Tigrano la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.


Tigrano la Granda
Reĝo de Armenio
Tigrano la Granda
Tigrano la Granda
Regado 95 a.K - 55 a.K
Ceteraj titoloj Reĝo el reĝoj
Persona informo
Տիգրան Մեծ
Naskiĝo ĉ. 140 a.K
en Artaŝato
Morto
en Reĝlando Armenio
Tombo Tigranakerto vd
Religio Zaratuŝtrismo vd
Etno armenoj vd
Lingvoj armena vd
Familio
Dinastio Artaksia Dinastio
Patro Artavasdes la 1-a
Gefratoj Guras vd
Edz(in)o Kleopatra de Ponto vd
Infanoj Artavasdes II of Armenia • Tigranes the Younger • Ariazate vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Reĝo de Armenio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tigrano la 2-a la Granda (en armena lingvo Տիգրան Մեծ, orient-armena Tigran Mec, okcident-armena Dikran Medz) estis imperiestro de Armenio inter la jaroj 95 kaj 55 a. K., sub kiu la lando iĝis, por mallonga tempo, la plej forta ŝtato oriente de la Romia Respubliko[1]. Li estis membro de la Artaksida Dinastio. Sub lia regado, la armena regno kreskis ekster siaj tradiciaj limoj, provizore iĝis imperio, kaj li implikis sin en multaj bataloj kontraŭ rivaloj kiel ekzemple la parta kaj la seleŭkida imperioj, sed ankaŭ la Romia Respubliko. Tigrano naskiĝis ĉ. la jaro 140 a.K. kaj estis filo aŭ nevo de Artavasdo la 1-a aŭ de Tigrano la 1-a. Tigrano iĝis edzo de Kleopatra de Ponto, filino de Mitridato la 6-a.

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Tigrano estis vartita kiel ostaĝo ĝis sia 40-jariĝo en la kortego de la reĝo Mitridato la 2-a, kiu venkis la armenojn en la jaro 105 a.K. Aliaj fontoj diras ke la dato estis pli frua, ĉirkaŭ 112-111 a.K.[2] Post la morto de la reĝo Tigrano la 1-a en 95 a.K., Tigrano akiris sian liberecon kontraŭ "sepdek valoj de Atropateno"[3].

Kiam li estis entronigita, la bazo de la reĝa povo estis jam preparita danke al la fondinto de la Artaksida Dinastio, Artaksias la 1-a kaj liaj posteuloj. Tamen, la natura armena montoĉenaro formis landlimojn inter la diversaj regionoj, favorigante feŭdismon kaj la kreadon de nobelaj ŝtatoj, preskaŭ sendependaj, nomataj naĥararoj. Tio haltigis Tigranon, kiu intencis krei unuigitan ŝtaton, pro kio li komencis sian regadon per la plifortigo de la reĝa povo[4]. Li ankaŭ eltronigis Artanon, la lasta reĝo de Sofeno, rivala armena dinastio kiu devenis de Zariadro[3].

Alianco kun Ponto[redakti | redakti fonton]

Mitridato la 6-a

Dum la Unua Mitridata Milito (90-85 a.K.), Tigrano apogis Mitridaton la 6-an de Ponto sed estis singardema por ne rekte enmiksiĝi en la militon.

Li rapide konstruis sian potencon, per alianco kun Mitridato la 6-a de Ponto kaj geedziĝo kun lia filino Kleopatra. Tigrano konsentis, ke li etendigus sian influon en la Orienton, dum Mitridato konkerus romiajn teritoriojn en Anatolio kaj en Eŭropo. Per kreado de pli forta helenisma ŝtato, Mitridato estis kontentigita de la establita romia piedtenejo en Eŭropo[4]. En tiu tempo, la romianoj akuzis Mitridaton je masakrado de proksimume 80 000 romianoj en la anatolia provinco de Azio. Finfine, la du reĝoj provis kontroli Kapadokion, kaj la supozataj masakroj kondukis al romia interveno. La senato decidis ke Lucio Kornelio Sulao, kiu estis unu el la tiamaj konsuloj, estu komandanto de la armeo kontraŭ Mitridato[5].

Militoj kontraŭ Partujo kaj Seleŭkio[redakti | redakti fonton]

Imperio de Tigrano en ĝia splendoro

Post la morto de Mitridato la 2-a en 88 a.K., Tigrano profitis el la nestabileco, kiun suferis la parta imperio, kaŭzita de la postaj bataloj kaj de invado de la skitoj por reokupi la perditajn teritoriojn kaj eĉ por pligrandigi ilin.

En 83 a.K., post sangoplena tumulto pro la trono de Sirio, regita de la seleŭkoj, la sirianoj decidis elekti Tigranon kiel la protektanton de ilia regno kaj ofertis al li la kronon de Sirio. Magadato estis nomumita kiel lia guberniestro en Antioĥio. Li tiam konkeris Fenicion[6] kaj Kilikion, efike metante finon al la lastaj restaĵoj de Seleŭkio, kvankam kelkaj rezistantaj urboj ŝajne agnoskis la misteran knabo-reĝon Seleŭko la 7-a kiel la legitiman reĝon dum lia regado. La suda limo de lia posedaĵaro tiam atingis Ptolemais. Multaj el la loĝantoj de la konkeritaj urboj estis senditaj al lia nova metropolo Tigranakerto (latina nomo: Tigranocerto).

Ĉe ĝia pinto, lia imperio etendiĝis ekde la Ponta Montaro (en nuna nordorienta Turkio) ĝis Mezopotamio, kaj de la Kaspia Maro ĝis Mediteraneo. Tigrano certe invadis teritoriojn tiel forajn kiel Ekbatanon, kaj prenis la titolon "Reĝo de reĝoj" kiun, en tiu tempo eĉ la partaj reĝoj ne havis. Li estis kromnomita "Tigrano la Granda" de multaj okcidentaj historiistoj kaj verkistoj, kiel ekzemple Plutarko. La "Ŝahanŝahoj" neniam ekaperis publike sen havi kvar reĝojn servante lin. Cicerono, pro lia sukceso en la Oriento, diris ke li "faris la Respublikon de Romo, per la lerteco de siaj brakoj".

Armenaj regantoj antaŭ Tigrano ne eldonis monerojn : li do estis la unua, kiu faris tion. Li prenis la seleŭkan tradicion kaj kreis monerojn el granda intereso. Tiuj moneroj estis faritaj en Antioĥio kaj Damasko, urboj sub lia regado dum la okupado de Sirio de 83 ĝis 69 a.K. Ili konsistas el tetradraĥmoj kaj kupreroj havantaj sur la averso lian portreton uzante pimpan armenan tiaron kun orelklapoj. La reverso havas tute originan dizajnon. Ekzistas Tikeo de Antioĥio kaj la riverdio Orontes ĉe ŝiaj piedoj. Ekzistas eĉ specimenoj faritaj el oro.

Militoj kontraŭ Romio[redakti | redakti fonton]

La imperio de Tigrano kaj la teritorioj en ĝia pleja grando, antaŭ la retroigado de Romio

Post lia malvenko kontraŭ la romianoj, Mitridato trovis rifuĝon en la Armenion de sia bofilo kaj aliancito Tigrano. La romia generalo Lucio Licinio Lukulo tiam postulis lian forpelon. La neado de Tigrano verŝajne okazigis la militon[7]. Laŭ Charles Rollins en sia Antikva Historio:

Citaĵo
 Tigrano, al kiu Lukulo sendis ambasadoron, kvankam ne grandpotenca en la komenco de sia regado, pligrandigis ĝin tiel multe per serio de sukcesoj, el kiuj ekzistas malmultaj ekzemploj, ke li estis ofte kromnomata "Reĝo de reĝoj". Post kiam li faligis kaj preskaŭ ruinigis la familion de la reĝoj, posteuloj de la grandaj seleŭkoj, post kiam li humiligis la fierecon de la partoj, transportitaj al grekaj urboj..., li konkeris la tutajn Sirion kaj Palestinon, kaj donis leĝojn al la araboj, nomataj skenitoj, li regis kun aŭtoritato per ĉiuj princoj de Azio. Homoj donis al li honorojn laŭ ilia moro en la Oriento, eĉ adoron. 
— Rollins, Charles. (1844) Ancient History, vol. 4: History of the Macedonians, the Seleucidae in Syria, and Parthians.. New York: R. Carter, p. 461.

La reago de Lukulo konsistis en subita atako, kiu surprizis Tigranon. Laŭ romiaj historiistoj, la mesaĝisto kiu unue alportis novaĵon de la neatendita romia atako estis mortigita[8]. Poste Mitrobazano, unu el la generaloj de Tigrano, konfrontis la alvenon de la romianoj, kaj la kuraĝo de Mitrobazano tiom impresis Tigranon ke li nomumis lin por gvidi la armeon kontraŭ Lukulo. Li estis tamen venkita kaj mortigita. Post tiu malvenko, Tigrano retiriĝis norde de Armenio kaj Lukulo sieĝis Tigranokerton.[9]

La 6-an de oktobro de la jaro 69 a. K., Tigrano estis venkita dum la Batalo de Tigranakerto. La nearmenaj gardantoj de la urbo perfidis lin kaj malfermis la pordojn de la ĉefurbo al la romianoj, pro kio Tigrano devis sendi 6 000 ĉevalrajdantojn por savi virinojn kaj trezorojn.[10]

Post kiam li venkis unu el siaj malpliaĝaj filoj (ankaŭ nomata Tigrano), kiu estis armita de la partoj de Fraato la 3-a kiu fuĝe serĉis la romian protekton, Tigrano reokupis la plej grandan parton de sia teritorio. Dume, Mitridato revenis al Ponto kun 8 000 homoj.

La 6-an de oktobro de la jaro 68 a.K., la romianoj eniris en la malnovan ĉefurbon Artaŝato. Tigrano kaj Mitridato kombinis armenan-pontan armeon el 70 000 viroj por alfronti la romianojn, sed ili estis plene venkitaj. Denove, kaj Mitridato kaj Tigrano sukcese evitis kapton fare de la venkintaj romianoj.

La longa kampanjado kaj afliktoj, kiujn la trupoj de Lukulo eltenis dum jaroj, kombinitaj kun perceptita manko de rekompenco en la formo de rabaĵo, kondukis al sinsekvaj ribeloj inter la legioj en 68-67 a.K. Frustrita pro la malglateco de la nordo de Armenio kaj vidante la plimalboniĝintan moralon de siaj trupoj, Lukulo ree moviĝis suden kaj sieĝis Nizibon. Tigrano pensis (erare), ke Nizibo firme eltenus kaj serĉis reakiri tiujn partojn de Armenio kiujn la romianoj kaptis. Malgraŭ sia daŭra sukceso en la bataloj, Lukulo ankoraŭ ne povis kapti unu el la monarkoj. La trupoj de Lukulo rifuzis obei liajn ordonojn, sed konsentis defendi atak-poziciojn, kaj pro tio la senato sendis Pompeon por voki Lukulon al Romo kaj transpreni lian taskon.

Dum tiu paŭzo, Tigrano venkis la ribelon de sia pli juna filo (ankaŭ nomita Tigrano), kiu havis armeon provizitan de la parta reĝo, Fraato la 3-a. Tigrano la Granda tiam reakiris grandan parton de lia iama teritorio, dum Mitridato revenis al Ponto kun 8 000 viroj kaj pretis por la baldaŭa atako de Pompeo.

Pompeo kaj la repaciĝo[redakti | redakti fonton]

Pompeo

En la jaro 67 a.K., Pompeo ricevis la taskon venki Mitridaton kaj Tigranon[11]. Pompeo unue dediĉis sin ataki Mitridaton, dum li distris Tigranon per atako de la partoj en Korĉajko[12]. Fraato la 3-a, la reĝo de la partoj, baldaŭ akiris ambicion pli larĝa ol la simpla aneksado de Korĉajko, kiam la filo de Tigrano kunsidis kun la partoj kaj konvinkis Fraaton invadi Armenion kun la intenco anstataŭigi la maljunan Tigranon per la juna Tigrano[13]. Tigrano decidis ne plenumi la invadon en la batalkampo, sed li iĝis certa ke lia ĉefurbo, Artaŝato, estis bone defendita antaŭ ol retiriĝi al la montaro. Fraato baldaŭ komprenis ke Artaŝato ne falus en liajn manojn kaze de longa sieĝado, dum kiu li ne povus foresti el sia lando pro timo perdi sian kronon. Post foriro de Fraato, Tigrano malsupreniris el la montaro kaj forpelis sian filon el Armenio. Tiu eskapis kaj fuĝis al Pompeo[14].

En la jaro 66 a.K., Pompeo avancis al Armenio kaj ĉi-foje Tigrano la Granda, nun preskaŭ 75-jara, liveris sin. Pompeo traktis lin ĝentile kaj permesis al li konservi sian reĝlandon forpelita de la konkeritaĵoj[15] kontraŭ 6 000 arĝentaj talentoj. Lia nefidela filo estis sendita al Romo kiel ostaĝo.

Tigrano regis en Armenio kiel aliancito de Romo ĝis sia morto en 55/54 a.K.[16]

Geedziĝoj kaj posteularo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Cyrille Toumanoff[17], Tigrano havis tri edzinojn (aŭ eĉ kvar) kaj ok filojn :

Haleja kometo[redakti | redakti fonton]

Monero kun la bildo de Tigrano

En artikolo de ABC News de la 19-a de majo 2004, aperis informo kiu diras ke laŭ armenaj kaj italaj esploristoj "la simbolo de la krono [de Tigrano] kiu havas stelon kun kurba vosto povus reprezenti la preterpason de la Haleja kometo en la jaro 87 a.K.[21][22]" Verŝajne Tigrano vidis la kometon ĉirkaŭ la suno la 6-an de aŭgusto en 87 a.K, laŭ la esploristoj, kiuj diris ke "la kometo estis la plej agrabla evento anoncanta la novan eraon de la Reĝo de reĝoj".

Tigrano en la armena kulturo[redakti | redakti fonton]

Inter ĉiuj monarkoj kaj estroj de la historio de Armenio, Tigrano la Granda estas sendube unu el la plej gravaj. Sub lia regado Armenio atingis limojn kiel neniam antaŭe aŭ poste. Tial, li estas simbolo de la armena naciismo kaj inter la armenoj de la diasporo, lia nomo estas uzata por blogoj[23], patriotaj kantoj, poemoj kaj longaj disertacioj pri la historia armena lando. Krom tio, la nomo "Tigran" aŭ "Dikran" (laŭ la armenaj dialektoj) estas unu el la dek plej uzataj viraj nomoj de la armenoj[24]. En Erevano kaj en Artaŝato (urbo fondita de li) troviĝas statuoj omaĝe al li.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: Ruben Manaseryan. Տիգրան Մեծ՝ Հայկական Պայքարը Հռոմի և Պարթևաստանի Դեմ, մ.թ.ա. 94-64 թթ. (Tigran the Great: The Armenian Struggle Against Rome and Parthia, 94-64 B.C.). Yerevan: Lusakan Publishing, 2007.
  2. Manaseryan, Ruben. «Տիգրան Բ» (Tigran II). Soveta Armena Enciklopedio. vol. XI. Jerevan: Armenian Academy of Sciences, 1985, 697-698.
  3. 3,0 3,1 Strabo. Geography, 11.14.15.
  4. 4,0 4,1 Kurdoghlian, Mihran. (1996) Պատմութիւն Հայոց (History of Armenia, Vo. I). Athens, Greece: Council of National Education Publishing, p. 67–76.
  5. Appian. The Civil Wars, 1.55.
  6. Strabo. Geography, 11.14.16.
  7. Pompey, the Roman Alexander, P. Greenhalg p. 74
  8. Keaveney, Arthur. (1992) Lucullus: A Life. Londono: Routledge, p. 104–105.
  9. Keaveney, Arthur. (1992) Lucullus: A Life. Londono: Routledge, p. 106–107.
  10. Keaveney, Arthur. (1992) Lucullus: A Life. Londono: Routledge, p. 119.
  11. Pompey, the Roman Alexander, P. Greenhalg p. 105
  12. Pompey, the Roman Alexander, P. Greenhalg p. 105,114
  13. Pompey, the Roman Alexander, P. Greenhalg p. 114
  14. Pompey, the Roman Alexander, P. Greenhalg p. 115
  15. Scullard, H.H. (1959) From the Gracchi to Nero: A History of Rome from 133 B.C. to A.D. 68. Nov-Jorko: F.A. Praeger, p. 106.
  16. Fuller, J.F.C.. (1965) Julius Caesar: Man, Soldier, and Tyrant. Londono: Eyre & Spottiswoode, p. 45. ISBN 0-3068-0422-0.
  17. Cyrille Toumanoff, op. cit., p. 81-82.
  18. André Verstanding, Histoire de l'Empire Parthe, Le Cri, Bruxelles, 2001 (ISBN 2-87106-279-X), p. 125.
  19. Ĉiuj tri estas konfirmitaj de René Grousset ; René Grousset, Histoire de l'Arménie des origines à 1071, Payot, Paris, 1973 (ISBN 2-228-27130-6), p. 87, 97-98.
  20. Laŭ Plutarko, kaptita, ŝi partoprenas la romian venkon de la romia generalo. Cf. Plutarque, Vies parallèles des hommes illustres, « Pompeo », ĉapitro LXIII.
  21. Halley's comet portrayed on ancient coin. ABC Science Online. Alirita 2007-01-17.
  22. See V. G. Gurzadyan and Vardanian, R. "Halley's comet of 87 BCE on the coins of Armenian king Tigranes?." Astronomy & Geophysics. Vol. 45, 2004.
  23. http://tigranelgrande333.wordpress.com/rey-de-reyes-tigran-el-grande/
  24. http://www.armeniosonline.com.ar/nombresarmenios.htm

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:
Filipo la 1-a kaj Antioko la 12-a
Reĝoj de la Seleŭkida Imperio
83–69 a.K
Poste:
Antioko la 13-a
Antaŭe :
Tigrano la 1-a
Artaksida Dinastio
95 - 55 a.K.
Poste:
Artavasdo la 2-a


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.