Timbaleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Timbaleoj estas kuba (origine kreola) tamburoparo el unuflanke felotegitaj metalkaldronoj (plejofte el kupro aŭ ŝtalo) sen resonancfeloj, kiuj estas fiksitaj ĉe starigilo, al kiu ankaŭ estas fiksataj unu aŭ plurajn brutosonoriloj kaj aliaj akcesoraĵo kiel lignoblokoj. Foje al tio ankaŭ apartenas cimbaloj. Timbaleoj apartenas al la perkutinstrumentoj, kaj malgraŭ nomsimileco ne estas parencaj kun la timbaloj.

La pli malgranda kaj pli alta timbaleo nomiĝas „primero“ [unua] aŭ „macho“ [virseksulo]; ĝi troviĝas dekstre. La pli granda kaj pli malalta nomiĝas „segundo“ [dua] aŭ „hembra“ [in-seksulo]. La tonala distanco de la tamburoj situas plejofte inter triono kaj kvinono. Timbaleisto ludas starante kaj frapas la felon, sed ankaŭ la tamburorandojn („cáscara“) per du malpezaj tamburbastonoj. Ĉi tiun teknikon oni nomas „paila“ [pato]. Timbaleojn kubanoj ofte ankaŭ nomas „pailas“. Laŭ la kuba verkisto Felipe Pichardo Moya (1892–1957) „pailas“ estas ujoj el ŝtalokupro laŭ formo de „duona oranĝo“, uzitaj en la kansukero-fabrikoj por kolekti la kansukero-sukon.

Ekde proks. meze de la 20-a jarcento timbaleoj estas gravaj eroj de kariba muziko, ekz. en salso-bandoj. Aldone ili estas kompletigataj per du brutosonoriloj, lignobloko kaj cimbalo. En Kubo ili foje estas ankaŭ enigita en frapinstrumentaron, kie ili staras maldekstre de la ĉarlestono.

La nomo „timbaleoj“ deduktiĝas de la timbalo, hispane „timbal“, el kiu ili origine evoluis.

Detalajn, ilustritajn informojn pri la historio de la timbaleoj same kiel pri la variaj timbaleo-ritmoj (kun notoj kaj aŭdekzemploj) oferas la libro de Changuito (vd. Literaturo).

Famaj timbaleistoj[redakti | redakti fonton]

Arturo Sandoval ĉe timbaleoj
  • Karl Perazzo (Santana)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Changuito (Jose Luis Quintana): A Masters Approach to Timbales. Book + CD. Alfred Publishing, 1998.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Timbales » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3531860 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)