Tindhólmur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tindhólmur estas kruta roka insuleto de la Ferooj en la norda Atlantika Oceano. Pro sia malgrandeco la roko ne apartenas al la oficialaj 18 "insuloj" de la insularo, sed al la multaj aldonaj "insuletoj". La Tindhólmur grandas 65 hektarojn - kaj inter la "insuletoj" de la Ferooj estas la plej granda.

La mara roko estas inter la plej konataj pentritaj kaj fotitaj motivoj de la insularo.

La insuleto Tindhólmur (dekstre) sur litografio de la jaro 1854 - feroa poŝtmarko de la jaro 2004.

En sia suda flanko la Tindhólmur havas tre krutan deklivon, kiu ekestis dum la glaciepoko. Sur la insuleto ekzistas du domoj, kiuj tamen ne estas loĝataj konstante, sed nur dum la someraj ferioj. Ne ekzistas regula ŝipa konekto al la insuleto.

Koordinatoj: 62°  05' norde, 7°  25' okcidente