Tibor Toncz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Toncz
Persona informo
Naskonomo Toncz Tibor László
Naskiĝo 26-an de septembro 1905 (1905-09-26)
en Budapeŝto
Morto 9-an de novembro 1979 (1979-11-09) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • karikaturisto • grafikartisto • ilustristo
vdr

Tibor Toncz [tonc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toncz Tibor estis hungara karikaturisto, afiŝisto, ilustristo.

Tibor Toncz [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de novembro 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Toncz studis pentradon en Kolozsvár, poste desegnadon en Reĝa Industriarta Lernejo de Budapeŝto. Post siaj studoj li ilustris librojn, desegnis reklamojn, tamen liaj karikaturoj faris lin tutlande konataj. Li laboris al pluraj konataj gazetoj (Vasárnapi Újság (1935–1939), Tolnai Világlapja (1925-1944), Ludas Matyi (1948-), Népszava (1958)). En la jardeko de 1940 li desegnis multajn teatrajn afiŝojn kaj li ankaŭ estis teatra dekoraciisto. En 1945 li ankaŭ desegnis politikajn afiŝojn. En la 1950-aj jaroj Toncz desegnis plejparte turismajn afiŝojn. En 1956 li studvojaĝis al Ĉinio. Li ricevis 3 premiojn en la jaroj 1955 kaj 1956.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Hat hét Kínában (1956)
  • A békéért (1959)
  • Paprika (1959)

Elektitaj ilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ha felszáll a köd (1958)
  • A Földrengések szigete (1958)
  • A Ceresz fogjai
  • Zsebek és emberek

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]