Tirola ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Anton Koch: Der Landsturm anno 1809, el la jaro 1820

La tirola ribelo de 1809 (germane: Tiroler Volksaufstand) estis ribelo de la loĝantoj de Tirolo kontraŭ la okupacio de la regiono fare de francaj kaj bavariaj trupoj en kunteksto de la milito de la kvina koalicio kontraŭ Napoleono Bonaparte. La ribelo estis gvidata de Andreas Hofer gastejestro el St. Martin in Passeier en Sudtirolo.

Antaŭaj okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dum la milito kontraŭ Francio de la jaro 1880 la duklando de Bavario kaj la Habsburga imperio estis aliancitaj. En la jaro 1805 la alianco solviĝis kaj la bavara princo-elektisto Maksimiliano la 1-a Jozefo de Wittelsbach, unuiĝis al Francio de Napoleono: la bavara ministro grafo Maksimiliano de Montgelas, realigante la francan superecon kaj timante la ambiciojn de la lastatempe establita Aŭstra imperio, subskribis sekretan defendaliancon. Baldaŭ poste, je la fino de la milito de la tria koalicio, Bavario troviĝis sur la venka flanko. En la paco de Presburgo ĝi ne nur estis levita al reĝlando, ĝi ankaŭ akiris franc-okupatan Tirolon, kiu ekde 1363 estis tenita fare de la aŭstraj Habsburgoj. Ĉilastaj estis devigitaj rezigni pri ĝi, ĉar iliaj trupoj estis peze venkitaj fare de la francaj trupoj de Napoleono en la batalo ĉe Slavkov. La francoj oficiale transdonis la duklandon de Tirolo inkluzive de la sekularizita episkopejo de Trento (Trentino) al Bavario la 11-an de februaro 1806.

Tirolaj distriktoj, 1808
Maksimiliano 1-a Jozefo, reĝo de Baviero ek de 1806

La plejmulto de la tirola popolo, pro historiaj kialoj, ne ŝatis aparteni al nova ŝtato. Tion sciis ankaŭ la bavara reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo de Wittelsbach kiu provis gajni simpation de la tirolaj per taŭgaj rimedoj. Interalie li konfirmis skribe la validecon de la jam ekzistantanta konstitucio de la lando kaj la rajton, establitan en la jaro 1511, ke la tirolanoj ne povus esti devigitaj al militservo ekster la limoj de ilia lando. Sed tiuj specialaj rajtoj kontraŭstaris al la celoj de reorganizado de la nova reĝlando Bavario. Aparte la ĉefa ministro grafo Montgelas, kaj multaj el liaj oficistoj tute ne volis rekoni la apartan rolon de Tirolo. La bavara registaro plialtigis la impostojn kaj malfaciligis eksportaĵojn, ekz. de brutaro, de Tirolo al Bavario. Krome, la ŝtato entrudiĝis en la aferoj de la eklezio en Tirolo, malpermesante tradiciajn kamparajn feriojn, la sonoradon de preĝejaj sonoriloj, procesiojn ktp. kiuj estis decida parto de tirola kulturo.

La 1-an de majo 1808 en la bavara reĝlando ekvalidis nova konstitucio. La distrikto de Tirolo estis malfondita kaj administre disigita en la tri distriktoj de Inn, Eisack kaj Adiĝo. La nova bavara konstitucio ankaŭ anstataŭigis la malnovan tirolan konstitucion kaj abolicis ties privilegiojn por la tirolanoj. Interalie estis enkondukita deviga militservo kaj tirolanoj estis vokitaj al bavara militservo. Kiam, la 12-an kaj 13-an de marto de 1809 la bavariaj aŭtoritatoj efektive volis devigi tirolajn junulojn en Axams al militservo, la junuloj fuĝis kaj armitaj kamparanoj arestis la bavariajn soldatojn, senarmigis ilin kaj resendis ilin al Innsbruck. Tio estis komenco de senkaŝa ribelo.

Komenco de la ribelo kaj aŭstria ofensivo[redakti | redakti fonton]

En Vieno ek de la komenco de la jaro 1809, la barono Joseph Hormayr, amiko de arkiduko Johano de Aŭstrio komencis organizi la ribelon kune kun reprezentantoj de la tirola ribelo. La 9-an de aprilo 1809 la Aŭstra imperio, deklaris militon al la franc-bavaraj aliancanoj. Aŭstriaj trupoj sub la gvido Johann Gabriel Chasteler de Courcelles trapasis la riveron Dravo kaj okupis Lienz, dum la arkiduko Karlo marŝis kontraŭ Munkeno.

La arkiduko Johano de Aŭstrio eksplicite deklaris ke Bavario estis perdinta ĉiujn rajtojn je Tirolo, kiu nun denove apartenis al aŭstria imperio. Tial ĉiu rezisto kontraŭ bavara okupo estus legitima kaj ĉiu tirola batalanto ne estis ribelulo sed apartenis al aŭstria armeo. La jura kaj morala pravigo de la insurekcio estis la abolo de la tradicia tirola konstitucio pere de la bavara registaro. Tiamaniere estis rompitaj la interkonsentoj stabilitaj en la paco de Presburgo.

La ribelo, oleo sur de Franz Defregger, 1900.

La 10-an de aprilo tirolaj fusilistoj atakis la bavarajn trupojn en Brixen kaj dum la sekvaj kvar tagoj la tirolaj ribeloj sub la gvido de Andreas Hofer sukcesis venki la franc-bavarajn trupojn en la areo inter Brixen kaj Innsbruck. Intertempe la aŭstra armeo progresis tra la Puster-valo kaj je la 16-a de Aprilo atingis Innsbruckon, kie ĝi estis triumfe bonvenigita de la loĝantaro. Ĝis la fino de Aprilo la aŭstriaj trupoj sukcesis reokupi fakte la tutan Tirolon kun sola escepto de la fortreso de Kufstein.

Kontraŭe al Tirolo, en Bavario la aŭstriaj trupoj gviditaj de arkiduko Karlo ne estis sukcesaj. Inter la 19-a kaj la 23-a ili estis batitaj de la trupoj de Napoleono. Sekve Aŭstrio devis retiri ankaŭ soldatojn el suda Tirolo. La francoj povis unue repreni Trenton, sed estis poste atakitaj de tirolaj fusilistoj kaj retiriĝis al sudo.

Francaj ofensivoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ofensivo komencis en la nordo, kie la francoj okupis Salcburgion la 30-an de aprilo. La 11-an de majo 2500 bavaroj gviditaj de la franca generalo Lefebvre eniris Tirolon. La tirolaj fusilistoj ne sukcesis haltigi la progreson de la bavaroj kiuj marŝis kontraŭ Innsbruck kaj sur la vojo, por subpremi la ribelon, fajrigis domojn kaj masakris aŭ mortpafis civilulojn. La 19-an de majo la bavaroj eniris Innsbruckon sen trovi defendantojn, ĉar la trupoj de la aŭstra generalo Chasteler retiriĝis unue al montpasejo Brenero kaj poste al Bruneck.

La 23-an de majo, post ordono de Napoleono, granda parto de la franc-bavaraj trupoj forlasis Innsbruckon por iri al Salzburgo. Restis nur 8000 viroj gviditaj de generalo Deroy. Intertempe Andreas Hofer estis kuniginta la trupojn de la tirolaj kamparansoldatoj kaj fusilistoj en Sterzing. Sciante, ke plejparto de la franc-bavaraj soldatoj estis forlasintaj Innsbruck Hofer decidis ataki la urbon. Proksime al monteto Bergisel ek de la 25-a de majo la tirolanoj interbatalis kontraŭ la bavaroj, kiuj fine estis devigitaj retiriĝi. Je la komenco de junio la tuta Tirolo kun escepto de la fortreso Kufstein estis denove en mano de la ribeluloj.

En proklamo de la 29-a de majo la aŭstra imperiestro Francisko la 1-a promesis al tirolanoj, ke li neniam akceptos la disigon de Tirolo de la habsburga imperio. Tamen, post kiam la francaj trupoj gviditaj de Napoleono venkis la batalon de Wagram, la 12-an de julio, la arkiduko Karlo subskribis la armisticon de Znaim, en kiu la regionoj de Tirolo kaj Vorarlberg estis ceditaj al Bavario. Sekve la aŭstraj trupoj retiriĝis de Tirolo.

Andreas Hofer kaj sia konsilantaro en la Hofburg de Innsbruck, oleo sur linaĵo de Franz Defregger, 1879.

La 27-an de julio la armeo de generalo Lefebvre eniris denove Tirolon kaj, sen trovi grandan reziston, okupis Innsbruckon. Multaj ribeluloj estis ekzekutitaj kaj ses grandaj vilaĝoj estis forbruligitaj. Intertempe Hofer reorganizis en Sudtirolo sian armeon de kamparansoldatoj kaj fusilistoj. Kiam la franc-bavaraj trupoj venis al suda Tirolo, ili perdis multajn soldatojn en tirolaj embuskoj kaj fine estis devigitaj retiriĝi denove al Innsbruck. Tiam Hofer decidis ataki la armeon de Lefebvre kaj la 13-an de aŭgusto marŝis al Innsbruck. Liaj soldatoj venkis la franc-bavaran armeon en la tria batalo de Bergisel. Post tiu malvenko la francoj retiriĝis el Tirolo kaj Hofer prenis la administradon de la liberigitaj teritorioj. Grandaj partoj de Tirolo tiam ĝuis mallongan periodon de sendependeco.

La pactraktato de Schönbrunn[redakti | redakti fonton]

Post la armisticio de Znaim sekvis longaj pactraktadoj inter Francio kaj Aŭstrio. Dum tiu tempo Francisko la 1-a sendis monon al Hofer por subteni la tirolan ribelon. Tamen en la sudo de Tirolo la 10-an de oktobro franc-italaj trupoj sukcesis rekonkeri Trentinon.

La 14-an de oktobro Aŭstrio kaj Francio subskribis pactraktaton de Schönbrunn, kiu finis la militon de la kvina koalicio. La imperiestro Francisko la 1-a oficiale prirezignis iujn ajn postulojn je Tirolo. Napoleono ordigis la tujan rekonkeron da la provinco. Kombinaĵo de franca militforto sub la nova gvidanto generalo Jean-Baptiste Drouet kaj diplomataj maleskaladiniciatoj de la sufiĉe por-tirola kaj kontraŭ-napoleona bavara komandanto, princo Ludoviko la 1-a, estis sukcesaj en malpliigado de la nombro da ribeltrupoj. La lastaj ribeluloj estis venkitaj en la kvara batalo de Bergisel la 1-an de novembro. Per tiu batalo, malgraŭ negravaj ribelantagadoj dum la tuta novembro, la ribelo fakte finiĝis.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Ekzekuto de Hofer, 1810

En la sekvaj semajnoj multaj el la ribeluloj estis kaptitaj kaj ekzekutitaj fare de la francaj kaj bavaraj trupoj. La gvidanto Andreas Hofer fuĝis en la montojn kaj kaŝis ĉe pluraj lokoj en Sudtirolo. Li estis perfidita fare de tirola kamparano al la francoj proksime de St. Martin in Passeier la 28-an de januaro 1810. Hofer estis arestita kaj alportita al Mantovo, kie Eugène de Beauharnais, la franca vicreĝo de Italio, unue volis pardoni lin. Sed Napoleono ordonis, ke li devis esti ekzekutita. La mortopuno estis deklarita la 19-an de februaro kaj efektivigita la sekvan tagon. La mortigaj restaĵoj de Hofer estis entombigitaj ĉe la preĝejo Hofkirche de Innsbruck en 1823.

En tute la ribelo kaŭzis 2500 mortojn inter la tirolanoj kaj 5000 mortojn inter la franc-bavaroj kaj iliaj aliancanoj. La 28-an de februaro 1810 Bavario, premplenigita fare de la francoj, devis cedi grandajn partojn de suda Tirolo kun la Trentino al Italio kaj la orienta alta Puster-valo kun Lienz al la iliriaj provincoj. En Tirolo estis denove enkondukita la deviga militservo kaj 4000 tirolanoj estis enkorpigitaj en la bavara armeo kaj devis partopreni al franca invado al Rusio. Post la falo de Napoleono, en 1814 dum la Viena kongreso, ĉiuj partoj de Tirolo estis reunuigitaj sub aŭstra regado.

Kun la pliiĝo de naciismo en la 19-a jarcento, la tragedia sorto de la ribelo kaj de Andreas Hofer iĝis nacia mito precipe por la germanparolantaj tirolanoj. La kanto Zu Mantua in Banden pritraktas la morton de Hofer kaj lia vana rezisto kontraŭ la "eksterlandaj" okupantoj. Ĝi iĝis la himno de la aŭstra lando de Tirolo en 1948. La vivo kaj morto de Hofer estis la modelo por la filmo Der Rebell (1923) de Luis Trenker.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]