Tiranosaŭredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tiranosaŭredoj
skeleto de T. Rex en Naturmuzeo Senckenberg, Frankfurto (Germanio)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Superfamilio: Tiranosaŭroideoj Tyrannosauroidea
Familio: Tiranosaŭredoj Tyrannosauridae
Osborn, 1906
Konserva statuso

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tyrannosaŭredoj (Tyrannosauridae) estas familio de karnomanĝantaj dinosaŭroj, kies nomo venas de la malnovgrekaj vortoj tyrannos = 'tirano' kaj sauros = 'lacerto'.

Oni iam klasis tiranosaŭredojn kiel karnosaŭrojn kune kun la teropodoj, sed lastatempaj filogenetikaj studoj montris ke la tiranosaŭredoj estis celurosaŭroj, same kiel la ornitomimedoj kaj maniraptoroj. Sekve ili estas pli parencaj al la dromeosaŭredoj ol al aliaj grandaj dinosaŭraj rabobestoj kiel la alosaŭredoj. Malkovrado de bazaj 'celored'-similaj tiranosaŭroideoj helpis firmigi ĉi tiun ligon.

La trajtoj tipaj de tiranosaŭroj estas la larĝaj, masivaj kranioj, mallongaj, potencaj koloj, kaj reduktitaj 'brakoj' kun nur du fingroj. Inter lastaj malkovroj estas Jane, la plej kompleta juna T.Rex de la mondo.

Listo de Specioj[redakti | redakti fonton]

Inter la tiranosaŭredoj estas pluraj genroj kaj specioj, de kiuj Tyrannosaurus rex estas sendube la plej bone konata. Sekvas listo de ĉiuj konataj tiranosaŭraj genroj: