illus.
    28. Master and use copy. Digital master created according to Benchmark for Faithful Digital Reproductions of Monographs and Serials, Version 1. Digital Library Federation, December 2002.
    29. OCLC-numero 13240552 OCLC-numero 477347943 OCLC-numero 717684275
    30. [Aus d. mündlichen Dichtung aus aller Welt, mazedon.] Udvalgte digte fra forskellige verdensdele oversat via serbokroatisk. Sjelens gløder : fra verdens mundtlige folkedigtning. OCLC-numero 164651316 OCLC-numero 475220847
    31. 31,0 31,1 OCLC-numeroj 18640820 kaj 440171602
    32. Mondmapo OCLC-numero 71560895 OCLC-numero 718409141 OCLC-numero 497254272 OCLC-numero 494746337 http://catalogue.bnf.fr/ark:/12148/cb40613800n/PUBLIC Notice n° : FRBNF40613800
    33. Dictionarium Museologicum, Dictionary of museology, Dictionnaire de muséogie, Diccionario museológico, Muzejnyj slovar, 20-lingva terminaro por 1623 muzeologiaj nocioj, Ĉefred. Éri, István; Végh, Béla, bindita 24cm; (angle, france, hispane, ruse, germane, bulgare, ĉeĥe, dane, Esperante, finne, hungare, itale, nederlande, norvege, pole, portugale, rumane, serbe, slovake, svede)
    34. http://unesdoc.unesco.org/Ulis/cgi-bin/ulis.pl?catno=73356&set=4A8A0682_2_23&gp=0&lin=1&ll=1 UNESCO Library - UNESCO HQ CLD TDR - UNESCO HQ CLD TDR, lib 73356
    35. Dictionarium Museologicum en la katalogo de UEA

    Fontoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Trovu « Tibor Sekelj » inter la
    Vizaĝoj de homoj
    rilataj al la ideo
    «Internacia Lingvo»


    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.