Trasierra - Tierras de Granadilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tierras de Granadilla)
Trasierra - Tierras de Granadilla
municiparo [+]

Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso

ĈefurboGranadilla
Areo614,69 km² (61 469 ha) [+]

Loĝantaro9 049 [+] (1-a de januaro 2016)
Denseco14,72 loĝ./km² [+] [+]

Trasierra - Tierras de Granadilla (Tero)
Trasierra - Tierras de Granadilla (Tero)



vdr
Teroj de Granadilla, kie videblas en la plej etenda municipa teritorio nome de Zarza de Granadilla la situo de la historia ĉefurbo Granadilla, nuntempe neoficiala vilaĝo.

La regioneto Trasierra - Tierras de Granadilla [trasjERa - tjERas de granaDIja], konata tradicie kiel Tierras de Granadilla (en Esperanto "Teroj de Granadilla" aŭ "Teroj de Granadeto"), estas neformala municiparo (komunumaro) de la regiono de Ekstremaduro en Hispanio, situa norde de la provinco de Cáceres, kiu fondiĝis la 22-an de aprilo 1997. Laŭ la stato de 2016 en la komarko vivis 9 049 loĝantoj sur areo de 614,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La membraj komunumoj naskiĝis dum la setliĝo de la dinastio de Alba en la 15-a jarcento. La historia ĉefurbo estis la vilaĝo de Granadilla, nuntempe neloĝata, sed uzata. Ĝis 1833 la tradicia regioneto Tierras de Granadilla inkludis ankaŭ la 5 municipojn de Las Hurdes, la vilaĝojn de La Alberca kaj Sotoserrano (aktuale en Kastilio-Leono) kaj la okcidenta parto de Aldeanueva del Camino (aktuale, en la Valo de Ambroz).

Preskaŭ ĉiuj municipoj de la historia regioneto konstituiĝis aprile de 1997 en la Integriga Komunumaro Transierra-Tierras de Granadilla, kiu inkludas aliajn municipojn ekster la tradicia 'Tierras de Granadilla, kiaj Oliva de Plasencia, Jarilla kaj Cabezabellosa. La vilaĝo Casar de Palomero eniris en la komunumaro de Las Hurdes. Ĝia limo koincidas kun la romia praŝoseo "Vía de la Plata" (Arĝentovojo).

La municiparo enhavas la jenajn vilaĝojn kaj domarojn:

oficiala nomo loĝ. (2016) areo km²
Ahigal 1409 52,07
Cabezabellosa 364 33,56
Cerezo 177 18,14
La Granja 352 14,94
Guijo de Granadilla 557 75,03
Jarilla 139 28,47
Marchagaz 213 9,47
Mohedas de Granadilla 844 59
Oliva de Plasencia 316 89
Palomero 377 20
La Pesga 1108 20
Santa Cruz de Paniagua kun El Bronco 367 83,81
Santibáñez el Bajo 767 46,15
Villar de Plasencia 232 24,99
Zarza de Granadilla 1827 134
sume 9 049 614,69

Referencoj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]