Tiefencastel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tiefencastel (stacidomo).
Tiefencastel
Blazono de Tiefencastel
Tiefencastel
former municipality of Switzerland • dua-nivela administra teritoria unuo
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Alvaschein
Koordinatoj  46° 39′ 54″ N 9° 34′ 19″ O / 46.66500 °N, 9.57194 °O / 46.66500; 9.57194 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 54″ N 9° 34′ 19″ O / 46.66500 °N, 9.57194 °O / 46.66500; 9.57194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 265
Areo 14,85 km²
Alteco 859 m super marnivelo
Poŝtkodo 7450
Komunumkodo 3505
Mapo de Tiefencastel

Tiefencastel (en la romanĉa lingvo Casti) estas komunumo kaj ĉefloko kaj de la komunumaro Alvaschein kaj de la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiefencastel situas en la Albulovalo ĉe la kunfluejo de la riveroj Albulo kaj Julia. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,85 km², de kiuj laŭ la area statistiko de 1997 49,6% estis kovritaj de arbaro, 20,3% servis por agrikulturo kaj 3,1% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tiefencastel limas en nordnordorientoe al Brienz/Brinzauls, en nordoriento al Surava, en orientnordoriento al Alvaneu, en oriento al Filisur, en sudsudoriento al Savognin, en sudoriento al Cunter, en sudo al eksklavo de Riom-Parsonz, en sudokcidento al Mon, en okcidento al Stierva, kaj en nordokcidento al Alvaschein.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Tiefenkastel komenciĝas la vojoj al Albulopasejo, Juliopasejo kaj Lenzerheide. La stacidomo de Tiefencastel, kiu estas servata de la Retia Fervojo estas grava ŝanĝoloko al la poŝtaŭtolinioj al la tri nomitaj pasejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de Tiefencastel datiĝas el la jaro 831 kiel Castello Impitinis. Ĝi tiam estis la sidejo de la reĝa prefekto. En la 14-a jarcento ekuziĝas la germanlingva nomo Tüffenkasten. dum frua mezepoko la loko estis fortikita setlejo. Dum mezepoko apud Tiefencastel situis doganoponto. Ek de la mezo de la 16-a jarcento la mallata tribunalo de Tiefencastel, al kiu apartenis Alvaschein kaj Mon estis subtribunalo de la Supera Tribunalo Surses en la Diodoma Federacio. Fine de la 19-a jarcento la per la konstruo de la vetureblaj pasejvojoj kaj la malfermo de la fervojlinio en la jaro 1900 Tiefencastel fariĝis trafiknodo. En la dua duono de la 20-a jarcento la ĝis tiam romanĉlingva komunumo pli kaj pli germaniĝis. Dum en 1950 ankoraŭ pli ol la duono de la loĝantaro parolis la romanĉan lingvon, tio okaze de la popolnombrado de 2000 estis nur ankoraŭ 37,83%, dum la parto de la germanlingvanoj kreskis al 58,26%. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]